La Sankta Kurano en Esperanto

Kurano "Alif Laam Raa. Libro, kiun Ni sendis al vi, por ke vi konduku la homaron for de la mallumo al la lumo per la dekreto de ilia Sinjoro sur vojon de la Ĉiopova, de la Laŭdegenda." [LSK 14:1] Kurano


Enkonduko pri ĉi tiu traduko de la Kurano

En la sekvaj paĝoj vi trovas novan provon produkti kompletan tradukon de la Nobla Kurano. Temas pri ankoraŭ farata laboro.

Ĉi tiu traduko baziĝas sur la dulingva verko:

القرآن  الكريم  وترجمة  معانيه  وتفسيره  إﱃ  اللغة  اﻻٕنكليزية  
(The Holy Qur'ān - English translation of the meanings and Commentary)
eldonita en Madino, Sauda Arabujo, zorge de la Gardanto de la du Sanktaj Moskeoj, kaj ĝi sekvas ĝiajn elektojn.

Kiam temas pri la teksto en Esperanto, ĝi baziĝas ĉefe sur la traduko de Italo Kjusi (Italo Chiussi), La Nobla Korano, Teherano, 1977 (serio Serio Oriento-Okcidento, n-ro 10), kvankam ankaŭ aliaj tradukoj estas konsultataj, ekzemple tiu de Muztar Abasi, nekompleta, eldonita en Pakistano en la jaro 2000-a.

Aliflanke la traduko estas ŝanĝata, ĉiam, kiam oni taksas tion necesa post komparo kun la originala araba teksto kaj alilingvaj tradukoj, kaj la aranĝo de la materialo kaj numerado de la linioj estis refarata por kongrui kun la versio aperinta en Madino.

Pri la nuna traduko respondecas Nino Vesela (Nino Vessella).

Kiel dirite la laboro estas ankoraŭ farata, do bonvolu ne sendi komentojn antaŭ ĝia fino. Dankojn!

PS: Pro la stranga konduto de kelkaj esperantistoj mi decidis ne plu publikigi ĉi tiun verkon antaŭ ĝia fino, sed aliaj homoj petis min reaperigi ĝin.

Mi esperas, ke la unuaj malaperos au bonvolos silenti.

ENIRU