La Sankta Kurano, Ĉapitro 2 (laŭ N. Vessella):

La bovino


Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema.


1.Alif Lam Mim.
2.Ĉi tiu estas la Libro, en kiu ne estas dubo, gvidilo por la justuloj,
3.por tiuj, kiuj kredas je la Nevideblaĵoj kaj levas la preĝon kaj distribuas almozojn el tio, kion Ni donacis al ili,
4.por tiuj, kiuj kredas je tio, kio estis revelaciita al vi, kaj je tio, kio estis revelaciita antaŭ vi, kaj firme kredas al la vivo venonta.
5.Por ili estos la gvidado de ilia Sinjoro kaj ili estos sukcesaj.
6.Vere tiuj, kiuj ne kredas - kaj por ili estas egale, ĉu vi ilin admonas aŭ ne admonas - ili ne volas kredi;
7.Alaho sigelis iliajn korojn kaj iliajn orelojn kaj dika vualo kovras iliajn okulojn; por ili estos terura turmento.
8.Inter la homoj estas iuj, kiuj diras: "Ni kredas je Alaho kaj al la Tago de la Juĝo", sed tamen ne estas kredantoj;
9.ili volus trompi Alahon kaj la kredantojn, sed ili ne sukcesas trompi iun alian ol sin mem; ili tamen ne konscias tion;
10.en iliaj koroj estas malsano, kaj Alaho pliigis tiun malsanon, kaj por ili estos dolora puno, ĉar ili mensogadis.
11.Kiam estas dirite al ili: "Ne estigu malpacon surl la tero", ili respondas: "Male, ni estas pacemuloj!".
12.Aŭskultu! Vere i1i estas malpacemuloj, sed ili ne konscias tion.
13.Kiam estas dirite al ili: "Kredu vi, kiel jam aliaj kredis!", ili respondas: "Ĉu ni kredu kiel la stultuloj?". Aŭskultu! Vere ili mem estas stultuloj, sed ili ne scias tion.
14.Kiam ili renkontas la kredantojn, ili diras: "Ni kredas", sed kiam ili kaŝe kunvenas kun siaj delogistoj, ili diras: "Vere ni estas kun vi, vere ni nur mokadis".
15.Alaho repagos ilin pro ilia mokado kaj lasos ilin progresi je ili malpiegeco; ili vagados kiel blinduloj.
16.Estas ili tiuj, kiuj aĉetis eraradon kontraŭ gvidado, sed tiu komerco ne havigis al ili iun ajn profiton, ili certe ne estas gvidataj.
17.Ili similas al homo, kiu ekbruligis fajron: kiam ĝi ĉirkaŭe ĉion eklumigas, Alaho forprenas ilian lumon kaj lasas ilin en la mallumo; ili nenion vidas:
18.surdaj, mutaj, blindaj; ili ne revenos.
19.Aŭ alie: kiel pluvego el la nuboj; en ĝi estas mallumo kaj tondro kaj fulmo; ili metas siajn fingrojn en siajn orelojn pro la fulmofrapo kaj timas la morton; Alaho ĉirkaŭas la miskredantojn.
20.La fulmo preskaŭ forprenas ilian vidon; kiam ĝi ilin eklumigas, ili iras en ĝia lumo, kaj kiam fariĝas mallume, ili haltas. Se Alaho volus, Li forprenus ilian aŭdadon kaj ilian vidadon: vere Alaho havas povon super ĉiuj aferoj.
21.Ho vi homoj! Adoru vian Sinjoron, kiu kreis vin kaj tiujn, kiuj estis antaŭ vi, por ke vi estu ŝirmataj;
22.kiu faris por vi la teron kuŝejo kaj la ĉielon tegmento kaj sendis el la ĉielo akvon; poste Li sendis al vi nutraĵon el fruktoj. Do ne aldonu rivalojn al Alaho; la veron vi ja konas.
23.Se vi tamen estas en dubo pri tio, kion Ni sendis al Nia servanto, vi alportu ĉapitron kiel estas tiu ĉi kaj voku viajn atestantojn anstataŭ Alahon, se vi estas sinceraj.
24.Sed se vi ne faros tion - kaj vi neniam kapablos fari tion - timu la fajron, kies nutraĵo estas homoj kaj ŝtonoj: ĝi estas pretigita por la miskredantoj.
25.Kaj vi, vi donu la bonan novaĵon al la kredantoj, ke por ili estos ĝardenoj, sub kiuj fluas riveroj. Ĉiam, kiam ili ricevos nutraĵon el iliaj fruktoj, ili diros: "Tio estas, kion ni kutimis ricevi antaŭe!" ĉar al ili estos donataj similaj donacoj. Tie estos por ili puraj edzinoj kaj tie i1i restos por ĉiam.
26.Vere, Alaho ne rifuzas doni klarigon eĉ pri aĵo tiel malgranda kiel museto kaj eĉ pli malgranda. La kredantoj scias, ke tio estas la vero de ilia Sinjoro, sed la miskredantoj diras: "Kion intencas Alaho per tiu klarigo?". Per tio Li sigelas la eraradon de multaj kaj per tio Li gvidas multajn, kaj Li ne erarigas iun alian ol la malobeemulojn,
27.kiuj rompis la aliancon kun Alaho, post kiam estis interkonsentite pri ĝi, kaj detranĉis tion, kion Alaho ordonis kunigi, kaj estigis malpacon sur la tero; ili estas la perdontoj.
28.Kial vi rifuzas kredi je Alaho? Vi vere estis senvivaj kaj Li vivigis vin, poste Li lasis vin morti, poste Li revivigos vin kaj fine vi revenos al Li.
29.Li, kiu kreis por vi ĉion sur la tero kaj Sin poste turnis al la ĉielo kaj perfektigis sep ĉielojn; Li vere scias ĉion.
30.Kiam via Sinjoro diris al la anĝeloj: "Mi certe metos sur la teron anstataŭanton", ili diris: "Ĉu vi fakte volas meti sur ĝin iun, kiu estigas malpacon kaj verŝas sangon? Ni male laŭdegas Vin kaj gloras Vian sanktecon". Li tamen diris: "Vere Mi scias, kion vi ne scias".
31.Li instruis al Adamo ĉiujn nomojn, poste Li metis ilin antaŭ la anĝelojn kaj diris: "Eldiru al Mi tiujn nomojn, se vi estas sinceraj".
32.Ili respondis: "Ni gloras Vian sanktecon! Ni ne havas alian scion ol tiun, kiun Vi instruis al ni. Vere Vi estas ĉioscia, saĝa.
33.Li diris: "Ho Adamo, eldiru al ili iliajn nomojn", kaj kiam li eldiris iliajn nomojn, Li diris: "Ĉu Mi ne diris al vi? Mi vere konas la Nevideblaĵojn en la ĉielo kaj sur la tero kaj tion, kion vi malkaŝis kaj tion, kion vi kaŝis".
34.Kiam Ni diris al la anĝeloj: "Obeu Adamon!", ili ĉiuj obeis escepte de Ibliso. Li rifuzis, fieregiĝis kaj fariĝis unu el la miskredantoj.
35.Kaj Ni diris: "Ho Adamo! Vivu kune kun via virino en la ĝardeno kaj manĝu ambaŭ abunde, kiam vi deziras, sed ne iru apud tiun arbon, por ke vi ne farigu pekantaj".
36.Satano tamen igis ilin ambaŭ stumbli kaj li forpelis ilin de tie, kie ili estis, kaj Ni diris: "Eliru ĉiuj, iuj el vi estos malamikaj de la aliaj kaj por vi estos sur la tero restadejo kaj provizaĵoj por kelke da tempo".
37.Poste Adamo ricevis de sia Sinjoro la vortojn de la preĝo kaj Li turnis Sin denove kompateme al li. Li vere estas kompatema, pardonema.
38.Ni diris: "Eliru de ĉi tie, vi ĉiuj, kaj ĉiam, kiam venos de Mi gvidado por vi, por tiuj, kiuj sekvos la gvidadon, ne plu estos timo nek malgajeco.
39.Kaj la miskredantoj, kiuj rifuzas Niajn signojn, estos loĝantoj de la fajro kaj tie ili restos por ĉiam".
40.Ho idoj de Izraelo! Memoru la favorojn, kiujn Mi donis al vi. Plenumu la promeson, kiun vi faris al Mi, kaj Mi plenumos la promeson faritan al vi. Respektegu nur Min!
41.Kredu je tio, kion Mi sendis kiel plenumiĝon de tio, kio jam estis ĉe vi, kaj ne estu vi la unuaj miskredantoj kaj ne vendu Miajn signojn kontraŭ malgranda prezo. Nur ĉe Mi vi serĉu rifuĝon!
42.Ne konfuzu la veron kun la falso kaj ne ruze kaŝu la veron, kvankam vi konas ĝin,
43.kaj levu la preĝon kaj donu almozojn kaj genufleksu kun la genufleksantoj.
44.Ĉu vi ordonas la virton al la homoj kaj vi mem forgesas tion, kvankam vi predikas la Skribon? Ĉu vi do ne volas kompreni?
45.Serĉu helpon en pacienco kaj preĝo. Vere tio estas malfacila, krom por la humiluloj,
46.kiuj certe scias, ke ili renkontos sian Sinjoron kaj al Li revenos.
47.Ho idoj de Izraelo! Memoru la favorojn, kiujn Mi donis al vi, kaj ke Mi altigis vin super ĉiuj nacioj!
48.Timu la tagon, en kiu neniu ricevos rekompencon destinitan al alia, kaj neniu propeto estos akceptita, kaj neniu elaĉeto estos ricevita, kaj neniu helpo estos por ili.
49.Memoru, kiam Ni liberigis vin de la popolo de Faraono, kiu suferigis vin per terura turmento. Ili estis buĉintaj viajn idojn kaj kaptintaj viajn virinojn. En tio estis granda elprovo de via Sinjoro.
50.Memoru, kiam Ni disigis la maron kaj dronigis la popolon de Faraono kaj vi rigardadis.
51.Memoru, kiam Ni donis al Moseo la promeson por kvardek noktoj; vi poste prenis al vi la bovidon kaj vi estis pekuloj.
52.Poste Ni pardonis al vi, por ke vi estu dankemaj.
53.Memoru kiam Ni donis al Moseo la Skribon kaj la ekkonigilon por ke vi estu gvidataj.
54.Memoru, kiam Moseo diris al sia popolo: "Ho mia popolo! Vere vi pekis kontraŭ vi mem, ĉar vi prenis al vi la bovidon. Turnu vin al via Kreinto kaj subpremu viajn malbonajn emojn; tio vere estas plej bona por vi antaŭ via Kreinto". Kaj Li turnis Sin al ili kompateme. Vere Li estas kompatema, pardonema.
55.Memoru kiam vi diris: "Ho Moseo! Ni tute ne kredos al vi, se ni ne vidos la vizaĝon de Alaho". Tiam vi estis frapitaj de la fulmo dum via rigardado.
56.Poste Ni ekstarigis vin denove el la morto, por ke vi estu dankemaj.
57.Ni ombrigis vin per nuboj kaj sendis al vi la manaon kaj la koturnojn: "Manĝu la bonajn aĵojn, kiujn Ni donis al vi!". Kaj ili ne domaĝis Nin sed sin mem.
58.Memoru, kiam Ni diris: "Eniru tiun urbon kaj manĝu abunde tiujn aĵojn, kiam ajn vi deziras, kaj eniru la pordon humile kaj diru: "Kompaton!" kaj Ni pardonos al vi viajn pekojn kaj Ni honoros la bonfarantojn".
59.La malbonfarantoj ŝanĝis la vorton, kiu estis dirita al ili, kun alia kaj Ni sendis kontraŭ ilin la punon el la ĉielo, ĉar ili estis malobeemaj.
60.Memoru, kiam Moseo petis trinkaĵon por sia popolo kaj Ni diris: "Frapu la ŝtonon per via vergo" kaj el ĝi elfluis dekdu fontoj. Ĉiuj triboj sciis tiam, kie estas iliaj trinkejoj: "Manĝu kaj trinku la donacojn de Alaho kaj ne fariĝu krimuloj sur la tero, estigante malpacon".
61.Memoru, kiam vi diris: "Ho Moseo! Ni neniam estos kontentaj per unukvalita manĝaĵo. Petu do vian Sinjoron, ke Li sendu tion, kion kreskigas la tero, ĝiajn vegetaĵojn kaj melonojn kaj grenon kaj lentojn kaj bulbojn". Li diris: "Ĉu vi volas aĉeti tion, kio estas malpli valora, kontraŭ tio, kio estas plej bona? Eliru do al iu ajn urbo kaj tie vi trovos, kion vi petas". Kaj tiam super ilin venis humiligo kaj honto kaj la kolero de Alaho. Tio okazis, ĉar ili ne volis kredi je la signoj de Alaho, kaj ili mortigis la profetojn kontraŭirante la rajton, kaj malobeis, kaj pekis.
62.Vere, por la kredantoj, kaj por la Judoj kaj por la Kristanoj kaj por la Sabeoj, do por tiuj, kiuj kredas je Alaho kaj al la Tago de la Juĝo, kaj agas bone, estos la rekompenco de ilia Sinjoro kaj por ili ne plu estos timo nek malgajeco.
63.Memoru, kiam Ni faris aliancon kun vi kaj Ni estigis monton super vi: "Prenu forte tion, kion Ni donis al vi, kaj memoru tion, kio estas en ĝi, por ke vi estu ŝirmataj".
64.Poste vi deflankiĝis de tiu alianco kaj, se ne estus la favoro kaj la kompato de Alaho, vi estus pereintaj.
65.Vi certe scias, kiuj el vi pekis kontraŭ la devo de la sabato. Ni diris al ili: "Vi estu simioj forpelindaj!".
66.Ni faris tion ekzemplo por la ĉeestantoj kaj por la sekvontaj generacioj kaj lernilo por la justuloj.
67.Memoru, kiam Moseo diris al sia popolo: "Vere Alaho ordonas al vi oferi bovinon". Ili respondis: "Ĉu vi mokas nin?". Li tamen respondis: "Mi serĉas rifuĝon ĉe Alaho kontraŭ la stulteco!".
68.Ili diris: "Petu vian Sinjoron, ke Li klarigu al ni, kiun bovinon Li intencas". Li diris: "Vere Li diras, ke tiu bovino ne estas juna nek maljuna sed plenkreska, inter la du ekstremoj. Faru, kiel estas ordonite al vi!".
69.Ili diris: "Petu vian Sinjoron, ke Li klarigu al ni, kia estas ĝia koloro". Li diris: "Vere Li diras, ke tiu bovino estas flava, purkolora, plezuro por la rigardantoj".
70.Ili diris: "Petu vian Sinjoron, ke Li klarigu al ni, kiu bovino tiu estas; vere ĉiuj bovinoj estas por ni egalaj, kaj se Alaho volas, ni estos gvidataj".
71.Li diris: "Vere Li diras, ke tiu bovino ne estas alkutimiĝinta fari la laborojn de la tero kaj plugi kaj alporti akvon por la kamparo, ĝi estas senmanka, unukolora". Ili tiam diris: "Nun vi atingis la veron" kaj ili oferis ĝin, kvankam ili ne emis fari tion.
72.Memoru, kiam vi mortigis homon kaj poste malkonsentis pri tiu ago kaj Alaho malkaŝis tion, kion vi estis kaŝintaj.
73.Kaj Ni diris: "Frapu lin per iom de ĝi". Tiel Alaho revivigas la mortintojn kaj Li montras Siajn signojn, por ke vi komprenu.
74.Poste malmoliĝis viaj koroj, ĝis ili fariĝis kvazaŭ ŝtonoj kaj eĉ pli malmolaj. Vere inter la ŝtonoj estas iuj, el kiuj elfluas riveroj, kaj aliaj, el kiuj, kiam ili disfendiĝas, akvo elfluas, kaj aliaj, kiuj humiliĝas pro la amo al Alaho. Alaho ne ignoras, kion vi faras.
75.Ĉu vi esperas, ke ili estos fidelaj al vi? Certe iuj el ili aŭdas la vortojn de Alaho, poste tordas ilin, kvankam ili komprenis kaj kvankam ili sciis.
76.Kiam ili renkontas la kredantojn, ili diras: "Ni kredas" kaj, kiam ili kaŝe kunvenas inter si mem, ili diras: "Ĉu vi volas malkaŝi al ili, kion Alaho malkaŝis al vi, por ke ili disputu pri tio kun vi antaŭ via Sinjoro?". Ĉu vi do ne volas kompreni?
77.Ĉu vi ne scias, ke Alaho scias ĉion, kion vi kaŝas kaj kion vi faras malkaŝe?
78.Inter ili estas malk1eruloj, kiuj ne konas la Libron alie ol per onidiroj. Ili nur divenas.
79.Ve al tiuj, kiuj skribas la Libron per siaj manoj, kaj poste asertas, ke ĝi venas de Alaho por vendi ĝin kontraŭ malalta prezo! Ve al ili pro tio, kion ili skrbis per siaj manoj, kaj ve al ili pro tio, kion i1i pernegocis!
80.Ili diras: "La fajro ne tuŝos nin krom dum malmultaj tagoj". Diru: "Ĉu vi ricevis de Alaho promeson? Tiukaze certe Li ne rompos Sian promeson. Sed ĉu ne estas male tiel, ke vi parolas pri Alaho, kion vi ne scias?".
81.Jen! Tiuj, kiuj agas malbone kaj estas implikitaj en siaj pekoj, estos loĝantoj de la fajro kaj tie ili restos por ĉiam,
82.kaj tiuj, kiuj kredas kaj agas bone, estos loĝantoj de la Paradizo kaj tie ili restos por ĉiam,
83.Memoru, kiam Ni faris aliancon kun la idoj de Izraelo: "Ne adoru iun alian ol Alahon, kaj estu afablaj al viaj gepatroj kaj al la parencoj kaj al la orfoj kaj al la malriĉuloj, kaj diru al la homoj bonajn vortojn, kaj levu la preĝon, kaj donu almozojn". Poste vi turnis vin for, krom malmultaj el vi, kaj vi foriris.
84.Memoru, kiam Ni faris aliancon kun vi: "Ne verŝu sangon kaj ne forpelu iujn el vi el la domoj". Kaj vi certigis kaj atestis tion.
85.Tamen vi estas tiaj, ke vi mortigas unu la alian kaj forpelas iujn el vi el la domoj, konkurante unu kun la alia je peko kaj ofendo kaj, kiam ili venas al vi kiel malliberuloj, vi elaĉetas ilin, kvankam jam antaŭe estis malpermesite forpeli ilin. Ĉu vi kredas nur al unu parto de la Libro kaj ne kredas al la alia? Ne estos rekompenco por tiuj el vi, kiuj nenion plenumas krom hontindaĵoj en ĉi tiu vivo, kaj en la tago de la reviviĝo ili estos senditaj al plej grava turmento. Alaho ne ignoras, kion vi faras.
86.Estas ili tiuj, kiuj aĉetis la vivon ĉi tiean kontraŭ la vivo venonta. Ilia puno neniam malpliiĝos kaj por ili ne estos helpo.
87.Ni vere donis al Moseo la Libron kaj poste Ni igis senditojn sekvi lin kaj Ni donis al Jesuo, la filo de Maria, signojn evidentajn, kaj Nj fortigis lin per la spirito de sankteco. Ĉu vi volas esti ribelemaj, ĉiufoje kiam venas al vi senditoj? Ĉu vi volas rifuzi iujn el ili kaj mortigi aliajn?
88.Ili diris: "Niaj koroj estas implikitaj". Jen! Alaho malbenis ilin pro ilia nekredemo. Tre malmulte ili kredas.
89.Kiam venis al ili la Libro de Alaho kiel plenumiĝo de tio, kio jam antaŭe estis ĉe ili - kaj ili estis petintaj venkon kontraŭ la miskredantoj - kaj kiam venis al ili aĵo konata, ili rifuzis ĝin. La malbeno de Alaho sur la miskredantojn!
90.Malbona estas tio, kontraŭ kio ili vendas siajn animojn, nome ke ili ne kredas je tio, kion Alaho sendis, pro envio, ĉar Alaho sendis Sian favoron al tiuj el Siaj servantoj, kiujn Li mem elektis. Ili amasigas koleron super koleron. Por la miskredantoj estos hontiga puno.
91.Kiam estas dirite al ili: "Kredu je tio, kio estis revelaciita de Alaho" ili diras: "Ni kredas je tio, kio estas sendita al ni" kaj ili ne kredas je tio, kio venis post ĝi, kvankam tio estas la vero kaj la plenumiĝo de tio, kio jam estis ĉe ili. Diru: "Kial vi mortigis la profetojn de Alaho antaŭe, se vi estis kredantoj?".
92.Vere Moseo venis al vi kun signoj evidentaj kaj poste vi tamen prenis al vi la bovidon kaj estis pekuloj.
93.Kiam Ni faris aliancon kun vi kaj Ni estigis monton super vi: "Tenu forte, kion Ni donis al vi, kaj aŭskultu!" ili diris: "Ni aŭdas sed ni malobeas". Iliaj koroj estis sorbintaj la amon al la bovido pro ilia miskredemo. Diru: "Malbona estas tio, kion al vi ordonas via kredo, se vi tute je io ajn kredas".
94.Diru: "Se la loĝejo en la vivo venonta estos nur por vi, escepte de la aliaj homoj, tiam vi sopiru la morton, se vi estas sinceraj".
95.Neniam ili ĝin sopiros, pro tio, kion faris iliaj manoj. Alaho konas la malbonfarantojn.
96.Vi trovos ilin eĉ pli avidaj je vivo, inter la homoj, ol la idolanoj mem. Ĉiu el ili deziras, ke al li estu konsentitaj mil jaroj. Tamen eĉ tio ne sufiĉus por savi ilin de la puno. Alaho vidas, kion ili faras.
97.Diru: "Kiu estas malamiko de Gabrielo - vere li mem sendis tion en viajn korojn laŭ la permeso de Alaho kiel plenumiĝon de tio, kio jam estis ĉe Li kaj kiel gvidilon kaj kiel bonan novaĵon por la justuloj -
98.kiu estas malamiko de Alaho kaj de Liaj anĝeloj kaj de Gabrielo kaj de Miĥaelo, vere Alaho mem estas malamiko de la miskredantoj.
99.Vere Ni sendis al vi signojn evidentajn kaj neniu rifuzis ilin krom la malobeemuloj.
100.Ĉu iuj el ili ĉiam rifuzis la aliancon, post kiam ĝi estis farita? Jen! La plejmultaj el ili ne kredas!
101.Kiam venis al ili sendito de Alaho kiel plenumiĝo de tio, kio jam estis ĉe ili, iuj el tiuj, al kiuj la Skribo estis donita, ĵetis tiun Libron de Alaho post siajn dorsojn, kvazaŭ ili ne estus sciintaj.
102.Kaj ili sekvis tion, kion la delogistoj jam preferis sub la regno de Salomono. Salomono mem ne estis miskredanto, sed la delogistoj estis, kaj ili instruis al la popolo la magion. Kaj ili ankaŭ sekvis tion, kion sendis la du anĝeloj el Babilono Haaruuto kaj Maaruuto. Tiuj tamen ne instruis iun ajn, krom dirante: "Vere ni ambaŭ estas nur elprovo, do ne rifuzu nin". Poste ili lernis de ambaŭ tion, kio disigis la viron de lia virino. Ili tamen ne malbonfaris al iu ajn krom laŭ la permeso de Alaho. Male ili lernis tion, kio malbonfaras kaj neutilas. Vere ili lernis, ke la komercantoj de tiuj aĵoj ne partoprenos en la vivo venonta. Malbone estas fordoni siajn animojn! Ho, se ili estus sciintaj!
103.Ho se ili estus kredintaj kaj agintaj juste! Tiam la rekompenco de Alaho estus plej granda. Ho se ili estus sciintaj!
104.Ho kredantoj! Ne diru raa'inaa ["Aŭskultu nin, stultulo"] sed unzurnaa ["Aŭskultu nin"] kaj aŭskultu: por la miskredantoj estos dolora puno.
105.La miskredantoj el la popolo de la Skribo, kaj la idolanoj, ne deziras, ke estu sendita al vi io bona de via Sinjoro, sed Alaho elektas per Sia graco, kiun Li volas, kaj Alaho estas la fonto de granda graco.
106.Ni ne nuligas verŝon aŭ forgesigas ĝin, antaŭ ol Ni donas alian pli valoran aŭ almenaŭ similan. Ĉu vi ne scias, ke Alaho havas povon super ĉiuj aferoj?
107.Ĉu vi ne scias, ke Alaho posedas la suverenecon de la ĉieloj kaj de la tero? Krom Alaho ne estas por vi protektanto nek helpanto.
108.Ĉu vi volas peti de via sendito tion, kio estis petita de Moseo antaŭe? Kiu fordonas sian kredon kontraŭ miskredo, tiu deflankiĝas de la rekta vojo.
109.Multaj el la popolo de la Skribo - pro envio - volas igi miskredantoj vin, kiuj jam kredas, kvankam al ili la vero estis evidentigita. Tamen vi pardonu kaj turnu vin for de ili, ĝis Alaho sciigos al vi Sian dekreton. Vere Alaho havas povon super ĉiuj aferoj.
110.Kaj levu la preĝon kaj donu almozojn; la bonon, kiun vi faras, vi retrovos ĉe Alaho. Vere Alaho vidas, kion vi faras.
111.Ili diras: "Neniu eniros la Paradizon krom la Kristanoj aŭ la Judoj". Tiaj estas iliaj vanaj deziroj. Diru: "Alportu vian pruvon, se vi estas sinceraj".
112.Ne! Kiu sin submetas al Alaho kaj bonfaras, tiu ricevos la rekompencon de nia Sinjoro kaj por ili ne plu estos timo nek malgajeco.
113.La Judoj diras: "Neniun pruvon havas la Kristanoj", kaj la Kristanoj diras: "Neniun pruvon havas la Judoj"; ili tamen ĉiuj observas la saman Skribon. Tiel jam parolis la nesciantoj, tute simile. Alaho juĝos ilin en la tago de la reviviĝo pro tio, pri kio ili malkonsentis.
114.Kiu pli pekas ol tiu, kiu malhelpas la laŭdadon de la nomo de Alaho en Liaj sanktejoj kaj klopodas detrui ilin? Ili ne devus eniri ilin krom respektegante. Por ili estas en ĉi tiu vivo nur honto kaj en la vivo venonta estos grava puno.
115.Al Alaho apartenas la Oriento kaj la Okcidento. Ĉie, kien vi turnas vin, tie Li estas; Vere Alaho estas grandanima, ĉioscia.
116.Ili diras: "Alaho prenis al si filon". Ne! Sankta Li estas! Lia estas ĉio, sub la ĉieloj kaj sur la tero. Ĉio obeas al Li.
117.La Kreinto de la ĉieloj kaj de la tero. Ĉiufoje, kiam Li dekretas ion, Li nur diras al ĝi: "Estu!" kaj ĝi estas.
118.La nesciantoj diras: "Kial Alaho ne parolas al ni aŭ ne donas signojn?". Jam antaŭe iuj tiel parolis kiel ili. Similaj estas iliaj koroj. Vere Ni evidentigis la signojn por la popolo firme kredanta;
119.vere Ni sendis vin kun la vero kiel portanton de la bona novaĵo kaj kiel admonanton kaj vi ne estos devigata respondeci pri la loĝantoj de la infero.
120.Neniam konsentos kun vi la Judoj nek la Kristanoj, krom se vi sekvos ilian kredon. Diru: "Vere la gvidilo de Alaho estas unika". Se vi tamen, post kiam al vi venis la scio, volos sekvi iliajn malbonajn dezirojn, por vi ne estos ĉe Alaho protektanto nek helpanto.
121.Tiuj, al kiuj Ni donis la Libron, proklamas ĝin laŭvere. Estas ili tiuj, kiuj kredas je ĝi. La miskredantoj estos la perdantoj!
122.Ho vi idoj de Izraelo! Memoru la gracojn, kiujn Mi donis al vi, kaj ke Mi altigis vin super ĉiuj nacioj!
123.Timu la tagon, en kiu neniu ricevos la rekompencon destinitan al alia, kaj ne estos akceptita elaĉeto de ili, kaj neniu propeto estos utila, kaj neniu helpo estos por ili!
124.Memoru, kiam elprovis Abrahamon Lia Sinjoro per Siaj vortoj kaj li eltenis tiun elprovon. Li diris: "Mi faros vin gvidanto de la gentoj" kaj Abrahamo demandis: "Kio estos pri mia idaro?". Li respondis: "Mia alianco ne koncernas la pekemulojn".
125.Memoru, kiam Ni faris la Domon kunvenejo por la gentoj kaj rifuĝejo. "Elektu la restadejon de Abrahamo kiel preĝejon!" kaj Ni ordonis al Abrahamo kaj Ismaelo: "Purigu Mian Domon por la ĉirkaŭirantoj kaj por la meditantoj kaj por la genufleksantoj kaj terenkuŝiĝantoj".
126.Memoru, kiam Abrahamo diris: "Faru ĉi tiun lokon paca kaj donu fruktojn al tiuj el ĝiaj loĝantoj, kiuj kredas je Alaho kaj al la tago de la Juĝo". Kaj Li diris: "Ankaŭ la miskredanton Mi lasos en kontento por kelke da tempo, poste Mi puŝos lin al la puno de la fajro; kio estas malbona destino!".
127.Memoru, kiam Abrahamo kaj Ismaelo starigis la fundamenton de la Domo: "Nia Sinjoro, akceptu tion de ni, vere Vi estas la Ĉioaŭda, la Ĉioscia,
128.nia Sinjoro, faru nin kaj nian idaron submetiĝemaj al Vi. Montru al ni la vojojn de la adorado kaj turnu Vin kompateme al ni; vere Vi estas la Kompatema, la Pardonema.
129.Nia Sinjoro, estigu inter ili senditon el ilia mezo, kiu montru al ili Viajn signojn kaj instruu al ili la Libron kaj la saĝon kaj purigu ilin; vere Vi estas la Ĉiopova, la Saĝa!".
130.Kiu deturnos sin de la religio de Abrahamo, krom la stultuloj kontraŭ si mem? Lin Ni vere elektis en ĉi tiu vivo kaj vere li estos en la vivo venonta inter la justuloj.
131.Kiam lia Sinjoro diris al li: "Submetiĝu!", li diris: "Mi submetiĝis al la Sinjoro de la Universo!".
132.La samon rekomendis Abrahamo kaj Jakobo al siaj filoj: "Ho filoj! Vere Alaho elektis por vi ĉi tiun religion, do ne mortu, antaŭ ol vi estos submetiĝintaj".
133.Ĉu vi ĉeestis, kiam alproksimiĝis la morto al Jakobo? Tiam li diris al siaj filoj: "Kion vi adoros post mi?" kaj ili respondis: "Ni adoros la Dion de vi kaj de viaj prapatroj Abrahamo kaj Ismaelo kaj Isaako, la Dion ununuran, kaj al Li ni submetiĝos".
134.Tiu popolo jam estas pasinta; por ili estas tio, kion ili meritis, kaj por vi estos tio, kion vi meritos, kaj vi ne estos devigataj respondi pri iliaj agoj.
135.Ili diras: "Fariĝu Judoj aŭ Kristanoj por ke vi estu gvidataj". Diru: "Ne! Sekvu vi la religion de Abrahamo, la justulo: li neniam estis idolano".
136.Diru: "Ni kredas je Alaho kaj je tio, kion Li sendis al ni, kaj je tio, kion Li sendis al Abrahamo kaj Ismaelo kaj Isaako kaj Jakobo kaj al ilia idaro, kaj je tio, kio estis donita al Moseo kaj al Jesuo, kaj je tio, kio estis donita al la profetoj de ilia Sinjoro. Ni neniel distingas inter ili kaj ni submetiĝas al Li".
137.Se ili kredos laŭ la ekzemplo, kiel vi kredis, tiam vere ili estos bone gvidataj, sed, se ili deturnos sin, ili estigos skismon; tamen Alaho sufiĉos por vi kontraŭ ili. Li estas la Ĉioaŭda, la Ĉioscia.
138.Ni akceptas la religion de Alaho; kiu estas pli taŭga ol Alaho por instrui la religion? Ni adoras Lin.
139.Diru: "Ĉu vi disputos kun ni pri Alaho? Li estas via Sinjoro kaj ankaŭ nia Sinjoro. Ni havas niajn verkojn kaj vi havas viajn kaj ni estas sincere submetiĝintaj al Li".
140.Ĉu vi dirus, ke Abrahamo kaj Ismaelo kaj Isaako kaj Jakobo kaj ilia idaro estis Judoj aŭ Kristanoj? Diru: "Ĉu vi tion pli bone scias ol Alaho? Kiu estas pli pekema ol tiu, kiu kaŝas la pruvojn ricevitajn de Alaho? Alaho ne ignoras kion vi faras!"
141.Tiu popolo jam estas pasinta; por ili estas tio, kion ili meritis, kaj por vi estos tio, kion vi meritos, kaj vi ne estos devigataj respondi pri iliaj agoj.
142.La stultuloj el la popolo diras: "Kio turnis ilin for de la orientado, kiun ili observis?". Diru: "Al Alaho apartenas la Oriento kaj la Okcidento, Li gvidas, kiun Li volas, sur la rektan vojon".
143.Tiel Ni faris vin elektita popolo, por ke vi estu gardantoj super la homaro kaj por ke la sendito estu gardanto super vi. Kaj Ni nur difinis tiun orientadon, kiun vi observis, por distingi la sekvantojn de la sendito disde tiuj, kiuj turniĝis sur siaj kalkanoj. Vere tio estas malfacila krom por tiuj, kiujn Alaho gvidas, kaj Alaho ne permesos, ke via kredo fariĝu vana. Vere Alaho estas kompatema, pardonema kontraŭ la homoj.
144.Vere Ni vidas vin turni ofte viajn vizaĝojn al la ĉielo; jen Ni turnos vin al direkto, kiu plaĉas al vi. Turnu viajn vizaĝojn al la Sankta Moskeo kaj, kie ajn vi estos, turnu viajn vizaĝojn al ĝi. Kiuj ricevis la Libron, scias ke ĝi estas la vero de ilia Sinjoro. Alaho ne ignoras, kion i1i faras.
145.Eĉ se vi donus al tiuj, kiuj ricevis la Libron, iun ajn signon, ili neniam observus vian orientadon, kaj vi ankaŭ ne observis ilian orientadon, nek iuj el ili observus la orientadon de aliaj, sed se vi sekvus post kiam vi ricevis la veran scion - iliajn vanajn dezirojn, vere tiam vi estus malbonfaranto.
146.Tiuj, kiuj ricevis de Ni la Libron, konas ĝin, kiel ili konas siajn filojn, kaj vere iuj el ili kaŝas la veron, kvankam ili konas ĝin.
147.La vero venas de via Sinjoro. Do vi ne estu dubantoj.
148.Ĉiu havas celon, kiun li deziregas, do vi konkuru unu kun la alia pri la bonaj verkoj. Kie ajn vi estos, Alaho kunvenigos vin ĉiujn. Vere Alaho havas povon super ĉiuj aferoj.
149.De kie ajn vi venos, turnu viajn vizaĝon al la Sankta Moskeo; sendube tio estas la vero de via Sinjoro. Alaho ne ignoras, kion vi faras.
150.De kie ajn vi venos, turnu viajn vizaĝojn al la Sankta Moskeo kaj, kie ajn vi estos, turnu viajn vizaĝojn al ĝi, por ke la gentoj ne havu argumentojn kontraŭ vi krom la malpieguloj inter ili - sed ne timu ilin, male, respektegu nur Min, por ke Mi perfektigu Mian favoron al vi kaj por ke vi estu gvidataj.
151.Tiel Ni sendis al vi el via mezo senditon, kiu montras al vi Niajn signojn kaj purigas vin kaj instruas al vi la Libron kaj la saĝon kaj instruas al vi tion, kion vi ne sciis.
152.Memoru Min kaj Mi memoros vin, kaj danku Min kaj ne estu sendankaj.
153.Ho vi kredantoj, serĉu helpon per pacienco kaj preĝo; vere Alaho estas kun la pacienculoj;
154.kaj ne diru, pri tiuj, kiuj estas mortigitaj por la afero de Alaho, ke ili estas mortintaj. Ne! Ili vivas, sed vi ne perceptas ilin.
155.Ni elprovos vin per iom da timo kaj da malsato kaj da perdo de havaĵoj kaj de vivo kaj de fruktoj; donu tamen la bonan novaĵon al la pacienculoj,
156.kiuj diras, kiam iu malfeliĉo trafas ilin: "Vere ni apartenas al Alaho kaj vere ni revenos al Li".
157.Sur ilin venos la beno kaj la graco de ilia Sinjoro kaj ili estos gvidataj.
158.Vere la montetoj Safio kaj Marŭo estas memorigaĵoj pri Alaho, do por tiu, kiu plenumos la pilgrimon al la Domo aŭ umraon ['umra], ne estos peko ĉirkaŭiri ilin ambaŭ. Kiu pli bonfaros ol estas devo, tiu sciu: vere Alaho estas ŝatema, ĉioscia.
159.Vere, kiuj kaŝas la signojn manifestitajn kaj la gvidilon, kiujn Ni sendis, post kiam Ni manifestis ilin al la gentoj, tiujn Alaho malbenos kaj tiujn ĉiuj riproĉos.
160.Al tiuj tamen, kiuj pentos kaj pliboniĝos kaj proklamos la veron, Mi turnos Min kompateme, ĉar Mi estas la Kompatema, la Pardonema.
161.Vere sur la miskredantojn, kiuj restos tiaj ĝis la morto, falos la malbeno de Alaho kaj de la anĝeloj kaj de la gentoj ĉiuj kune.
162.Sub ĝi ili restos ĉiam; ilia puno neniam malgraviĝos kaj por ili ne estos prokrasto.
163.Via Dio estas la sola Dio; krom Li ne ekzistas alia Dio, Li estas la Donema, la Pardonema.
164.Vere estas signoj, por la gentoj, kiuj komprenas, en la kreo de la ĉieloj kaj de la tero kaj en la alternado de la nokto kaj de la tago kaj en la ŝipoj, kiuj sulkas la maron por la utilo de la homoj, kaj en la akvo, kiun Alaho sendas el la ĉielo kaj per kiu Li vivigas la teron sekiĝintan - kaj sur ĝin Li dissendas bestojn ĉiuspecajn - kaj en la alternado de la ventoj kaj de la nuboj, kiuj estas devigataj servi inter la ĉielo kaj la tero.
165.Malgraŭ tio estas inter la homoj iuj, kiuj aldonas rivalojn al Alaho, kaj donas al ili amon, kiel la amon al Alaho. La kredantoj tamen ankoraŭ pli amas Alahon, kaj, se la malbonfarantoj scius, kiam ili vidos Lian punon, ili komprenus, ke ĉiu povo apartenas al Alaho kaj ke Alaho estas severa je la puno.
166.Se tiuj, kiuj gvidas, repuŝus siajn sekvantojn - kaj ili vidos la punon kaj iliaj ligiloj ĉiuj estos tranĉitaj! -
167.la sekvantoj dirus: "Se ni nur povus reiri, ni repuŝus ilin, kiel ili repuŝis nin". Tiel Alaho montros al ili iliajn farojn; por ili estos dolore kaj ne estos savo de la fajro.
168.Ho vi homoj! Manĝu tion, kio estas permesita kaj bona sur la tero, kaj ne sekvu la piedsignojn de Satano; vere li estas via evidenta malamiko,
169.vere li ordonas al vi nur malbonon kaj hontindaĵojn kaj faras, ke vi parolu pri Alaho ion, kion vi ne scias.
170.Kiam estas dirite al ili: "Sekvu tion, kion Alaho sendis", ili diras: "Ne! Ni sekvos tion, en kio ni trovis niajn prapatrojn". Kiel? Eĉ se iliaj prapatroj nenion komprenis kaj ne estis gvidataj?
171.La miskredantoj similas al iu, kiu nenion aŭdas krom vokon aŭ krion. Surdaj, mutaj, blindaj, ili nenion komprenas.
172.Ho vi kredantoj, manĝu la bonajn aĵojn, kiujn Ni donis al vi, kaj danku Alahon, se estas Li Tiu, kiun vi adoras.
173.Vere Li malpermesis al vi ĉian mortintaĵon kaj sangon kaj viandon porkan kaj tion, super kio alia nomo estis vokita ol tiu de Alaho. Kiu tamen estas puŝata de neceso ne pro avido aŭ ekscesemo - por li tio ne estos peko. Vere Alaho estas senkulpigema, pardonema.
174.Kiuj kaŝas tion, kion Alaho sendis el la Libro, kaj vendas ĝin kontraŭ malalta prezo, tiuj plenigas sian ventron per nenio alia ol per fajro, kaj Alaho ne parolos al ili en la tago de la reviviĝo, kaj Li ne purigos ilin kaj por ili estos dolora puno.
175.Ili estas tiuj, kiuj vendas la gvidadon kontraŭ la erarado kaj pardonon kontraŭ puno; kiom granda estas ilia nekompreno de la fajro!
176.Tio estas, ĉar Alaho sendis la Libron kun la vero, kaj certe tiuj, kiuj malkonsentas pri la Libro, iris malproksimen sur la vojo de la skismo.
177.Virto ne signifas turni vin orienten aŭ okcidenten, sed kredi je Alaho kaj al la vivo venonta kaj je la anĝeloj kaj je la Libro kaj al la profetoj, kaj doni monon por la parencoj kaj por la orfoj kaj por la malriĉuloj kaj por la vojirantoj kaj por la almozuloj kaj por la elaĉeto de la malliberuloj, kaj levi preĝon, kaj doni almozojn, kaj respekti la aliancojn ĉiam, kiam ili estas faritaj; kaj havi firmecon en malriĉo kaj en malsano kaj en milittempo. Kiuj tiel agas, tiuj estas sinceremuloj kaj justuloj.
178.Ho vi kredantoj, al vi estas ordonite repagi murdon laŭrajte: liberulon pro liberulo, sklavon pro sklavo, virinon pro virino; tamen se indulgo estos konsentita al iu ajn fare de lia frato, tiam la persekuto estu farita juste kaj la kulpulo pagu al li la murdopagon volonte. Tio estas por vi de via Sinjoro plifaciligo kaj graco. Por la ofendantoj post tio estos dolora puno.
179.En la leĝo de la repago estas vivo por vi prudentuloj, por ke vi evitu la malbonon.
180.Al vi estas ordonite, kiam alproksimiĝas por iu el vi la morto - se li postlasas havaĵojn - testamenti por la gepatroj kaj por la parencoj laŭ justeco; tio estas devo por la justuloj.
181.Sur tiuj, kiuj poste ŝanĝos, kion ili aŭdis, restos la kulpo. Vere Alaho estas ĉioaŭda, ĉioscia.
182.Kiu tamen timos de la testamentanto partiecon aŭ maljustecon kaj pro tio sin intermetos pacigante, tiu ne pekos; vere Alaho estas senkulpigema, pardonema.
183.Ho vi kredantoj! Al vi estas ordonite fasti, kiel estis ordonite al tiuj, kiuj estis antaŭ vi, por ke vi evitu la malbonon.
184.Tio validas por fiksita nombro da tagoj; sed kiu el vi estas malsana aŭ en vojaĝo, tiu fastu poste por la sama nombro da tagoj; kaj por tiuj, kiuj ne kapablas fari tion krom per grava ofero, estos eble alie plenumi ilian devon, nome nutri malriĉulon. Kaj por tiu, kiu faros bonon, pli ol estas devo, des pli bone estos por li; kaj fasti estas bone por vi, se nur vi komprenas tion.
185.Estas la monato Ramadaano, en kiu estis sendita al vi la Kurano kiel gvidilo por la homaro kaj kiel evidenta signo kaj ekkonigilo. Kiu el vi estos hejme en tiu monato, tiu fastu. Kiu tamen estos malsana aŭ en vojaĝo, tiu fastu poste por la sama nombro da tagoj. Alaho volas faciligi kaj ne malfaciligi vian taskon, kaj Li volas, ke vi plenumu la nombron da tagoj kaj laŭdegu Alahon, ĉar Li gvidis vin, kaj ke vi estu dankaj.
186.Kiam Miaj servantoj demandos vin pri Mi: vere Mi estas proksima, Mi ĉiam respondas al la preĝo de preĝanto, kiam li petas, do aŭskultu Min kaj kredu je Mi, por ke vi sekvu la ĝustan vojon.
187.Estas permesite al vi unuiĝi kun viaj edzinoj dum la nokto de la fasto. Ili estas vesto por vi kaj vi estas vesto por ili. Alaho scias, ke vi estis agintaj maljuste kontraŭ vi mem, kaj Li turnis Sin kompateme al vi kaj konsentis al vi faciligon. Tiel nun unuiĝu kun ili kaj serĉu tion, kion ordonis al vi Alaho, kaj manĝu kaj trinku, ĝis vi kapablos distingi la blankan fadenon disde la nigra fadeno je la tagiĝo. Poste plenumu la faston ĝis la nokto, kaj ne unuiĝu kun ili, kiam vi restas en la moskeoj. Tiuj estas la baroj de Alaho, kaj vi ne eĉ alproksimiĝu al ili. Tiel Alaho manifestas Siajn signojn por la homoj, por ke ili forbaru la malbonon.
188.Ne formanĝu unu de la alia la havaĵojn kaj ne proponu ilin kiel subaĉeton al la aŭtoritatuloj, por formanĝi maljuste parton de la propraĵoj de aliaj.
189.Ili demandas vin pri la novaj lunoj. Diru: "Ili estas mezurilo de la tempo por la homoj kaj por la pilgrimo". Ne estas virto eniri la domojn de malantaŭe, sed vere estas virto respektegi Alahon. Do eniru la domojn tra iliaj pordoj, kaj respektegu Alahon, por ke vi estu sukcesaj,
190.kaj batalu por la afero de Alaho kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ vi, sed neniam ekscesu. Vere Alaho ne amas la ekscesantojn.
191.Mortigu ilin, kie ajn vi ilin trovos, kaj forpelu ilin de ĉie, de kie ili vin forpelis, ĉar la persekuto estas pli malbona ol la mortigo. Tamen ne batalu kontraŭ ili apud la Sankta Moskeo, ĝis ili ne batalos kontraŭ vi apud ĝi. Tamen, se ili atakos vin, mortigu ilin. Tio estu la repago por la miskredantoj.
192.Se ili tamen forlasos, vere Alaho estas kompatema, pardonema.
193.Batalu kontraŭ ili, ĝis estos libera la religio de Alaho. Se ili tamen forlasos, tiam ne estos permesite al vi agi malamike krom kontraŭ la malbonfarantoj.
194.Sanktan monaton pro sankta monato; estu repago por sanktaĵoj; kaj tiujn, kiuj vin ofendis, vi repagu en la sama kvanto, kiel ili vin ofendis. Respektegu Alahon kaj sciu, ke Alaho estas kun la justuloj.
195.Donu almozojn por la afero de Alaho kaj ne ĵetu vin mem en pereon per viaj propraj manoj, kaj agu bone; vere Alaho amas la bonfarantojn.
196.Plenumu la pilgrimon kaj la Umraon pro amo al Alaho, sed, se tio neeblas, tiam oferu tion, kio estas pli facila; kaj ne razu viajn kapojn, antaŭ ol la ofero estos atinginta sian destinon. Kiuj el vi estas malsanaj aŭ havas iun malsanon en sia kapo, tiuj elpagu per fasto aŭ almozoj aŭ ofero. Kaj kiam vi estas sekuraj, kiuj el vi volas plenumi la Umraon kune kun la pilgrimo, tiuj proponu oferon tre facilan. Kiuj tamen nenion kapablas plenumi, tiuj fastu dum la pilgrimo tri tagojn kaj sep post via reveno, nome entute dek tagojn. Tio validas por tiuj, kies familio ne loĝas apud la Sankta Moskeo. Respektegu Alahon kaj sciu, ke Alaho estas severa je la puno.
197.La monatoj por la pilgrimo estas konataj; do kiu decidis plenumi tiam la pilgrimon, ne ekposedu virinon kaj ne peku kaj ne estigu malpacon dum la pilgrimo. Alaho scias, kion ajn bonan vi faras. Pretigu provizaĵojn, sed la plej bona provizaĵo estu la justeco. Respektegu nur Alahon, ho vi prudentuloj!
198.Ne estas peko por vi serĉi la gracon de via Sinjoro, kaj, kiam vi revenos de Arafato, vi memoru Alahon en Mas'ar-al-Haram kaj memoru, kiel Li gvidis vin, kvankam vi antaŭe estis erarantaj.
199.Poste revenu de tie, de kie la gentoj revenas, kaj serĉu pardonon ĉe Alaho; vere Alaho estas senkulpigema, pardonema.
200.Kiam vi estos plenumintaj la ritojn de la adorado, memoru Alahon kiel faris viaj prapatroj kaj eĉ pli intense. Inter la homoj estas iuj, kiuj diras: "Nia Sinjoro, donu al ni en ĉi tiu vivo la bonajn aĵojn". Neniu el ili tamen partoprenos en la vivo venonta."
201.Aliaj inter ili diras: "Nia Sinjoro, donu al ni bonajn aĵojn en ĉi tiu vivo kaj en la vivo venonta kaj ŝirmu nin kontraŭ la puno de la fajro!"
202.Por ili estos ilia parto de propraĵoj laŭ ilia merito. Alaho estas rapida je la juĝo.
203.Memoru Alahon dum la difinita nombro da tagoj; kiu tamen rapidos kaj post du tagoj foriros, tiu ne pekos; ankaŭ tiu, kiu pli longe restos, ne pekos. Tio estas por la justuloj. Respektegu Alahon kaj sciu, ke vi estos kunvenigitaj al Li.
204.Inter la homoj estas iu, kies parolado pri ĉi tiu vivo eble plaĉus al vi kaj li vokas Alahon kiel atestanton pri tio, kio estas en lia koro. Li tamen estas la plej malpacema el la malpacemuloj.
205.Kiam li estas estro, li klopodas estigi malpacon en la lando kaj neniigi la rikolton kaj la idaron; tamen Alaho ne amas la malpacon.
206.Kiam estas dirite al li: "Respektegu Alahon", lia fiereco puŝas lin al plua pekado. Pro tio la Infero estos lia sorto; malbona estas tiu destino!
207.Inter la homoj estas iuj, kiuj eĉ vendus sin mem pro la dezirego plaĉi al Alaho; Alaho estas kompatema kontraŭ Siaj servantoj.
208.Ho vi kredantoj, eniru en la submetiĝon tute kaj ne sekvu la piedsignojn de Satano. Vere li estas evidenta malamiko.
209.Se vi tamen poste stumblos, post kiam vi estos ricevintaj la signojn evidentajn, tiam sciu, ke Alaho estas ĉiopova, saĝa.
210.Ĉu ili atendas ion alian, ol ke Alaho venu al ili en la ombro de la nuboj kun la anĝeloj kaj decidu pri la afero? Al Alaho revenas ĉio.
211.Demandu la idojn de Izraelo, kiom da signoj evidentaj Ni donis al ili. Kontraŭ tiu, kiu ŝanĝas la donacon de Alaho, post kiam ĝi venis al li, Alaho estos severa je la puno.
212.Bela fariĝis ĉi tiu vivo por la miskredantoj, kaj ili mokadas la kredantojn, sed la justuloj staros super ili en la tago de la reviviĝo. Alaho donas sen limigo al tiuj, kiujn Li elektas.
213.La homaro estis unu socio; tiam Alaho vekis profetojn kiel portantojn de la bona novaĵo kaj admonantojn, kaj Li sendis kun ili la Libron kun la vero por juĝi inter la homoj pri tio, pri kio ili malkonsentis. Kaj jen pri tio - pro reciproka envio - malkonsentis tiuj, kiuj estis ricevintaj ĝin, post kiam ĝi venis al ili. Tiam Alaho gvidis per Sia ordono la kredantojn al la vero, por ke ili ne malkonsentu pri ĝi. Alaho gvidas, kiun Li volas, sur la rektan vojon.
214.Ĉu vi pensas, ke vi eniros la Paradizon ne atinginte la kondiĉon de tiuj, kiuj venis antaŭe? Malriĉo kaj malfeliĉo trafis ilin kaj ili estis skuegataj, ĝis la sendito kaj la kredantoj kriis: "Kiam venos la helpo de Alaho?". Vere la helpo de Alaho estas proksima.
215.Ili vin demandas, kion ili donacu. Diru: "Kion ajn bonan vi donacas, estu por la gepatroj kaj por la parencoj kaj por la orfoj kaj por la malriĉuloj kaj por la vojirantoj, kaj, kion ajn bonan vi faras, Alaho scias".
216.Estas ordonite al vi batali, eĉ se vi malŝatas tion. Efektive estas eble, ke vi malŝatos ion, kio estas plej bona por vi, kaj ankaŭ, ke al vi plaĉos io, kio estas malbona por vi. Alaho scias, sed vi ne scias.
217.Ili demandas vin pri la batalo en la sankta monato. Diru: "Tiu batalo estas malbona, sed deflankigi de la afero de Alaho kaj miskredi je Li kaj je la Sankta Moskeo kaj forpeli la gentojn for de ĝi, estas pli malbone antaŭ Alaho kaj la persekuto estas pli malbona ol la mortigo. Ili ne ĉesos batali kontraŭ vi, antaŭ ol ili estos delogintaj vin for de via kredo, supoze ke ili sukcesos. Kiuj el vi estos delogitaj for de sia kredo kaj mortos kiel miskredantoj, ties agoj estos vanaj en ĉi tiu kaj en la venonta vivo, ili estos loĝantoj de la fajro kaj tie ili restos ĉiam.
218.Vere tiuj, kiuj kredas kaj faris la Elmigron kaj batalas por la afero de Alaho, esperas je la graco de Alaho. Alaho estas senkulpigema, pardonema.
219.Ili demandas vin pri la vino kaj pri la hazardludado. Diru: "En ambaŭ estas grava peko kaj ankaŭ ia utilo por la homoj, sed la peko estas pli grava ol la utilo". Kaj ili demandas vin, kiom ili elspezu (kiel almozon). Diru: "Tion, je kio vi povas seniĝi". Tiel Alaho evidentigas por vi la signojn, por ke vi pripensu,
220.en la vivo ĉi tiea kaj en la venonta. Kaj ili demandas vin pri la orfoj. Diru: "Bonfari al ili estas plej bone. Kaj se vi havas rilatojn kun ili, tiam ili estu viaj fratoj. Alaho distingas la malpacemulon disde la pacemulo. Se Alaho ne volus, vi ne estus sukcesintaj. Vere Alaho estas ĉiopova, saĝa.
221.Ne edziĝu al idolaninoj, antaŭ ol ili fariĝos kredantinoj. Eĉ kredanta sklavino estas pli bona ol idolanino eĉ se tiu tre plaĉas al vi. Kaj ne edzinigu kredantinojn al idolanoj, antaŭ ol ili fariĝos kredantoj. Vere eĉ kredanta sklavo estas pli bona ol idolano, eĉ se tiu tre plaĉas al vi. Ili vokas al la fajro kaj male Alaho vokas al la Paradizo kaj al la pardono laŭ Sia ordono, kaj Li evidentigas Siajn signojn por la homoj, por ke ili memoru.
222.Ili demandas vin pri la menstruoj. Diru: "Tio estas domaĝa, do ne alproksimiĝu al la edzinoj dum la menstruo kaj ne unuiĝu kun ili, antaŭ ol ili estos puriĝintaj. Kiam ili estos puriĝintaj, tiam unuiĝu kun ili, per kie Alaho ordonis al vi. Vere Alaho amas tiujn, kiuj turnas sin al Li, kaj la purulojn.
223.Viaj edzinoj estas por vi kampo, do alproksimiĝu al via kampo, kiam vi deziras, sed antaŭe bonfaru por la utilo de viaj animoj kaj respektegu Alahon kaj sciu, ke vi renkontos Lin". Vi donu al la kredantoj la bonan novaĵon.
224.Ne faru Alahon objekto de viaj ĵuroj, ke vi estos virtaj kaj justaj kaj pacemaj ĉe la gentoj. Alaho estas ĉioaŭda, ĉioscia.
225.Alaho ne postulos pravigon de vi pro malatenteco je viaj ĵuroj, sed Li postulos pravigon pro tio, kion estos meritintaj viaj koroj. Alaho estas senkulpigema, indulgema.
226.Por tiuj, kiuj ĵuras, ke ili eksedziĝos de siaj edzinoj, estu atendo maksimuma de kvar monatoj, kaj, se poste ili revenos, ili sciu, ke Alaho estas senkulpigema, pardonema.
227.Se ili male firme decidis eksedziĝi, ili sciu, ke Alaho estas ĉioaŭda, ĉioscia.
228.La edzinoj en tiu kondiĉo devos atendi por si mem tri menstruojn, kaj ne estos permesite al ili lasi tion, kion Alaho kreis en ilia utero, se ili kredas je Alaho kaj al la vivo venonta. Kaj iliaj edzoj havas pli grandan rajton repreni ilin, kiam ili estas gravedaj, se ili deziras repaciĝon. Rajtoj estas reciprokaj kaj similaj laŭ justeco, tamen la viroj havas ian privilegion. Alaho estas ĉiopova, saĝa.
229.Eksedziĝo povas esti deklarita dufoje; poste tamen, aŭ reprenu ilin konvene aŭ forsendu ilin konvene. Ne estas permesite al vi repreni ion el tio, kion vi donis al ili, krom se vi ambaŭ timas, ke vi ne kapablos respekti la barojn de Alaho. Se vi tamen timas, ke ili ne kapablos respekti la barojn de Alaho, tiam ne estos peko por ambaŭ, se ŝi donos ion kiel elpagon. Tiuj estas la baroj de Alaho, do ne transpaŝu ilin. Tiuj, kiuj transpaŝas la barojn de Alaho, estas malbonfarantoj.
230.Kiam li poste estos eksedziĝinta la trian fojon, ŝi ne estos permesita al li, antaŭ ol ŝi estos edziniĝinta al alia viro. Se ĉi tiu tamen denove estos eksedziniginta ŝin, tiam ne estos peko, se ili ambaŭ revenos unu al la alia, se ili estos certaj, ke ili kapablos respekti la barojn de Alaho. Tiuj estas la baroj de Alaho, kiujn Li klarigas al la sciantoj.
231.Kiam vi eksedziĝis kaj la virinoj alproksimiĝas al la fino de la tempo konsentita, aŭ reprenu ilin konvene aŭ forsendu ilin konvene, kaj ne reprenu ilin pekeme por ilia malutilo. Kiu tion faras, tiu pekos kontraŭ si mem. Kaj ne moku pri la dekretoj de Alaho, kaj memoru la favorojn, kiujn Alaho donis al vi, kaj kion Li sendis al vi el la Libro, kaj la saĝon, per kiu Li admonis vin, kaj respektegu Alahon kaj sciu, ke Alaho scias ĉion.
232.Kiam vi eksedziĝis kaj la virinoj atingis la finon de la tempo konsentita, ne malhelpu ilin edziniĝi al alia viro, se ili ambaŭ konsentis pri tio konvene. Tiu estas admono por tiu el vi, kiu kredas je Alaho kaj al la vivo venonta. Tio estas pli bona kaj konvena por vi. Alaho scias, sed vi ne scias.
233.La patrinoj mamnutru siajn infanojn du jarojn - tio estas por tiu, kiu volas kompletigi la mamnutradon - kaj tiu, kies devo estas provizi, provizu manĝaĵojn kaj vestaĵojn laŭrajte. Neniu estu ŝarĝata super sia kapablo. Nek la patrino nek la patro estu devigataj suferi pro la infano kaj la samo validas por iliaj heredantoj. Se ili tamen decidos kune post konsilo kaj konsento ĉesigi la mamnutradon, tio ne estos peko por ambaŭ. Se vi tamen volas, ke suĉigistino mamnutru viajn infanojn, tio ne estos peko por vi, kondiĉe ke vi pagu tion, pri kio estis konsentite laŭrajte. Respektegu Alahon kaj sciu, ke Alaho vidas, kion vi faras.
234.Por tiuj el vi, kiuj mortos postlasante edzinojn: la edzinoj atendu por si mem kvar monatojn kaj dek tagojn. Kiam ili estos atingintaj la finon de la atendo, tiam ne estos peko por ili io ajn, kion ili faros por si mem laŭrajte. Alaho atente observas, kion vi faras.
235.Ne estos peko por vi proponeti pri geedziĝo al tiaj virinoj aŭ gardi tian intencon - Alaho scias, ke vi pensas pri ili sed ne konkludu sekrete kontrakton kun ili, krom se vi diros justan vorton. Kaj ne decidu pri geedziĝo, antaŭ ol la tempo priskribita estos pasinta. Sciu, ke Alaho scias ĉion, kio estas en viaj koroj, do evitu tion kaj sciu, ke Alaho estas senkulpigema, pacienca.
236.Ne estos peko por vi eksedziĝi de virinoj, kiujn vi ne estos tuŝintaj kaj al kiuj vi ne estos promesintaj doton. Tamen provizu ilin: la riĉuloj laŭ siaj havaĵoj kaj la malriĉuloj laŭ siaj havaĵoj, donu konvenan provizaĵon. Tio estas devo por la justuloj.
237.Se vi eksedziĝos de virinoj, kiujn vi ne estas tuŝintaj sed al kiuj vi jam estas promesintaj doton, tiam vi donu la duonon de tio, kion vi estas promesintaj, krom se ŝi - aŭ tiu, en kies povo estas la kontrakto de geedziĝo - rezignos. Kaj via rezigno estos simila al pieco. Ne forgesu bonfari reciproke. Vere Alaho vidas, kion vi faras.
238.Observu la preĝojn kaj la preĝon mezan kaj staru humile antaŭ Alaho.
239.Kiam vi timos danĝeron, vi preĝu starante aŭ rajdante, sed, kiam vi estos sekuraj, tiam memoru Alahon, kiel Li instruis al vi, kion vi ne sciis.
240.Tiuj el vi, kiuj mortos postlasante edzinojn, provizu ilin por unu jaro, tiel ke ili ne devu eliri el la domo. Se ili tamen eliros propramove, tiam ne estos peko por vi io ajn, kion ili faros por si mem laŭrajte. Alaho estas ĉiopova, saĝa.
241.Por la eksedziniĝitaj virinoj estu provizite konvene. Tio estas devo por la justuloj.
242.Tiel Alaho klarigas al vi Siajn dekretojn, por ke vi komprenu.
243.Ĉu vi ne vidis tiujn, kiuj fuĝis for de siaj domoj, milope, timante la morton? Al ili diris Alaho: "Mortu!", poste Li revivigis ilin. Vere Alaho estas indulgema je Sia graco kontraŭ la homoj, sed la plej multaj el ili ne dankas.
244.Batalu por la afero de Alaho kaj sciu, ke Alaho estas ĉioaŭda, ĉioscia.
245.Kiu volas pruntedoni al Alaho profite, por ke Li redonu multoblon? Alaho malpliigas kaj pliigas kaj al Li vi revenos.
246.Ĉu vi ne vidis la estrojn de la idaro de Izraelo post Moseo, kiam ili diris al unu el siaj profetoj: "Metu super ni reĝon por ke ni batalu por la afero de Alaho" kaj li diris: "Ĉu ne estas kredeble, ke vi ne batalos, se al vi estas ordonite batali?". Ili diris: "Kial ni ne batalus por la afero de Alaho, se ni estas forpelitaj el niaj domoj kaj for de niaj infanoj?". Tamen, kiam estis ordonite al ili batali, ili turnis sin for, krom malmultaj el ili. Alaho konas la malbonfarantojn.
247.Ilia profeto diris al ili: "Vere Alaho metis super vi Taaluuton kiel reĝon" kaj ili respondis: "Kiel li povas havi suverenecon super ni? Ni estas pli indaj reĝi, ol li estas, kaj li ne posedas abundajn propraĵojn!". Li diris: "Vere Alaho lin elektis super vi kaj pliigis lian scion kaj lian staturon". Alaho donas Sian povon al tiu, al kiu Li volas. Alaho estas indulgema, ĉioscia.
248.Ilia profeto diris al ili: "Vere la signo de lia suvereneco estas, ke al vi estos donita kesto, en kiu estas la paco por vi kaj heredaĵo de la idaro de Moseo kaj de Aarono. La anĝeloj portos ĝin. Vere en ĝi estas signo por vi, se vi estas kredantoj".
249.Kaj kiam Taaluuto eliris kun la trupoj, li diris: "Vere Alaho vin elprovos ĉe rivero; kiu trinkos el ĝi ne estos inda je mi, kaj kiu ne gustumos el ĝi, estos inda je mi krom tiu, kiu prenos manplenon da ĝi". Ili tamen ĉiuj trinkis el ĝi, krom malmultaj el ili, kaj, kiam ili transiris ĝin, - li kune kun la kredantoj - ili diris: "Hodiaŭ ni ne havas forton kontraŭ Gaaluuto kaj liaj trupoj". Tiuj tamen, kiuj certe sciis, ke ili iam renkontos Alahon, diris: "Ofte venkis malgranda grupo kontraŭ granda grupo laŭ la dekretoj de Alaho". Alaho estas kun la persistemuloj.
250.Kiam ili antaŭeniris kontraŭ Gaaluuton kaj liajn trupojn ili diris: "Ho nia Sinjoro, verŝu persistemon sur nin kaj firmigu niajn paŝojn kaj helpu nin kontraŭ la popolo miskredanta".
251.Ili venkis laŭ la permeso de Alaho kaj Davido mortigis Gaaluuton kaj Alaho donis al li la suverenecon kaj la saĝon kaj instruis al li, kion Li volis, kaj, se Alaho ne estus moderiginta la homojn, iujn kontraŭ la aliaj, la tero estus pleniĝinta je malpaco. Alaho tamen estas indulgema kontraŭ la homoj.
252.Tiuj estas la signoj de Alaho. Ni proklamos ilin al vi laŭvere, kaj vi vere estas unu el la senditoj.
253.Tiujn senditojn Ni plialtigis, kelkajn el ili super aliaj, al iuj el ili Alaho parolis kaj iujn Li plialtigis je la rango. Kaj Ni donis al Jesuo, filo de Maria, signojn evidentajn kaj plifortigis lin per la spirito de sankteco. Kaj se Alaho volus, tiuj, kiuj venis poste, ne estus disputintaj, post kiam al ili venis la pruvoj evidentaj. Ili tamen malkonsentis: inter ili estis iuj, kiuj kredis, kaj aliaj, kiuj rifuzis kredi. Kaj se Alaho volus; ili ne estus disputintaj. Alaho tamen faras tion, kion Li projektis.
254.Ho vi kredantoj! Donu tion, kion Ni donis al vi, antaŭ ol venos la tago, en kiu ne estos eble komerci kaj ne plu validos amikeco nek propeto; la miskredantoj estas malbonfarantoj.
255.Alaho! Ne ekzistas alia Dio ol Li, la Vivanta, la Sendependa kaj Ĉiosubtenanta; nek dormobezono nek dormo venkas Lin. Kio estas en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio apartenas al Li. Kiu povas propeti ĉe Li sen Lia permeso? Li scias, kio estas antaŭ kaj malantaŭ la homoj, kaj ili nenion komprenas el Lia sĉio ol tion, kion Li volas. Lia regno enhavas la ĉielojn kaj la teron kaj la regado de ambaŭ ne lacigas Lin. Li estas la Eminenta, la Grandega.
256.Ne estu perforto je la religio; vere distingiĝas evidente la vero de la eraro. Kiu rifuzos la instruon de la delogistoj kaj kredos je Alaho, tiu certe ekkaptos fortan tenilon, kies rompo neeblas. Alaho estas ĉioaŭda, ĉioscia.
257.Alaho estas la protektanto de la kredantoj. Li gvidas ilin el la mallumo al la lumo; kontraŭe, amikoj de la miskredantoj estas la delogistoj, kiuj ilin loĝas for de la lumo al la mallumo. Ili estos loĝantoj de la fajro; tie ili restos por ĉiam.
258.Ĉu vi ne vidis tiun, kiu disputis kun Abrahamo pri lia Sinjoro, ĉar Alaho donis al li la regnon? Kiam Abrahamo diris: "Estas la Sinjoro, kiu igas vivi kaj morti" li respondis: "Mi ja igas vivi kaj morti!". Abrahamo diris: "Vere Alaho alportas la sunon el la oriento, do portu vi ĝin el la okcidento!". Tiam la miskredanto estis konfuzita. Alaho ne gvidas la malbonfaranton.
259.Aŭ kiel tiu, kiu preterpasis urbon falintan sur siajn tegmentojn? Li diris: "Kiam Alaho revivigos ĝin post ĝia detruo?". Alaho igis lin kuŝi mortinta ĉe ni jarojn, poste Li vekis lin kaj demandis lin: "Kiom da tempo vi restis ĉi tie?" kaj li diris: "Mi restis unu tagon aŭ eĉ nur parton de unu tago". Li diris: "Ne! Vi restis cent jarojn. Nun rigardu viajn manĝaĵojn kaj trinkaĵon, ili ne malboniĝis, sed rigardu vian azenon! Ni faris tion, por ke vi estu signo por la homoj. Kaj rigardu nun la ostojn de la azeno, kiel Ni ilin kunigas kaj kovras per karno!". Kiam tio fariĝis evidenta por li, li diris: "Mi scias, ke Alaho havas povon super ĉiuj aferoj!".
260.Memoru, kiam Abrahamo diris: "Sinjoro, montru al mi, kiel Vi revivigas la mortintojn" Li diris: "Ĉu vi ankoraŭ ne kredas?" kaj li respondis: "Jes, sed mi nur petas tion por trankviligi mian koron". Li diris tiam: "Do elektu kvar birdojn kaj logu ilin al vi, poste metu pecon el ĉiu el ili malkune sur po unu monteton, poste voku ilin kaj ili venos al vi fluge. Kaj sciu, ke Alaho estas ĉiopova, saĝa".
261.Tiuj, kiuj donas el siaj propraĵoj por la afero de Alaho, similas al grajno kiu estigas sep spikojn kaj en ĉiu el ili estas po cent grajnoj. Alaho plimultigas, kion Li volas. Alaho estas indulgema, ĉioscia.
262.Tiuj, kiuj donas el siaj propraĵoj por la afero de Alaho kaj ne levas poste riproĉojn kaj ofendojn, ricevos la rekompencon de sia Sinjoro kaj por ili plu ne estos timo nek malgajeco.
263.Ĝentila parolo kaj pardono estas pli bonaj ol donaco, kiun sekvas ofendo. Alaho estas memsufiĉa, pacienca.
264.Ho vi kredantoj, ne igu vanaj viajn donacojn per riproĉoj kaj ofendoj kiel iu, kiu disdonas siajn havaĵojn, por ke la homoj vidu, sed ne kredas je Alaho kaj al la vivo venonta; tiu similas al glata ŝtonego kovrita per iom da tero: pluvego falanta sur ĝin lasas ĝin nuda. Tiaj homoj ne havas iun ajn avantaĝon pro sia merito. Alaho ne gvidas la popolon miskredantan.
265.Tiuj, kiuj disdonas el siaj havaĵoj, deziregante placi al Alaho kaj plifortigante siajn animojn, similas al ĝardeno sur alta grundo: pluvego falanta sur ĝin estigas duoblan rikolton; se tamen ne falas pluvego, tiam venas la roso. Alaho vidas, kion vi faras.
266.Ĉu iu el vi dezirus, ke estu por li ĝardeno plena je palmoj kaj vinberarboj, sub kiu fluas riveroj, enhavanta ĉiuspecajn fruktojn por li - kaj apenaŭ en ĝi la maljuneco atingu lin kiam li havos ankoraŭ malaĝajn idojn - kaj ke tiam falu sur ĝin uragano kaj ke la fajro detruu ĝin? Tiel Alaho evidentigas por vi Siajn signojn, por ke vi pripensu.
267.Ho vi kredantoj, distribuu la bonajn aĵojn, kiujn vi gajnis kaj kiujn Ni eltiris por vi el la tero, kaj ne elektu el ili - por disdoni ilin - la malbonajn, kiujn vi ne prenus por vi mem krom fermante unu okulon! Sciu, ke Alaho estas memsufiĉa, laŭdegenda.
268.Satano minacas vin per malriĉeco kaj ordonas al vi hontindaĵojn; Alaho kontraŭe promesas al vi Sian pardonon kaj Siajn gracojn. Alaho estas indulgema, ĉioscia.
269.Li donas la saĝon al tiu, al kiu Li volas, kaj, kiu ricevis la saĝon, tiu vere ricevis abundan riĉecon; tion tamen nur pripensas la prudentuloj.
270.Kion ajn vi disdonas aŭ kiun ajn promeson vi faras, Alaho scias; por la malbonfarantoj ne estos helpantoj.
271.Se vi donos almozojn malkaŝe, estos bone; se vi tamen donos ilin kaŝe kaj al la malriĉuloj, tio estos pli bona por vi kaj Li forprenos de vi viajn kulpojn. Alaho atente observas, kion vi faras.
272.Ne estas via devo gvidi ilin, sed Alaho gvidas, kiun Li volas. Ĉio bona, kion vi disdonas, estas por vi mem. Disdonu nur por vidi Alahon! Ĉio bona, kion vi disdonas, estos redonita al vi kaj vi ne havos malavantaĝon.
273.Tiuj almozoj estos por la malriĉuloj, kiuj ne povas provizi por si mem, ĉar ili batalas por la afero de Alaho kaj ne povas vojaĝi komercante en la lando. La ne sciantoj kredas pro ilia sinteno, ke ili estas bonhavaj: ili ne petas insiste almozon de la homoj. Kion ajn bonan vi disdonas, vere Alaho scias.
274.Tiuj, kiuj disdonas el siaj propraĵoj nokte aŭ tage, kaŝe aŭ malkaŝe, trovos sian rekompencon ĉe sia Sinjoro kaj por ili ne plu estos timo nek malgajeco.
275.La uzuristoj ekstaros en la tago de la Juĝo, kiel ekstaras tiu, kiun Satano frapis per frenezo. Tio estas, ĉar ili diras: "Komerci similas al postuli procentegon". Tamen Alaho permesis la komercon kaj malpermesis la procentegon. Do tiuj, kiuj ricevas admonon de sia Sinjoro kaj rezignas, estos pardonitaj kaj ilia ofero estos ĉe Alaho. Tiuj tamen, kiuj fariĝas rekulpaj, estos loĝantoj de la fajro kaj tie ili restos por ĉiam.
276.Alaho forigos la procentegon kaj pliigos la bonfaradon. Alaho ne amas la miskredanton kaj la pekulon, kiuj estas obstinaj.
277.Vere por la kredantoj kaj por la bonfarantoj kaj la preĝantoj kaj la almozdonantoj estos la rekompenco ĉe ilia Sinjoro kaj por ili plu ne estos timo nek malgajeco.
278.Ho vi kredantoj! Respektegu Alahon kaj forigu la restaĵon de la procentego, se vi vere estas kredantoj!
279.Se vi tamen ne faros tion, tiam atendu la atakon de Alaho kaj de Lia sendito. Se vi poste pentos, tiam restos por vi viaj propraĵoj. Ne faru malbonon kaj vi ne ricevos malbonon.
280.Se la ŝuldanto havas malfacilaĵojn, konsentu al li prokraston ĝis plifaciliĝo; se vi tamen nuligos la ŝuldon, estos ankoraŭ pli bone por vi. Se vi scius!
281.Timu la tagon, en kiu vi revenos al Alaho: tiam ĉiu ricevos la repagon, kiun li estos meritinta, kaj por neniu estos maljusteco.
282.Ho vi kredantoj! Kiam vi prenos unu de la alia prunton ĝis difinita tempo, fiksu ĝin skribe, kaj skribisto fiksu ĝin en via ĉeesto laŭvere. La skribisto ne rifuzu skribi, kiel Alaho instruis al li, do li skribu kaj la pruntoprenanto diktu kaj respektegu Alahon, sian Sinjoron, kaj li ne kaŝu ion ajn. Se tamen la pruntoprenanto estas simplanima aŭ malforta aŭ nekapablas dikti, tiam diktu lia kuratoro laŭvere. Vi voku du el viaj viroj kiel atestantojn, kaj se du viroj ne estas haveblaj, tiam voku unu viron kaj du virinojn, kiuj ŝajnas taŭgaj al vi kiel atestantinoj, tiel ke se unu el ili forgesos, la alia povos memorigi ŝin; kaj la atestantoj ne rifuzu, kiam ili estos vokitaj, kaj ili ne malŝatu skribi ĝin, malgrande aŭ grande, kune kun la difinita tempo. Tio estas justa antaŭ Alaho kaj deviga por la atestantoj kaj taŭga, por ke vi ne forgesu. Escepto estas permesita, se temas pri komerco de varoj, kiujn vi interŝanĝas en via ĉeesto. Tiukaze ne estos peko, se vi ne fiksos ĝin skribe. Kaj havu atestantojn, kiam vi vendos unu al la alia. Ne estiĝu malutilo por la skribisto nek por la atestanto. Se vi faros tion, tio estos pro via malobeemo. Respektegu Alahon; Alaho instruas vin; Alaho scias ĉion.
283.Se vi estos en vojaĝo kaj ne trovos skribiston, tiam estu donita garantiaĵo por gardi. Se iu el vi konfidos ion al la alia, tiam tiu, al kiu la garantiaĵo estas konfidita, redonu ĝin kaj respektegu Alahon, sian Sinjoron. Ne kaŝu la atestaĵon. Estas pekema la koro de tiu, kiu ĝin kaŝas. Alaho scias, kion vi faras.
284.Al Alaho apartenas ĉio, kio estas en la ĉieloj kaj sur la tero. Ĉu vi malkaŝos aŭ kaŝos tion, kio estas en viaj animoj, Alaho postulos pravigon de vi pri ĝi. Li pardonos, kiun Li volas, kaj punos, kiun Li volas. Alaho vere havas povon super ĉiuj aferoj.
285.La sendito kredas je tio, kio estas sendita al li de lia Sinjoro kaj same la kredantoj. Ĉiu kredas je Alaho kaj je Liaj anĝeloj kaj je Liaj Libroj kaj al Liaj senditoj: "Ni neniel distingas inter Liaj senditoj". Kaj ili diras: "Ni aŭdas kaj ni obeas. Donu al ni Vian pardonon, nia Sinjoro, kaj al Vi estos ma reveno".
286.Alaho ne ŝarĝos iun ajn animon super ĝia kapablo, kaj por ĉiu kaj kontraŭ ĉiu estos nur tio, kion li estos meritinta. "Nia Sinjoro, ne punu nin, se ni forgesis aŭ eraris kaj ne postulu pravigon de ni, nia Sinjoro, kiel Vi postulis de tiuj, kiuj venis antaŭ ni. Nia Sinjoro, ne metu sur nin ion, kion ni ne kapablas elteni; pardonu kaj senkulpigu nin kaj havu kompaton al ni! Vi estas nia Majstro, do helpu nin kontraŭ la popolo miskredanta".



© Nino Vessella, 2006-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo au per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.