GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 23 (DUDEK TRI)
Post duonhoro, iu envenis. Estis Bob!
"Kie sin kaŝas la Lumserĉantoj?" li kriis, "ĉu en la
mallumo?"
La aliaj sin montris.
"Rekaŝu vin, ili tuj alvenos," li diris.
"Kiel vi faris por antaŭi ilin?"
"Dank'al Gerda: ŝi
telefone aranĝis, ke veturilo atendu min
ĉe la flughaveno, kaj ke ŝoforo min veturigu ĉi tien. Mono solvas
multajn problemojn, kaj ŝi estas riĉa, kiel vi scias; ŝi donis tre
precizajn indikojn por ebligi al la ŝoforo trovi la lokon, kaj jen mi estas.
Sed niaj trezorserĉantoj tuj alvenos. Ili flugis en la sama aviadilo,
kiel mi, kaj kiam la ŝoforo min trovis, mi vidis ilin iri al oficejo,
kie oni luas aŭtojn."
Tom kuris supren al la observejo. Post kelkaj minutoj, la aliaj
aŭdis lian signalon.
Envenis la kavernon flegistino Marta, ŝia frato, la alta
blondulo, la malgrasulo, kiu rilatis kun Gerda, kiam ŝi estis
mallibera, kaj du aliaj viroj.
"Profesoro Ronga!" mire diris al si la tri gestudentoj, kaj tuj
poste ili aldonis: "Kaj Profesoro Fergus!"
La unua instruis lingvistikon, la dua
anglan
literaturon.
Laŭ la malnova dokumento, la trezoro troviĝis en
kofro metita
en kavo aranĝita en la rokoj, kaj la ŝtonoj, kiuj ĝin kovris kaj
kaŝis, kuŝis laŭ preciza
desegno. Fakte, la ĝusta loko estis
indikita per
signoj tiel multaj, kvankam diskretaj, ke la pasado de l'
jarcentoj ne povu forpreni ĉiujn. Pro tiuj precizaj indikoj, la ĝusta
loko iĝis rapide trovita. La grupo forprenis la kaŝantajn ŝtonojn.
Montriĝis, ke la
kavo estis plenigita per
korko kaj diversaj aliaj
substancoj, kies celo verŝajne estis
protekti la kofron
kontraŭ
malsekeco.
La kofro, kiun ili eltiris, ne estis tre granda, nek speciale
bela aŭ valora. Ĝi estis ŝlosita. Per siaj
iloj, ili ĝin malfermis.
Vortaro - Vocabolario
DEMANDOJ (23)
GRAMATIKAJ NOTOJ
En ĉapitro 9 vi lernis pri la finaĵo -it-. (La kapo de Bob estis
batita.) En ĉapitro 11 vi lernis pri la finaĵo -ant-. (Linda
pensas, sin demandante, ĉu...) Poste, en ĉapitro 14, aperas la
finaĵoj -at- kaj -int-. (Ĉambro nekonata. Kvazaŭ ŝi estus
laborinta.)
La vortoj kun -ant- kaj -at- rilatas al la nuno, al la estanteco
(al tio, kio okazas aŭ estas nun). La vortoj kun -int- kaj -it-
rilatas al la estinteco (al tio, kio okazis aŭ estis antaŭe).
Ekzistas ankaŭ finaĵoj -ont- kaj -ot- por la estonteco (tio, kio
okazos aŭ estos poste). Vortoj kun la finaĵoj -ant-, -at-,
-int-, -it-, -ont-, -ot- estas nomataj PARTICIPOJ, kaj tiuj
finaĵoj estas la PARTICIPAJ FINAĴOJ.
La participoj kun "-nt-" estas la SUBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas al
la subjekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaŭ AKTIVAJ
PARTICIPOJ.
La participoj kun nur "-t-" estas la OBJEKTAJ PARTICIPOJ; ili rilatas
al la objekto de la participigita verbo. Oni nomas ilin ankaŭ PASIVAJ
PARTICIPOJ.
| | SUBJEKTA | OBJEKTA |
| ANTAŬE | -int- | -it- |
| NUN | -ant- | -at- |
| POSTE | -ont- | -ot- |
Jen kelkaj ekzemploj:
La polico serĉas malaperintan virinon [virinon, kiu malaperis].
La virino estas enŝlosita en forlasita domo [domo, kiun oni forlasis].
Linda rigardas la kriegantajn soldatojn [soldatojn, kiuj kriegas].
Ŝi iomete timas pro la ĵetataj teleroj [teleroj, kiujn oni ĵetas].
Ĉu vi streĉe atendas la venontan ĉapitron [ĉapitron, kiu venos]?
Kion trovas la kaptotaj krimuloj [krimuloj, kiujn oni kaptos]?
Oni povas "traduki" la participojn jene:
X-inta ---> kiu X-is
X-ita ---> kiun oni X-is
X-anta ---> kiu X-as
X-ata ---> kiun oni X-as
X-onta ---> kiu X-os
X-ota ---> kiun oni X-os
Sed necesas memori, ke la tempo de la participo ĉiam rilatas al la tempo de la ĉefa parolo.
Ekzemple:
Hieraŭ matene Bob pensis pri la farota laboro.
Sed eble li faris la laboron hieraŭ vespere. Se hodiaŭ oni dirus,
ke hieraŭ matene Bob pensis pri la laboro, kiun oni faros, tio
signifus, ke eĉ hodiaŭ la laboro ankoraŭ ne estas farita. Pli ĝusta
"traduko" estas do: Hieraŭ matene Bob pensis pri la laboro, kiu estis
objekto de posta faro.
Tio signifas, ke la ago estas posta rilate al la tempo de la ĉefa parolo.
Morgaŭ vespere Bob rigardos la faritan laboron.
Sed eble li faros la laboron morgaŭ vespere. Se hodiaŭ oni dirus,
ke morgaŭ vespere Bob rigardos la laboron, kiun oni faris, tio
signifus, ke jam hodiaŭ la laboro estas farita. Pli ĝusta "traduko"
estas do: Morgaŭ vespere Bob rigardos la laboron, kiu estos objekto de
antaŭa faro.
Tio signifas, ke la ago estas antaŭa rilate al la tempo de la ĉefa parolo.
Ĉu tiu klarigo estas komprenebla? Se ne, tio ne tro gravas, ĉar la
realo estas multe pli simpla ol mia klarigo. Kompreneble oni normale ne
tradukas participojn; oni komprenas ilin sentraduke. "Manĝonta"
signifas kvazaŭ "malsata"; "manĝanta" signifas kvazaŭ "ĉe-tabla";
"manĝinta" signifas kvazaŭ "sata".
Provu la sekvantan ekzercon, en kiu oni devas reskribi uzante
participon!
EKZERCOJ (23)
© Demandoj kaj Ekzercoj de Edmund GRIMLEY EVANS
edmund@esperanto.org
|