GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 24 (DUDEK KVAR)
"Nur papero!" kriis Ronga.
"Ankaŭ estas libro!" diris Marta, sed jam Ronga laŭtlegis:
"Tie ĉi kuŝas la Trezoro de la Lumo. Pro la daŭra persekutado, la
Sankta kaj Sekreta Frataro de la Lumo-Serĉantoj baldaŭ
ĉesos ekzisti. Sed ĝia Spirito plu vivos.
Iun tagon, homoj retrovos la Sanktajn Principojn kaj rekomencos ilin
apliki. Por ili
estas ĉi tie kaŝita la Trezoro de la Lumo.
"Ĝi estas skribita en la Speciala Lingvo de la Frataro, sed certe homoj
troviĝos, kiuj ĝin povos kompreni. La Trezoro
konsistas el la arto
praktike apliki kaj
defendi la Veron, la
Justecon, la Dignecon, la
Respekton
al ĉiu homo, la Interkomprenon, la Honestecon,
la Amon, la Kompatemon kaj la Konon de si mem kaj de sia ĝusta loko.
"Por la Frataro, la Spiritaj Valoroj estas la plej altaj. Tial
ĝia Trezoro estas pure Spirita.
"Al vi, homo, kiu trovis ĝin, trans multaj aŭ malmultaj tagoj, semajnoj,
monatoj, jaroj, jardekoj aŭ jarcentoj, Saluton kaj
Fratecon!"
* * *
Ili sidis en komfortaj brakseĝoj en la hejmo de Gerda.
"Kio okazis poste?" ĉi-lasta demandis.
"Ni malkaŝis nin, kaj mi ilin arestis," diris la policano.
"La loka polico estis antaŭe informita, kaj enŝlosis ilin."
"Ĉu vi scias, kiel komenciĝis la afero?" scivolis Tom.
"Proksimume. Kiam Marta estis flegistino en la
hospitalo, ŝi ĉeestis
kirurgian
operacion de historiisto,
Prof. (=Profesoro) Kosadi.
Kiam ĉi-lasta estis duone dormanta, duone vekiĝanta, li parolis
nekonscie pri la trezoro de la Lumoserĉantoj. Li diris, ke temas pri
malnova societo, elita, tre riĉa, pri kies trezoro li eksciis
hazarde legante en la Vatikana
Biblioteko."
"Jes," daŭrigis Gerda. "Tiun parton de la afero mi konas. Li
faris historian esploron en la Biblioteko Vatikana. Inter la
paĝoj de
malnova libro, li trovis dokumenton en la sekreta lingvo de la
Lumoserĉantoj. Li antaŭe kelktempe interesiĝis pri tiu sekreta
societo internacia, kaj iom komprenis ĝian sekretan lingvon. Li
komprenis, ke tiu papero indikas, kie troviĝas la trezoro de la
Lumoserĉantoj, sed mem ne povis traduki ĉiujn detalajn indikojn. Li
ricevis la permeson fotokopii la dokumenton. Foje, kiam ni
renkontiĝis, li parolis pri tio al mi. Li diris, ke eble homoj provos
trovi tiun trezoron, ĉar pli kaj pli multaj personoj interesiĝas pri
la malnovaj sekretaj societoj. Li sciis, ke mi estas la sola persono en
la mondo, kiu vere
ĝisfunde
studis tiujn malnovajn sekretajn lingvojn,
kaj li petis min solene promesi, ke mi neniam kunlaboros kun homoj
serĉantaj la trezoron pro materia intereso."
"Kion li volis, ke oni faru pri ĝi?" Linda demandis.
"Ke ĝi transiru al iu muzeo aŭ ŝtata
institucio."
Tom intervenis:
"Kiel Marta ricevis la fotokopion?"
"Tion ŝi mem klarigis al mi," respondis la policano: "ŝi
konstatis, ke la
substanco uzita
antaŭ la operacio por dormigi la
profesoron estas unu el tiuj, kiujn oni kelkfoje uzas por t.n. (= tiel nomata)
narkoanalizo. Post la operacio,
kiam la profesoro kuŝis en sia ĉambro -- li havis
privatan ĉambron kaj do estis sola -- ŝi
injektis al li tiun substancon,
kaj pridemandis lin. Sub la
influo de la
koncerna substanco, oni dormas, sed dormante aŭdas kaj respondas
demandojn, ĝenerale
dirante la veron. Li do dorme respondis al ŝi.
Per tiu metodo ŝi eksciis pri tio, ke nur unu persono en la mondo,
nome Gerda, komprenas tiun sekretan lingvon, kaj pri multaj aliaj
aferoj."
Vortaro - Vocabolario
DEMANDOJ (24)
GRAMATIKAJ NOTOJ
Participaj adjektivoj
En la antaŭa ĉapitro vi lernis pri ĉiuj ses participoj en
Esperanto, sed ni uzis ilin nur kiel adjektivojn (-a).
Adjektivon oni povas
uzi aŭ apud substantivo (Ŝi vidas blondan viron), aŭ kun iuj
verboj, ekzemple esti (La viro estas blonda). Ankaŭ participajn
adjektivojn oni povas uzi en tiuj du manieroj:
Mi vizitas la enŝlositan virinon.
La virino estas enŝlosita.
La participaj adjektivoj havas la saman signifon en ambaŭ situacioj.
Oni povas montri la subjekton de objekta (pasiva) participo per la
prepozicio de:
Mi vizitas la virinon enŝlositan de la blondulo.
La virino estas enŝlosita de la blondulo.
Tiuj frazoj signifas preskaŭ same kiel:
Mi vizitis la virinon, kiun la blondulo enŝlosis.
La blondulo enŝlosis la virinon.
Tiuj lastaj frazoj estas tamen pli simplaj kaj pro tio pli bonaj.
Eblas uzi ankaŭ subjektan (aktivan) participon post la verbo "esti":
La blondulo estas enŝlosinta la virinon.
Tiaj kunmetitaj verbotempoj estas tamen tre maloftaj. Preskaŭ ĉiam
sufiĉas simple:
La blondulo enŝlosis la virinon.
Participoj uziĝas ne nur adjektive, sed ankaŭ adverbe kaj
substantive. Ni konsideru unue ilian substantivan uzadon.
Participaj substantivoj
Participaj substantivoj havas kompreneble la finaĵon -o:
malaperinto, krieganto, kaptoto.
Oni devas memori, ke participa
substantivo ĉiam signifas personon, aŭ ulon. Malaperinto estas do
malaperinta ulo, krieganto estas krieganta ulo, kaj kaptoto
estas kaptota ulo.
Se oni volas paroli pri aĵo, oni povas uzi kroman finaĵon -aĵ-.
Donitaĵo estas ekzemple aĵo donita, io donita.
Participaj adjverboj
Participaj adverboj havas la finaĵon -e: enirante, forironte,
vidinte.
Pri participaj adverboj oni devas memori, ke ili ĉiam
rilatas al la subjekto de la frazo.
Ekzemple, la frazo:
Bob vidis Lindan enirante la restoracion.
Devas signifi:
Bob vidis Lindan, dum li (Bob) eniris la restoracion.
Jen aliaj ekzemploj:
Forironte Bob turnis sin al la pordo.
(Bob turnis sin al la pordo por foriri.)
Vidinte Lindan Bob iris al ŝia tablo.
(Post kiam li vidis Lindan, Bob iris al ŝia tablo.)
Kompreneble oni povas uzi ankaŭ objektajn (pasivajn) participajn
adverbojn:
Bob forlasis la restoracion ne vidite de Linda.
Observate de la studentoj li ne kuraĝis foriri.
Kaptote de la malamiko li decidis sin mortigi.
En skriba Esperanto oni ofte uzas tiajn frazojn kun participaj
adverboj, sed en parolata Esperanto ili ne estas tiom uzataj. Oni
preferas paroli per simplaj mallongaj frazoj.
EKZERCOJ (24)
© Demandoj kaj Ekzercoj de Edmund GRIMLEY EVANS
edmund@esperanto.org
|