La Sankta Kurano, Ĉapitro 15 (laŭ N. Vessella):

Al-Hiĝr (La Roka Regiono)


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.


1.A.L.R. Jen versoj de la Libro kaj de la klara Kurano.
2.Ofte deziros la miskredantoj esti Islamanoj.
3.Lasu ilin manĝegi kaj ĝui, por ke ilin lulu vana espero; baldaŭ ili ekscios.
4.Ni ĉiam detruis urbon nur, post kiam Ni publikigis leĝon bone konatan.
5.Neniu popolo povas akceli sian limtempon nek prokrasti ĝin.
6.Ili diras: "Ho vi, al kiu estis sendita la admono, vi certe estas frenezulo.
7.Kial vi ne kondukas al ni anĝelojn, se vi estas sincera? ".
8.Ni ne sendas anĝelojn, krom pro grava kaŭzo, kaj poste al ili ne estos konsentita prokrasto.
9.Vere, Ni sendis la Admonon kaj Ni certe estos Gardanto super ĝi,
10.kaj certe Ni sendis antaŭe senditojn al antaŭaj gentoj,
11.kaj ĉiam, kiam venis al ili sendito, ili mokis lin.
12.Tiel Ni permesas tion eniri la korojn de la pekuloj.
13.Ili ne kredas, kvankam la ekzemplo de la gvidantoj jam venis.
14.Eĉ se Ni malfermus por ili la pordon de la Paradizo kaj ili komencus eniri tra ĝi,
15.certe ili dirus: "Vere niaj rigardoj estas nur konfuzitaj; jen, ni estas ensorĉita popolo".
16.Vere Ni estigis turojn en la ĉielo kaj Ni ornamis ĝin por la rigardantoj,
17.kaj Ni gardis ĝin kontraŭ ĉiu Satano malbenita,
18.krom kontraŭ tiu, kiu kaŝe aŭskultas; poste persekutas lin hela flamo.
19.Ni ebenigis la teron kaj Ni metis sur ĝin montojn kaj Ni kreskigis sur ĝi ĉion laŭ ĝusta proporcio,
20.kaj Ni estigis por vi en ĝi la aĵojn por via vivteno kaj por la vivteno de tiuj, kiujn vi ne provizas.
21.Nenio ekzistas, da kio Ni ne posedas trezorojn, sed Ni sendas el ĝi nur fiksitan kvanton.
22.Kaj Ni sendis fekundigajn ventojn, kaj Ni sendis akvon el la nuboj kaj donis ĝin al vi por trinki, kaj vi ne povas akapari ĝin.
23.Ni vere donas la vivon kaj la morton kaj Ni sola estas la Heredonto,
24.kaj Ni vere bone konas inter vi la antaŭenirantojn kaj la malfruantojn.
25.Vere estas via Sinjoro, kiu kunvenigos ilin. Li certe estas saĝa, ĉioscia.
26.Ni vere kreis la homon el seka argilo, el nigra knedita koto,
27.kaj la Ĝinojn Ni kreis antaŭe el la fajro de la varmega vento.
28.Memoru, kiam via Sinjoro diris al la anĝeloj: "Mi vere volas krei la homon el seka argilo, el nigra knedita koto;
29.kaj kiam Mi estos perfekte forminta lin, kaj blovinta en lin Mian spiriton, vi falu antaŭ li teren, terenkuŝiĝante",
30.kaj la anĝeloj ĉiuj terenkuŝiĝis
31.krom Ibliso; li rifuzis terenkuŝiĝi.
32.Dio diris: "Ho Ibliso, kio okazis al vi, ke vi rifuzas terenkuŝiĝi?".
33.Li respondis: "Neniam mi terenkuŝiĝos antaŭ homo, kiun Vi kreis el seka argilo, el nigra knedita koto".
34.Li diris: "Do eliru el ĉi tie, ĉar vi vere estas malbenita.
35.Vere la malbeno estu sur vi ĝis la Juĝtago".
36.Li diris: "Ho mia Sinjoro, konsentu do al mi prokraston ĝis la tago de la reviviĝo".
37.Dio respondis: "Vi estu unu el tiuj, al kiuj estas konsentita prokrasto,
38.ĝis la tago de la tempo fiksita".
39.Li diris: "Ho mia Sinjoro, ĉar Vi deklaris min pereinta, mi beligos al ili la malbonon sur la tero, kaj vere mi erarigos ilin ĉiujn,
40.krom viajn elektitajn servantojn inter ili".
41.Li diris: "Ĉi tiu estas rekta vojo al Mi,
42.vere super Miaj servantoj vi ne havas povon, krom super tiuj el la devojigitoj, kiuj sekvas vin".
43.Vere la infero estas por ili ĉiuj la loko destinita.
44.Ĝi havas sep pordojn kaj al ĉiu pordo estas asignita parto el ili.
45.Vere la justuloj estos meze inter ĝardenoj kaj fontoj.
46."Eniru en ilin, pace, sekuraj".
47.Ni forprenos de ili ĉiun malamikecon el iliaj brustoj; ili estos kvazaŭ fratoj sidantaj sur altaj se#285;oj, vidalvide.
48.Tie neniu laceco tuŝos ilin kaj de tie ili ne estos forpelitaj.
49.Anoncu al Miaj servantoj, ke Mi estas la Senkulpigema, la Pardonema,
50.kaj ke Mia puno estas la dolora puno,
51.kaj anoncu al ili pri la gastoj de Abrahamo
52.kiam ili eniris ĉe lin kaj diris: "Pacon!", li respondis: "Mi timas vin".
53.Ili respondis: "Ne timu, ni vere portas la bonan novaĵon pri filo scioplena".
54.Li diris: "Ĉu vi portas al mi tiun bonan novaĵon, kvankam min jam atinĝis la maljuna aĝo? Kial vi do portas la bonan novaĵon?".
55.Ili respondis: "Ni portas al vi la bonan novaĵon kun la vero; do ne estu el la malesperantoj".
56.Li diris: "Kiu do povus malesperi je la favoro de sia Sinjoro, krom la erarantoj?"
57.Li diris: "Kia do estas via ofico, ho vi senditoj?".
58.Ili respondis: "Vere ni estas senditaj al popolo kulpa,
59.krom la gento de Lot. Vere ilin ĉiujn ni savos,
60.krom lian virinon. Ni opinias, ke ŝi vere estas inter la malfruantoj".
61.Kiam la senditoj venis al la popolo de Lot,
62.tiam li diris: "Vere vi estas fremduloj"
63.Ili respondis: "Ne! Ni venis al vi kun tio, pri kio ili dubis,
64.kaj ni venis al vi kun la vero kaj ni vere estas veramaj.
65.Do iru for kun via familio dum la malfrua parto de la nokto, kaj vi sekvu post iliaj dorsoj, kaj neniu el vi turnu sin, sed iru tien, kien estas ordonite al vi iri".
66.Ni anoncis al li tiun dekreton, ĉar ili estis neniigotaj ĝis la lasta en la sekvonta mateno
67.Venis la popolo de la urbo, ĝojante.
68.Li diris: "Vere ĉi tiuj estas miaj gastoj, do ne hontigu min,
69.kaj respektegu Alahon, kaj vi ne hontigu min".
70.Ili respondis: "Ĉu ni ne malpermesis al vi akcepti ĉiuspecan genton?".
71.Li diris: "Jen miaj filinoj, se vi devas fari tion".
72.Per via vivo, vere ankaŭ ili vagadas en sia ebrieco
73.Do trafis ilin, je la sunleviĝo, la puno.
74.Tiam Ni renversis la supron malsupren kaj Ni pluvigis sur ilin brikojn.
75.Vere en tio estas signo por la prudentuloj.
76.Ĝi vere estis sur vojo, kiu ankoraŭ ekzistas.
77.Vere en tio estas signo por la kredantoj.
78.Certe ankaŭ la loĝantoj de la arbarego estis pekeguloj,
79.tial Ni punis ilin; ambaŭ estas sur ekkonebla vojo.
80.Ankaŭ la popolo de la Roka Regiono rifuzis la senditojn,
81.kaj Ni donis al ili Niajn signojn, sed ili turnis sin for de ili,
82.kaj ili kutimis fosi por si mem en la monto loĝejojn por esti sekuraj,
83.tamen la puno trafis ilin matene,
84.kaj ĉio, kion ili amasigis, neniom utilis al ili.
85.Ni kreis la ĉielojn kaj la teron kaj tion, kio estas inter ambaŭ, nur vere kaj certe venos la Horo. Do pardonu per grandanima pardono.
86.Vere via Sinjoro estas la Kreinto, la Ĉioscia,
87.kaj Ni vere donis al vi la ofte redirotajn sep versojn kaj la eminentan Kuranon.
88.Ne turnu viajn okulojn al tio, kion Ni donis al iuj el ili kiel mallongan ĝuon, ne estu malĝoja pro ili; mallevu vian flugilon sur la kredantojn,
89.kaj diru: "Mi certe estas evidenta admonanto",
90.Ĉar Ni sendis la punon sur la konspirantojn,
91.kiuj asertas, ke la Kurano konsistas el memkontraŭdiraj pecoj kaj paroloj.
92.Tial, per via Sinjoro, Ni postulos de ili ĉiuj pravigon
93.pro tio, kion ili faris.
94.Do anoncu tion, kio estis ordonita al vi, kaj turnu vin for de la idolanoj.
95.Ni certe sufiĉos al vi kontraŭ la mokantoj,
96.kiuj aldonas al Alaho alian Dion; baldaŭ ili tamen ekscios.
97.Vere Ni scias, ke via brusto estas premegita pro tio, kion ili diras,
98.vi tamen laŭdegu vian Sinjoron kaj estu unu el la terenkuŝiĝantoj,
99.kaj adoru vian Sinjoron, ĝis la morto atingos vin.



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.