La Sankta Kurano, Ĉapitro 17 (laŭ N. Vessella):

Izraelidoj


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.


1.Estu laŭdegata Tiu, kiu portis Sian servanton nokte de la Sankta Moskeo al la Malproksima Moskeo, kies ĉirkaŭaĵon Ni benis, por montri al li iujn el Niaj signoj. Vere Li estas la Ĉioaŭda, la Ĉiovida.
2.Ni donis al Moseo la Libron kaj faris ĝin gvidilo por la idoj de Izraelo: "Ne prenu iun alian ol Min, kiel protektanton;
3.ho idoj de tiuj, kiujn Ni portis kun Noa trans la maron! Vere li estis dankema servanto".
4.Ni klarigis al la idoj de Izraelo en la Libro: "Jen, vi estigos malpacon dufoje en la lando, kaj vi certe estos fieregaj kaj malhumilaj" .
5.Kiam nun venis la tempo fiksita por la unua el la du admonoj, Ni sendis kontraŭ vin Niajn servantojn, dotitajn je granda militista povo, kaj ili eniris perforte la domojn kaj tiel plenumiĝis la profetaĵo.
6.Poste Ni denove donis al vi la povon super ili, kaj Ni plifortigis vin per propraĵoj kaj idoj kaj plimultigis vin je nombro.
7.Se vi faras bonon, vi faras tion por vi mem, kaj se vi faras malbonon, tio estas kontraŭ vi mem. Kiam venis la tempo fiksita por la lasta admono, Ni sendis malamikojn, por ke ili afliktu vin kaj eniru la Moskeon, kiel ili estis enirintaj la unuan fojon, kaj detruu tute ĉion, kion ili almilitis.
8.Estas eble, ke via Sinjoro havos kompaton al vi, sed se vi revenos denove al via antaŭa kredo, ankaŭ Ni revenos kaj Ni faros la inferon malliberejo por la miskredantoj.
9.Vere tiu ĉi Kurano gvidas al tio, kio estas plej bona, kaj portas al la kredantoj, al tiuj, kiuj bonfaras, la bonan novaĵon, ke por ili estos granda rekompenco,
10.kaj ke Ni pretigis doloran punon por tiuj, kiuj ne kredas al la vivo venonta.
11.La homo petas malbonon same kiel bonon, kaj la homo estas impulsigema.
12.Ni kreis la nokton kaj la tagon, du signojn, kaj Ni faris la signon de la nokto malluma kaj Ni faris la signon de la tago luma, por ke vi deziregu la plenumiĝon de la favoro de via Sinjoro, kaj sciu la mezuradon de la jaroj kaj la arton de la tempokalkulado. Ĉiun aĵon Ni faris klara per evidenta klarigo!
13.Al ĉiu homo Ni alkroĉos ĉe la nuko liajn farojn, kaj en la tago de la reviviĝo Ni prezentos al li libron, kiun li trovos sensigelita.
14."Legu vian ŝuldolibron. Hodiaŭ sufiĉas via animo kiel juĝanto kontraŭ vi mem".
15.Kiu sekvas la ĝustan vojon, tiu faras tion por ŝi mem; kiu eraradas, tiu faras tion por sia propra malutilo. Neniu ŝarĝita animo portos la ŝarĝon de iu alia. Ni neniam punas, antaŭ ol Ni sendis senditon,
16.Kiam Ni intencas detrui urbon, Ni sendas Nian ordonon al ĝiaj riĉuloj; sed ili pekegas en ĝi; tiam la juĝo falas sur ilin kaj Ni neniigas ilin tute.
17.Kiom multajn generaciojn Ni neniigis post Noa! Via Sinjoro scias kaj vidas sufiĉe la pekojn de Siaj servantoj.
18.Por tiu, kiu deziregas la ĉi tieajn posedaĵojn, Ni pretigis ĉi tie, kion Ni volas, por kiu Ni volas; poste Ni destinis por li la inferon: en ĝi li brulos, malbenita kaj forpelita.
19.Kiu male deziregas la vivon venontan kaj klopodas persiste por atingi ĝin, kaj estas kredanta - iliaj klopodoj estos rekompencitaj.
20.Al Ĉiuj el ili, tiuj kaj ĉi tiuj, Ni konsentas iom el la donaco de via Sinjoro, kaj la donaco de via Sinjoro estas senlima.
21.Rigardu, kiel Ni plialtigis iujn el ili super la aliaj, kaj la vivo venonta estos eĉ pli ampleksa filate al rangoj kaj distingoj.
22.Ne aldonu al Alaho alian Dion, por ke vi ne restu sidanta, en malfavoro kaj forgesita.
23.Via Sinjoro dekretis, ke vi nur adoru Lin kaj ke vi estu ĝentilaj al la gepatroj. Se unu el ili aŭ ambaŭ atingas maljunan agon ĉe vi, ne diru al ili: "Fi!" kaj ne riproĉu ilin, sed parolu al ili respekteme
24.kaj mallevu sur ilin la flugilon de la submetiĝo, kaj diru: "Mia Sinjoro, havu kompaton al ili, kiel ili zorgis pri mi, kiam mi estis etulo".
25.Via Sinjoro scias bone, kio estas en viaj animoj; se vi estas justaj, tiam Li certe estas senkulpigema por la konvertiĝantoj.
26.Donu al la parencoj ilian rajton kaj same al la malriĉuloj kaj al la vojirantoj, sed ne malŝparegu per malŝparego.
27.Vere la malŝparegantoj estas fratoj de la Satanoj, kaj Satano estas sendanka kontraŭ sia Sinjoro.
28.Se vi turnas vin for de ili, deziregante la favoron de via Sinjoro, je kiu vi esperas, tamen parolu al ili helpeme.
29.Via mano ne estu ligita al via kolo, sed ankaŭ ne etendu ĝin tro malfermita, por ke vi ne restu sidanta, riproĉita kaj malriĉiginta.
30.Vere via Sinjoro pliigas aŭ malpliigas la provizaĵojn por kiu Li volas, ĉar Li bone konas kaj vidas Siajn servantojn.
31.Ne mortigu viajn idojn pro timo de la malriĉeco. Ni provizas por ili kaj por vi. Vere, mortigi ilin estas granda peko.
32.Ne alproksimiĝu al la adulto; tio vere estas hontindaĵo kaj malbonega vojo.
33.Ne mortigu la vivon, kiun Alaho faris neneniigenda, krom el ĝusta kaŭzo. Se iu estas mortigita maljuste, Ni donis la rajton postuli repagon, tamen li ne transpaŝu la limojn pri la mortigo, ĉar li havas ja helpon en la leĝo.
34.Ne alproksimiĝu al la propraĵoj de la orfo, krom por lia utilo, ĝis li atingos la plenaĝon, kaj plenumu la interkonsenton, ĉar pri la interkonsento vi devos respondi.
35.Donu plenan mezuron, kiam vi mezuras, kaj pesu per ĝusta pesilo; tio estas la plej bona maniera kaj la plej konvena finfine.
36.Ne sekvu tion, kion vi ne konas. Vere la orelo kaj la okulo kaj la koro, ili ĉiuj devos responsi.
37.Ne vagadu malhumile sur la tero, ĉar vi ne povas disfendi la teron kaj vi ne povas konkuri kun la montoj je alteco.
38.La malbono de ĉio ĉi estas abomenindaĵo antaŭ via Sinjoro.
39.Tio estas parto de la saĝeco, kiun via Sinjoro revelaciis al vi. Do ne aldonu al Alaho alian Dion, por ke vi ne estu ĵetita en la inferon, malbenita kaj forpelita.
40.Ĉu via Sinjoro privilegiis vin per filoj kaj prenis por Ŝi mem filinojn el la anĝelo? Vere vi jen diras skandalan parolon.
41.Ni klarigis diverse en Ĉi tiu Kurano, por ke ili pripensu, sed tio nur pliigis ilian kontraŭstaradon.
42.Diru: "Se estus kun Li aliaj Dioj, kiel ili diras, certe ili estus serĉintaj la vojon al la Sinjoro de l' Trono.
43.Sankta Li estas kaj eminenta super Ĉio, kion ili asertas!"
44.La sep Ĉieloj, kaj la tero, kaj kiu ajn estas en ili, laŭdegas Lin kaj ĉio ajn, kio ekzistas, laŭdegas Lian gloron, sed vi ne komprenas ilian laŭdadon. Li vere estas grandanima, senkulpigema.
45.Kiam vi eldiras la Kuranon, Ni estigas kaŝitan vualon inter vi kaj tiuj, kiuj ne kredas al la vivo venonta,
46.kaj Ni metas sur iliajn korojn vualojn, por ke ili ne komprenu kaj sur iliajn orelojn surdecon kaj, kiam vi nomas vian Sinjoron en la Kurano, nur Lin, tiam ili turnas siajn dorsojn malŝatante.
47.Ni bone scias, kion ili aŭskultas, kiam ili aŭskultas vin, kaj kiam ili: kaŝe interparolas, kiam la malbonfarantoj diras: "Vi sekvas nur viron frenezan".
48.Rigardu, kiel ili elpensas similaĵojn por vi, kaj tiel ili tiom devojiĝis, ke ili ne plu kapablas trovi sian vojon!
49.Kaj ili diras: "Kiam ni fariĝos ostoj kaj polvo, ĉu ni vere estos vekitaj al nova kreo?
50.Diru: "Estu ŝtonoj, aŭ fero,
51.aŭ alia kreita aĵo, kiu laŭ via opinio plej malfacile povas esti vekita!". Tiam ili diros: "Kiu vekos nin?". Diru: "Tiu, kiu kreis vin la unuan fojon". Tiam ili skuos siajn kapojn kaj diros: "Kiam okazos tio?". Diru: "Eble tio okazos baldaŭ".
52.Tio estos en la tago, kiam Li vokos vin; vi tiam respondos, laŭdante Lin, kaj vi opinios, ke vi malfruis nur tre malmulte.
53.Diru al Miaj servantoj, ke ili parolu nur la bonon, ĉar Satano semas nur malpacon inter ili. Vere Satano estas evidenta malamiko de la homoj.
54.Via Sinjoro vin bone konas. Se Li volos, Li havos kompaton al vi, sed se Li alie volos, Li punos vin. Ni ne sendis vin kiel gardanton super ili.
55.Via Sinjoro bone scias, kio estas en la Ĉieloj kaj sur la tero, kaj Ni vere plialtigis iujn profetojn prefere al aliaj kaj Ni donis al David la psalmojn.
56.Diru: "Voku do tiujn, kiujn vi elpensis apud Li: ili ne havas povon por forpreni de vi aŭ eviti al vi la malfeliĉon".
57.Tiuj, kiujn ili vokas, serĉas mem la proksimecon de sia Sinjoro - kiu el ili estas la plej proksima? - kaj esperas je Lia favoro kaj timas Lian punon. Vere la puno de via Sinjoro estas terura.
58.Ne ekzistas urbo, kiun Ni ne detruos antaŭ la tago de la reviviĝo, aŭ punos per severa turmento. Tio estas skribita en la Libro."
59.Nenio alia malhelpus Nin sendi vin kun la signoj, ol la fakto, ke ili rifuzis la antaŭajn. Ni donis al la Tamudoj la kamelinon kiel evidentan signon, sed ili pekegis kontraŭ ĝi. Ni sendas signojn nur por admoni.
60.Memoru, kiam Ni diris al vi: "Via Sinjoro ĉirkaŭas la homojn". Ni nur estigis la vizion, kiun Ni vidigis al vi, kiel tenton por la homoj, kaj same la malbenitan arbon en la Kurano. Ni admonas ilin, tio tamen nur firmigas ilin en ilia malpiegeco.
61.Kiam Ni diris al la anĝeloj: "Surgenuiĝu antaŭ Adam", ili surgenuiĝis ĉiuj krom Iblis; li diris: "Ĉu mi devus surgenuiĝi antaŭ tiu, kiun Vi kreis el argilo?";
62.li diris: "Kion Vi imagas? Ĉi tiu estas, kiun Vi honorigis super mi! Se Vi konsentos al mi prokraston ĝis la tago de la reviviĝo, certe mi akiros povon: super lia idaro, esceptante nur malmultajn".
63.Li diris: "Foriru! Kiuj el ili sekvos vin, vere ties repago estos la infero, abunda repago.
64.Trompu tiun el ili, kiun vi kapablas trompi per via voĉo, kaj puŝu kontraŭ ilin viajn rajdistojn kaj viajn infanteristojn, kaj estu la kunposedanto de iliaj propraĵoj kaj de ilia idaro, kaj faru promesojn al ili". Satano promesas nur trompon al ili.
65."Super Miaj servantoj vi tamen ne havos povon". Via Sinjoro sufiĉas kiel Protektanto.
66.Estas via Sinjoro Tiu, kiu puŝas la ŝipojn sur la maro por vi, por ke vi deziregu Lian gracon. Vere Li estas pardonema al vi.
67.Kiam vin trafas malfeliĉo sur la maro: pereintaj estas tiuj, kiujn vi vokis anstataŭ Lin. Kiam Li tamen savis vin sur la firman teron, tiam vi turnas vin for, ĉar la homo estas sendanka.
68.Ĉu vi estas certaj, ke Li ne neniigos vin sur la firma tero, aŭ ke Li ne sendos kontraŭ vin fortegan venton, tiel ke vi poste ne trovos por vi iun ajn protektanton?
69.Aŭ ĉu vi estas certaj, ke Li ne resendos vin duafoje sur la maron kaj ne sendos kontraŭ vin fortegan venton kaj ne dronigos vin pro via miskredo? Poste vi ne trovos helpanton kontraŭ Ni.
70.Ni vere honorigis la idojn de Adam, kaj portis ilin sur la tero kaj sur la maro, kaj provizis ilin per bonaĵoj kaj distingis ilin super multaj el tiuj, kiujn Ni kreis.
71.Pensu pri la tago, en kiu Ni kunvenigos ĉiun popolon kune kun ĝia estro. Tiuj, kiuj tiam ricevos sian ŝuldolibron en la manon dekstran, legos ĝin, kaj ili ricevos eĉ ne joteton da maljusteco.
72.Kiu tamen estas blinda en ĉi tiu vivo, tiu estos ankaŭ blinda en la vivo venonta, kaj li vagados malproksimen, for de la vojo.
73.Ili preskaŭ sukcesis instigi vin al la ribelo kontraŭ tio, kion Ni revelaciis al vi, por ke vi elpensu ion alian kontraŭ Ni; tiam ili certe estus prenintaj vin kiel sian amikon.
74.Se Ni ne estus firmiginta vin, certe vi estus inkliniĝinta iom al ili.
75.Tiam Ni estus iginta vin gustumi duoblan aflikton en vivo kaj en morto, kaj vi ne estus trovinta helpanton kontraŭ Ni.
76.ili preskaŭ sukcesis forigi vin per timo el la lando, por elirigi vin de ĝi; tiam ili tamen estus restintaj post vi nur tre malmulte da tempo.
77.Tiel Ni agis pri Niaj senditoj, kiujn Ni sendis antaŭ vi; vi ne trovos ŝanĝon pri Nia agado.
78.Levu la preĝon, kiam la suno subiras ĝis la mallumo de la nokto, kaj legu la Kuranon je la tagigo. Vere la legado de la Kurano je la tagigo estas plej konvena.
79.Vekiĝu por tio en la nokto: jen io pli utila por vi. Verŝajne via Sinjoro plialtigos vin al eminenta rango.
80.Diru: "Mia Sinjoro, faru ke mia eniro estu bona eniro, kaj mia eliro bona eliro, kaj donu al mi helpantan forton de Vi".
81.Kaj diru: "Venis la vero kaj malaperis la falso. Jen! La falso estas pasema".
82.El la Kurano Ni sendas iom post iom tion, kio estas sanigilo kaj favoro por la kredantoj; por la malbonfarantoj tamen ĝi nur pliigas la malutilon.
83.Kiam Ni donas Nian gracon al la homoj, ili turnas sin kaj iras for, sed kiam trafas ilin malfeliĉo, ili malesperas.
84.Diru: "Ĉiu agas laŭ sia maniero, sed via Sinjoro scias bone, kiu vojo estas la plej bona".
85.ili demandas vin pri la spirito. Diru: "La spirito estiĝas pro ordono de mia Sinjoro, kaj al vi estas donita nur malmulte da vera scio" .
86.Se Ni volus, Ni certe povus forpreni, kion Ni revelaciis al vi; vi tiam ne trovus protektanton kontraŭ Ni,
87.krom la kompaton de via Sinjoro. Vere Lia graco al vi estas granda.
88.Diru: "Eĉ se unuigus la homoj kaj la Ginnoj por estigi ion similan al ĉi tiu Kurano, ili ne povus estigi ion similan al ĝi, eĉ se ili subtenus unu la alian".
89.Ni vere prezentis al la homoj en ĉi tiu Kurano ĉiuspecajn similaĵojn, sed la plej multaj el la homoj rifuzis ĉion krom la miskredon.
90.Ili diras: "Ni neniam kredos al vi, ĝis vi elŝprucigos fonton por ni el la tero,
91.aŭ vi havos ĝardenon kun daktilpalmoj kaj vinberarboj, kaj fluigos tra ĝi abundajn riverojn,
92.aŭ vi faligos la ĉielon en pecoj sur nin, kiel vi asertas, aŭ vi kondukos Alahon kaj la anĝelojn vidalvide al ni,
93.aŭ vi posedos domon el oro, aŭ vi supreniros al la ĉielo, kaj ni ne kredos al via supreniro, ĝis vi sendos al ni Libron el ĝi por legi". Diru: "Sankta estas mia Sinjoro! Ĉu mi estas io pli ol mortema sendito?".
94.Nenio malhelpis la homojn kredi, kiam venis al ili la gvidado, ol la fakto, ke ili diris: "Ĉu Alaho sendis homon kiel senditon?"
95.Diru: "Se estus sur la tero anĝeloj, pacemaj kaj irantaj kviete, certe Ni estus sendinta al ili anĝelon el la ĉielo kiel senditon".
96.Diru: "Alaho sufiĉas kiel atestanto inter mi kaj vi. Vere Li scias kaj vidas ĉion pri Siaj servantoj".
97.Tiu, kiun Alaho gvidas, estas bone gvidata; tiuj tamen, kiujn Li lasas erari, por ili vi ne trovos helpanton krom Li, kaj Ni kunvenigos ilin en la tago de la reviviĝo, kuŝantajn sur siaj vizaĝoj, blindajn, mutajn kaj surdajn. Ilia loĝejo estos la infero; kiam la flamo estingiĝos, Ni ekbruligos ĝin denove por ili.
98.Tio estas ilia repago, ĉar ili rifuzis Niajn signojn kaj diris: "Kiel? Kiam ni estos jam fariĝintaj ostoj kaj polvo, ĉu ni estos vekitaj al nova kreo?".
99.Ĉu ili ne vidis, ke Alaho, kiu kreis la ĉielojn kaj la teron, havas povon por krei ion similan al ili? Li fiksis por ili limtempon pli kiu ne ekzistas dubo. La malbonfarantoj tamen rifuzas Ĉion krom la miskredon.
100.Diru: "Se vi posedus la trezorojn de la favoro de mia Sinjoro, vere vi estus singardaj pri la disdono, pro timo, ĉar la homo estas avara".
101.Ni vere donis al Moseo naŭ signojn evidentajn. Demandu do la idojn de Izraelo. Kiam li venis al ili, Faraono diris al li: "Mi vere rigardas vin kiel homon ensorĉitan".
102.Li diris: "Vi bone scias, ke sole la Sinjoro de la ĉieloj kaj de la tero sendis tiujn signojn kiel atestaĵojn; mi vere rigardas vin, ho Faraono, kiel homon pereontan".
103.Li do decidis forpeli lin el la lando, sed Ni dronigis lin kaj ĉiujn tiujn, kiuj estis kun li.
104.Post tio Ni diris al la idoj de Izraelo: "Loĝu en la lando, kaj, kiam venos la promeso de la vivo venonta, Ni kunvenigos vin en grupon".
105.Ni sendis ĝin kun la vero, kaj kun la vero ĝi venis malsupren, kaj vin Ni sendis nur kiel portanton de la bona novaĵo kaj kiel admonanton.
106.Ni revelaciis la Kuranon iom post iom, por ke vi proklamu ĝin al la homoj pecon post peco, kaj Ni sendadis ĝin iom post iom malsupren.
107.Diru: "Ĉu vi kredas al ĝi, ĉu vi ne kredas, vere tiuj, al kiuj antaŭe estis donita la vera scio, kiam al ili estos legite el ĝi, ili falos sur siajn vizaĝojn terenkuŝiĝante,
108.kaj ili diros: "Sankta estas nia Sinjoro! Jen! Vere la promeso de nia Sinjoro plenumiĝis".
109.Plorante, ili falos sur siajn vizaĝojn kaj tio pliigos ilian humilecon.
110.Diru: "Alvoku Alahon aŭ alvoku la Doneman - per kiu ajn nomo vi alvokas, al Li apartenas la plej belaj nomoj". Ne diru vian preĝon tro laŭte, kaj ne flustru ĝin tro mallaŭte, sed trovu vojon meze inter la du ekstremoj.
111.Diru: "Laŭdegata estu Alaho, kiu ne prenis al Ŝi idon, kaj ne havas rivalon je Sia suvereneco, kaj ne bezonas protektanton pro nia forteco". Laŭdegu Lin en Lia gloro!