La Sankta Kurano, Ĉapitro 20 (laŭ N. Vessella):

Taa Haa


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.

1. T.H.
2. Ni ne sendis al vi la Kuranon, por ke vi ĉagreniĝu,
3. sed kiel admonon por tiu, kiu respektegas Dion,
4. kiel revelacion de Tiu, kiu kreis la teron kaj la altajn ĉielojn.
5. La Donema, kiu sidiĝis sur la tronon.
6. Al Li apartenas ĉio, kio estas en la ĉieloj kaj kio estas sur la tero kaj kio estas inter ambaŭ kaj kio estas sub la tersupraĵo.
7. Estas indiferente, ĉu vi parolas laŭte aŭ ne, ĉar Li vere konas la sekretojn kaj eĉ tion, kio estas ankoraŭ pli kaŝita.
8. Alaho! - ne ekzistas alia Dio ol Li. Al Li apartenas la plej belaj nomoj.
9. Ĉu ne atingis vin la historio de Moseo?
10. Kiam li vidis fajron li diris al sia gento: "Restu ĉi tie, mi ekvidas fajron. Eble mi povos alporti al vi brulŝtipon de ĝi aŭ eble mi trovos gvidilon ĉe la fajro".
11. Kiam li alproksimiĝis al ĝi, li estis vokita: "Ho Moseo!
12. Vere Mi estas via Sinjoro, do senŝuiĝu, ĉar vi estas en la sankta valo Tuva.
13. Mi elektis vin; auskultu do tion, kio estas revelaciata.
14. Rigardu: Mi estas Alaho, ne ekzistas alia Dio ol Mi, do adoru Min kaj levu la preĝon je Mia memoro
15. Rigardu: vere la Horo venos, baldaŭ Mi senvualigos ĝin, por ke citi animo estu rekompencita laŭ siaj klopodoj.
16. Ne permesti do, ke tiu, kiu ne kredas je ĝi kaj sekvas siajn malbonajn pasiojn, devojigu vin de ĝi, por ke vi ne pereu.
17. Kio estas tio, kio estas en via dekstra mano, ho Moseo?".
18. Li respondis: "Tio ĉi estas mia vergo; mi apogas min sur ĝi, kaj mi debatas per ĝi foliojn por miaj ŝafoj, kaj mi havas ankaŭ aliajn utilojn de ĝi".
19. Li diris: "Ĵetu ĝin, ho Moseo!".
20. Li do ĵetis ĝin kaj ĝi fariĝis serpento rampanta.
21. Li diris: "Prenu ĝin kaj ne timu. Ni aliigos ĝin en ĝian antaŭan formon.
22. Metu vian manon sub vian akselon, vi eltiros ĝin blanka, sen makulo: plua signo,
23. por ke Ni montru al vi Niajn plej grandajn signojn.
24. Iru al Faraono, ĉar li ekscesis".
25. Li diris: "Ho mia Sinjoro, malfermu por mi mian bruston,
26. kaj plifaciligu por mi mian taskon,
27. kaj malligu la nodojn de mia lango,
28. por ke ili komprenu mian paroladon,
29. kaj donu al mi helpanton el mìa gento,
30. Aaronon, mian fraton;
31. pliigu per li mian forton
32. kaj igu lin partopreni je mia verko,
33. por ke ni gloregu Vin multe
34. kaj memoru Vin multe.
35. Vere Vi vidas nin bone".
36. Li diris: "Via deziro estu plenumita, ho Moseo!
37. Vere Ni jam aliafoje estis bonvola al vi,
38. kiam Ni sendis klaran revelacion al via patrino:
39. "Metu lin en keston kaj ĵetu lin en la riveron, ĉar la rivero portos lin al la bordo, kaj poste prenos lin Mia kaj lia malamiko". Mi ĉirkaŭis vin per Mia amo, por ke vi estu edukita sub Miaj okuloj.
40. Kiam via fratino venis kaj diris: "Ĉu vi volas, ke mi montru al vi iun homon, kiu vartu lin?". Tiel Ni redonis vin al via patrino, por ke refreŝiĝu sia okulo, kaj por ke ŝi ne ĉagreniĝu, kaj vi mortigis homon, sed Ni savis vin de la malfeliĉo, kaj tiam Ni provis vin per diversaj provoj, kaj vi restis kelkajn jarojn ĉe la popolo de Madjano, poste vi atingis la celon, ho Moseo!
41. Tiel Mi elektis vin por Mi.
42. Irum do, vi kaj via frato, kun Miaj signoj, kaj ne laciĝu je Mia memoro.
43. Iru al Faraono, ĉar li ekscesis.
44. Parolu tamen al li paroladon malseveran, eble vi povos konverti lin, aŭ eble li timos".
45. Ili ambaŭ respondis: "Ho nia Sinjoro, ni vere timas, ke li perfortos nin, aŭ ke li eĉ plie ekscesos".
46. Li diris: "Ne timu. Vere Mi estas kun vi ambaŭ. Mi aŭdas kaj vidas.
47. Do iru al li kaj diru:"Ni estas du senditoj de via Sinjoro, do permesu al la idoj de Izraelo foriri kaj ne afliktu ilin. Ni vere portis al vi signon de via Sinjoro: la paco estu kun tiu, kiu sekvas la gvidadon!
48. Vere estis revelaciite al ni, ke la puno trafos tiun, kiu nekredas kaj turnas sin for".
49. Li diris: "Kiu estas la Sinjoro de vi ambaŭ, ho Moseo?".
50. Li respondis: "Nia Sinjoro estas Tiu, kiu donis al ĉiuj aĵoj iliajn ecojn kaj poste gvidis ilin".
51. Faraono diris: "Kiu do estas la stato de la pasintaj generacioj?".
52. Li respondis: "La scio pri tio estas ĉe mia Sinjoro en Libro. Mia Sinjoro ne eraras kaj ne forgesas".
53. Estas Li Tiu, kiu faris por vi la teron lulilo, kaj igas la vojojn etendiĝi por vi sur ĝi, kaj sendas el la ĉielo akvon. Per ĝi Ni estigas diversspecajn kreskaĵojn.
54. Manĝu kaj paŝtu vian brutaron. Vere en tio estas signoj por popolo prudenta.
55. El ĝi Ni kreis vin kaj en ĝin Ni reirigos vin kaj el ĝi Ni ankoraŭfoje elirigos vin.
56. Ni igis lin vidi Niajn signojn ĉiujn kune; Li tamen neis ilin kaj rifuzis kredi.
57. Li diris: "Ĉu vi venis al ni por elirigi nin el nia lando, ho Moseo, per via magio?
58. Ni tamen portos magion similan al tiu ĉi; fiksu do renkonton inter ni kaj vi, kiun ni ne malobservos - nek ni nek vi - en loko meza".
59. Li diris: "Via kunveno estu en la tago de la soleno kaj la homoj kunvenu dumtage".
60. Tiam Faraono foriris, preparis sian militruzon, poste li venis.
61. Moseo diris al ili: "Ve al vi! Ne elpensu mensogon kontraŭ Alaho, por ke Li ne neniigu vin per Sia puno. Kiu elpensas mensogojn, tiu humiliĝos".
62. Tiam ili disputis pri siaj aferoj kaj ili interparolis sekrete.
63. Ili diris: "Certe tiuj ĉi ambaŭ estas sorĉistoj, kiuj volas forpeli vin el via landa per siaj magioj kaj forpreni viajn plej belajn tradiciojn.
64. Pretigu do vian atakon, poste venu bone ordigitaj antaŭen, kaj certe sukcesos tiu, kiu hodiaŭ venkas".
65. Ili diris: "Ho Moseo, aŭ vi ĵetu, aŭ ni estos la unuaj je la ĵeto".
66. Li respondis: "Ne! Ĵetu vi!". Kaj jen, iliaj ŝnuroj kaj iliaj bastonoj ŝajnis al li, per ilia magio, kvazaŭ ili kurus ĉirkaŭe.
67. Moseo sentis timon en si.
68. Ni diris: "Ne timu, vere vi venkos.
69. Ĵetu tion, kio estas en via dekstra mano; ĝi neniigos, kion ili faris, ĉar tio, kion ili faris, estas nur ruzo de sorĉisto, kaj sorĉisto ne sukcesos, de kie ajn li venas".
70. Tiam la sorĉistoj falis teren, surgenuiĝante. Ili diris: "Ni kredas je la Sinjoro de Aarono kaj de Moseo".
71. Faraono diris: "Ĉu vi kredas je Li, antaŭ ol mi tion permesas al vi? Vere estas via majstro tiu, kiu instruis al vi la magion. Vere pro via malobeo mi fortranĉigos viajn manojn kaj piedojn, kaj mi vere vin krucumigos al trunkoj de palmoj. Tiam vi ekscios, kiu el ni estas pli severa kaj persista je la puno".
72. Ili diris: "Ni ne preferos vin al la evidentaj signoj, kiuj venis al ni, kaj al Tiu, kiu kreis nin, do ordonu, kion vi volas ordoni; certe tio, kion vi ordonas, validas nur por ĉi tiu vivo.
73. Ni kredas je nia Sinjoro, por ke Li pardonu al ni niajn pekojn, kaj la magion, al kiu vi devigis nin. Alaho estas plej bona, kaj plej firme persistas".
74. Vere tiu, kiu venas al sia Sinjoro en peko, por li vere estas la infero; en ĝi li nek mortos nek vivos.
75. Tiuj tamen, kiuj venas al Li kredante, kiuj bonfaris, por ili estos la plej altaj rangoj -
76. ĝardenoj de la eterneco, sub kiuj fluas riveroj; tie ili restos ĉiam. Tia estos la rekompenco por la puriĝintoj.
77. Vere Ni sendis al Moseo la revelacion: "Konduku Niajn servantojn kaj elbatu por ili sekan vojon tra la maro. Vi ne timos esti atingita kaj vi ne havos zorgojn".
78. Faraono tamen persekutis ilin kun siaj trupoj, sed la ondoj de la maro kovris ilin.
79. Faraono erarigis sian popolon anstataŭ gvidi ĝin.
80. "Ho idoj de Izraelo, vere Ni savis vin de via malamiko, kaj Ni faris aliancon je la dekstra flanko de la monto, kaj Ni sendis al vi la manaon kaj la koturnojn.
81. Manĝu la bonajn aĵojn, kiujn Ni donis al vi, tamen ne ekscesu, por ke Mia kolero ne venu sur vin; fakte tiu, kiun trafas Mia kolero, tiu falos.
82. Tamen vidu: Mi estas senkulpigema al tiu, kiu pentas kaj kredas kaj bonfaras kaj poste sekvas la gvidadon.
83. Kio forpelis vin tiel rapide de via popolo, ho Moseo?".
84. Li respondis: "Ili sekvas min proksime kaj mi rapidas al Vi, mia Sinjoro, por ke Vi estu kontenta".
85. Dio diris: "Ni elprovis vian popolon dum via foresto, kaj Samirio erarigis ilin".
86. Moseo do reiris al sia popolo, kolera.kaj zorgoplena kaj diris: "Ho mia popolo! Ĉu via Sinjoro ne donis al vi belan promeson? Ĉu ŝajnis al vi tro lunga la atendo, aŭ ĉu vi volas, ke la kolero de via Sinjoro venu sur vin, ĉar vi rompis vian promeson al mi?".
87. Ili respondis: "Ni ne rompis libervole nian promeson al vi, sed ni estis ŝarĝitaj per la juveloj de la popolo. Ni ĵetis ilin en la fajron kaj same faris Samirio".
88. Poste li formis por ili bovidon blekantan, bildon, kaj ili diris: "Tiu estas via Dio kaj la Dio de Moseo; li nur forgesis".
89. Ĉu ili do ne vidis, ke ĝi ne donas al ili respondon, kaj ke ĝi ne havas la povon utili al ili nek malutili?
90. Tamen Aarono antaŭe diris al ili: "Ho mia popolo! Per tio vi estis nur elprovitaj. Vere via Sinjoro estas la Donema, tial sekvu min kaj obeu mian ordonon".
91. Ili respondis: "Ni neniam ĉesos esti sindonaj al ĝi, ĝis revenos Moseo al ni".
92. Moseo diris: "Ho Aarono, kio malhelpis vin, kiam vi vidis ilin erari,
93. sekvi min? Ĉu vi malobeis mian ordonon?".
94. Li respondis: "Ho filo de mia patrino! Ne ekkaptu mian barbon aŭ mian kaphararon; mi timis, ke vi diros: "Vi estigis skismon inter la idoj de Izraelo kaj vi ne atentis pri mia vorto".
95. Moseo diris: "Kion vi do havas por diri, ho Samirio?".
96. Tiu respondis: "Mi ekvidis, kion ili ne ekvidis; mi akceptis nur malmulte el la instruo de la sendito, sed poste mi ankaŭ forigis ĝin de mi, ĉar tiel min devigis agi mia animo".
97. Moseo tiam diris: "Foriru! Vi devos diri dum via tuta vivo: 'Ne tuŝu min!'. Tiam estas minaco de puno por vi, el kiu vi ne povos forflugi. Rigardu do vian "Dion", kies sindona adoranto vi fariĝis. Ni certe bruligos ĝin, poste ni disŝutos ĝin en la maron".
98. Vere via Dio estas Alaho, krom kiu ne ekzistas Dio. Per Sia scio Li cirkaŭas ĉiujn aĵojn.
99. Tiel Ni rakontis al vi iujn historiojn pri tio, kio okazis, kaj Ni donis al vi admonon de Ni.
100. Kiu turnas sin for de ĝi, tiu vere portos ŝarĝon en la tago de la reviviĝo,
101. restante ĉiam en ĝi; peza estos por ili la ŝarĝo en la tago de la reviviĝo -
102. la tago, en kiu estos blovite en la trumpeton. En tiu tago Ni kunvenigos la kulpulojn, kaj ili estos blindaj.
103. Ili flustros unu al la alia sekrete: "Vi restis nur dek tagojn".
104. Ni bone scias, kion ili diros. Tiam diros la plej pia el ili: "Nur unu tagon vi restis".
105. Ili demandos vin pri la montoj; diru: "Mia Sinjoro faros el ili polvon kaj disŝutos ilin,
106. kaj Li postlasos ilin kiel platan ebenaĵon,
107. en kiu vi ne vidos altaĵon nek profundaĵon".
108. En tiu tago ili sekvos la vokanton, kiu ne faras eraron, kaj ĉiuj voĉoj mallaŭtiĝos antaŭ la Donema, kaj vi nenion aŭdos krom mallaŭtan paŝbrueton.
109. En tiu tago neniom utilos propeto krom de tiu, al kiu la Donema donos la permeson kaj kies vorto placas al Li.
110. Li scias ciao, kio estas antaŭ ili kaj post ili; ili tamen ne kapablas cirkaŭi ĝin per sia scio.
111. Ĉiuj vizaĝoj riverencos antaŭ la Vivanta, la Eterna, kaj Li certe pereigos tiun, kiu portas la ŝarĝon de la maljusteco.
112. Tiu tamen, kiu bonfaras kaj estas kredanto, ne timos la malbonecon nek la perdon.
113. Tiel Ni sendis ĝin kiel araban Kuranon, kaj Ni klarigis en ĝi iujn admonojn, por ke ili respektegu Dion aŭ por ke ĝi estu por ili admono.
114. Eminenta Li estas, Alaho, la vera rego! Ne trorapidu je la legado de la Kurano, antaŭ ol vi estas ricevinta ĝian tutan revelacion, sed diru: "Ho mia Sinjoro, pliigu mian scion! ".
115. Vere Ni antaŭe faris aliancon kun Adamo, sed li forgesis; Ni tamen ne trovis en li malbonan intencon.
116. Kiam Ni diris al la anĝeloj: "Surgenuiĝu antaŭ Adamo" ili surgenuiĝis krom Ibliso. Li rifuzis.
117. Tial Ni diris: "Ho Adamo, tiu ĉi vere estas malamiko de vi kaj de via edzino. Li ne forpelu vin ambaŭ el la ĝardeno, por ke vi ne fariĝu malfeliĉaj.
118. Por vi estis provizite, por ke vi ne estu malsata en ĝi, nek nuda,
119. kaj por ke vi ne soifu en ĝi kaj ne suferu la varmegon de la suno".
120. Satano tamen flustris al li kaj diris: "Ho Adamo, ĉu mi devas konduki vin al la arbo de la eterneco kaj al regno, kiu ne pereas? ".
121. Tiam ili ambaŭ manĝis el ĝi kaj ili fariĝis konsciaj pri sia nudeco, kaj ili komencis kolekti sur sin la foliojn de la ĝardeno, kaj Adamo malobeis sian Sinjoron kaj Li fariĝis malfeliĉa.
122. Poste elektis lin lia Sinjoro, kaj Li turnis Sin al li kaj gvidis lin.
123. Li diris: "Eliru el ĉi tie ĉiuj! Vi estos malamikoj unu de la alia. Kiam venos al vi gvidado de Mi, tiu, kiu sekvos Mian gvidadon, ne eraros kaj ne fariĝos malfeliĉa.
124. Kiu tamen turnos sin for de Mia admono, tiu havos vivon malfeliĉan kaj Ni vekos lin blinda en la tago de la reviviĝo".
125. Tiu diros: "Kial Vi vekis min blinda, mia Sinjoro, kvankam mi antaŭe estis vidanta?".
126. Li diros: "Same kiel venis al vi Miaj signoj kaj vi ignoris ilin, tiel hodiaŭ vi estas ignorata".
127. Tiel Ni repagas ankaŭ tiun, kiu ekscesas kaj ne kredas al la signoj de sia Sinjoro, kaj vere la turmento en la vivo venonta estos severa kaj daŭra.
128. Ĉu ili ne komprenas, kiom da generacioj Ni pereigis antaŭ ili, en kies domoj ili nun estas? Vere en tio estas signoj por popolo prudenta.
129. Se ne estus antaŭe elparolita vorto de via Sinjoro, kaj fiksita tempolimo, la puno estus neevitebla.
130. Toleru do pacience, kion ili diras, kaj gloru vian Sinjoron antaŭ la sunleviĝo kaj antaŭ ĝia subiro kaj laŭdegu Lin en la horoj de la nokto kaj je la fino de la tago, por ke vi fariĝu feliĉa.
131. Ne direktu vian rigardon al tio, kion Ni donis al iuj el ili - la brilegon de ĉi tiu vivo - kiel ĝuadon por elprovi ilin. La provizo de via Sinjoro estas pli bona kaj daŭra.
132. Ordonu al via familio la preĝon kaj vi mem persistu en ĝi. Ni ne devigas vin provizi, Ni mem provizos por vi. La bona sukceso apartenas al la justeco.
133. Ili diris: "Kial li ne portas al ni signon de sia Sinjoro?". Ĉu al ili do ne venis la pruvo evidenta pri tio, kio troviĝas en la antaŭaj Skriboj?
134. Se Ni ne estus neniiginta ilin antaŭ li per puno, ili certe estus dirintaj: "Ho nia Sinjoro, kial Vi ne sendis Vian senditon al ni, tiel ke ni estus povintaj sekvi Viajn revelaciojn, antaŭ ol ni humiliĝis kaj hontiĝis?".
135. Diru: "Ĉiuj atendas, do ankaŭ vi atendu; tiam vi ekscios, kiuj estas la irantoj sur la ebena vojo, kaj kiuj estas la gvidatoj".



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.