|
INDICE • Rajtigilo
• Enkonduko • Unua ĉapitro • Dua ĉapitro • Tria ĉapitro • Kvara ĉapitro • Kvina ĉapitro • Sesa ĉapitro • Sepa ĉapitro • Oka ĉapitro • Naŭa ĉapitro • Deka ĉapitro • Dekunua ĉapitro • Dekdua ĉapitro • Dektria ĉapitro • Dekkvara ĉapitro • Dekkvina ĉapitro • Deksesa ĉapitro • Deksepa ĉapitro • Dekoka ĉapitro • Deknaŭa ĉapitro • Dudeka ĉapitro • Dudek unua ĉapitro • Dudek dua ĉapitro • Dudek tria ĉapitro • Dudek kvara ĉapitro • Dudek kvina ĉapitro
• Corso completo (pdf)
• Cartoline virtuali
|
GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 22 (DUDEK DU)
Ascoltare l'audio
Baldaŭ venis la policanoj, por ilin liberigi. Gerda reiris
hejmen, al siaj filino kaj edzo. Sed Bob rapidis al la flughaveno. Li
volis ĉeesti kun Linda kaj Tom, kiam la policano arestos la kaptintojn
de Gerda.
Estis sufiĉe multekosta
vojaĝo, sed la
familio de Gerda --
riĉa familio --
pagis por ili la bileton, tiel esprimante sian
dankemon.
Ĉar la policano kaj la gejunuloj sciis pli frue ol la
ŝtelistoj, kie troviĝas la trezoro, ili havis multe da tempo por
prepari sin. Ili ne dubis, ke la aliaj venos kiel eble plej baldaŭ,
kaj ke la tuta bando venos. Kutime tiaj homoj ne fidas sin reciproke,
kaj volas kune
ĉeesti por certiĝi, ke neniu kaŝos por si
parton de
la trovaĵo.
La loko indikita troviĝis ĉe la piedo de monto, en kaverno, kie, videble, neniu paŝis jam de jaroj.
"Feliĉe, ke ili ne kaŝis tiun trezoron trans la maro,
ekzemple sur insulo, kien nur per ŝipo oni povas iri. Se estis vere
internacia societo, kiel Gerda diris, tio estis ebla, ĉu ne?" Tiel
parolis Linda.
"Vi pravas," diris Tom. "Mi tute ne ŝatus vojaĝi ŝipe. La
maro ĉiam igas min malsana. Mi ŝatas rigardi la maron, resti ĉe la
maro, libertempi apud la
maro, sed ne vojaĝi per ŝipo sur ĝi: ŝipoj
konstante
dancas sur la maro, kaj ilia danco tute ne plaĉas al mi.
Feliĉe, ke
hodiaŭ oni povas iri preskaŭ ien ajn aviadile. Aviadiloj
preskaŭ tute ne dancas. Sed eĉ aviadiloj nur duone plaĉas al mi.
Plej multe mi preferas, kiam mi veturas sur tero, sur bona firma tero.
Mi bezonas sub mi ion pli firman ol akvo kaj aero. Plej plaĉe estas
promeni piede sur bona tera vojo. Mi..."
Sed Linda interrompis lian paroladon, iom strangan en tiuj
kondiĉoj, en kiuj ili troviĝis:
"Kiam alvenos la trezor-serĉantoj, laŭ via opinio?" ŝi
demandis la policanon.
"Morgaŭ, tute certe. Ili ne povus alveni
hodiaŭ, ĉar ne plu
estis aviadilo post la nia, kaj aŭte ili bezonus la tutan nokton.
Verŝajne Bob flugos en la sama aviadilo."
La temperaturo estis plaĉa, kaj bela la
vetero. Ili starigis
sian tendon en la proksimeco, tamen bone
prizorgante, ke ĝi ne estu
videbla por alvenantoj. La sola maniero, laŭ kiu la trezorserĉantoj
povus alveni antaŭ la morgaŭa tago, estus, ke ili flugu per malgranda
aviadilo, speciale luita. Sed lui specialan aviadilon kostas tiel
multe, ke plej verŝajne ili ne uzos tiun rimedon.
La sekvantan matenon, niaj amikoj vekiĝis frue. Tuj la
policano kaj la gestudentoj aranĝis, ke ĉiu el ili, unu post la alia,
gardostaros en loko, de kie eblas
facile observi la solan vojon -- aŭ
pli ĝuste vojaĉon -- laŭ kiu oni povas proksimiĝi al la kaverno,
kaj ke ĉiu havos en la kaverno sian difinitan kaŝejon.
Post tri horoj da atendado, io fine okazis. Linda, kiu
gardostaris en la iom alta observejo, faris la deciditan signalon, kaj
rapide kuris de supre al siaj kunuloj.
"Aŭto alvenas!" ŝi kriis.
En tiu ege soleca regiono, kiu povus veni aŭte per tiu tera
vojaĉo, se ne la trezorserĉantoj? La tri atendantoj sin kaŝis, ĉiu
en sia difinita loko, malantaŭ rokoj, da kiuj oportune troviĝis multe
en la kaverno.
Vortaro - Vocabolario
| -eca | relativo a, simile a, che ha le caratteristiche di |
| infano, "bambino" | > infaneca, "bambinesco" |
| sola, "solo" | > soleca, "malinconico" |
| ruĝa, "rosso" | > ruĝeca, "rossastro" |
DEMANDOJ (22)
EKZERCOJ (22)
© Demandoj kaj Ekzercoj de Edmund GRIMLEY EVANS
edmund@esperanto.org
|