|
INDICE • Rajtigilo
• Enkonduko • Unua ĉapitro • Dua ĉapitro • Tria ĉapitro • Kvara ĉapitro • Kvina ĉapitro • Sesa ĉapitro • Sepa ĉapitro • Oka ĉapitro • Naŭa ĉapitro • Deka ĉapitro • Dekunua ĉapitro • Dekdua ĉapitro • Dektria ĉapitro • Dekkvara ĉapitro • Dekkvina ĉapitro • Deksesa ĉapitro • Deksepa ĉapitro • Dekoka ĉapitro • Deknaŭa ĉapitro • Dudeka ĉapitro • Dudek unua ĉapitro • Dudek dua ĉapitro • Dudek tria ĉapitro • Dudek kvara ĉapitro • Dudek kvina ĉapitro
• Cartoline virtuali
|
GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 18 (DEK OK)
""Vi ŝatus manĝi ion, ĉu ne? Pecon da pano vi deziras, tute
certe. Aŭ ĉu frukton? Jen, rigardu, mi havas pomon kaj oranĝon por
vi. Kiel belaj ili estas! Plenaj je suko, evidente. Se vi estus
konsentinta labori por ni, vi jam estus plene sata. Kaj jen io alia:
kuko. Ĉu ne bonega, belega, manĝinda kuko? Ankoraŭ varma, ĵus
bakita. Tuŝu, sentu mem, kiel plaĉe varmeta ĝi estas. Vi malsatas
nur pro via stulteco. Se vi estus saĝa, vi konsentus fari la etan
laboron, kiun mi petas de vi, kaj vi tuj ricevus la manĝaĵojn. Mi
bedaŭras, ke vi estas tiel obstina. Estas bedaŭrinde, vidi tiel bela
knabino suferi pro malsato. Mi sincere bedaŭras vian obstinecon. Nur
eta "jes", kaj ĉio ĉi estos via."
Li ŝajnigas sin afabla, sed estas io tre aĉa en lia vizaĝa
esprimo. Gerda sentas sin pli kaj pli malforta. Estas varme en ĉi tiu
ĉambraĉo, kio ne estas facile elportebla. Krome, ŝi malsatas, kaj la
vido de tiu pomo kaj de tiu oranĝo estas vere suferiga. Kaj tamen ŝia
devo estas diri "ne".
"Ĉu vi legis la dokumenton, ĉu vi komprenis ĝin?" li
aldonas, kvazaŭ espere.
Kompreneble ŝi legis: ŝi estis scivola. Almenaŭ ŝi bezonis
scii, kial oni ŝin kaptis kaj senigis je libereco. Tial ŝi legis.
Estis malfacile kompreni, komence, sed iom post iom ŝia memoro plene
revenis, ŝi rememoris la principojn de tiu sekreta lingvo, kaj ŝi
sukcesis kompreni ĉion; ŝi havis nenion alian por fari. Dum multaj
horoj ŝi estis sola kun tiu dokumento, kiun ili lasis al ŝi. Sed ŝi
decidis neniam respondi al ili; ŝi ja antaŭ longe; promesis al
Profesoro Kosadi, ke pri tio ŝi ĉiam silentos. Neniam ŝi ŝanĝos
sian decidon.
"Ĉu vi legis la dokumenton?" sonas duan fojon la aĉa voĉo.
Ŝi plu silentas, kaj li eliras, furioza. Li eliras kun la
pano, la pomo, la oranĝo kaj la kuko. Feliĉe, ke almenaŭ ili lasis
al ŝi akvon, varmaĉan akvon, jes ja, apenaŭ trinkeblan, certe,
preskaŭ ne sensoifigan, prave, sed tamen akvo. Malsaton eblas pli
malpli elporti, sed soifon ne.
Minutoj pasas. Multaj minutoj. Unu horo, du horoj, ĉu tri
horoj? Ĉu multaj horoj? Kiel scii? Ne estas horloĝo sur la muro, kaj
ili prenis ŝian brakhorloĝon. La lumo apenaŭ ŝanĝiĝas en la
ĉambro, pro la nemoveblaj fenestro-kovriloj. Ĉu estas frue, ĉu estas
malfrue, ŝi tute ne povas scii. Tago, nokto, mateno, vespero ĉi tie
estas samaj. Sunlumo neniam envenas.
Kaj jen la aĉulo revenas, kun radio-kaj-kased-
aparato. Li
enmetas kasedon, kaj irigas la aparaton. Eta, plenda plorema voĉeto
aŭdiĝas, kaj ŝiras la koron de Gerda:
"Patrino, patrineto mia, mi petegas vin. Faru, kion ili volas.
Ili kaptis min. Mi ne scias, kie mi estas. Estas terure. Mi timas. Mi
tiom deziras reiri hejmen. Mi petegas vin, faru tion, kion ili deziras.
Se ne, ili faros malbonon al mi. Ili ne diris, kion. Ili ne volas diri.
Sed mi scias, mi sentas, ke estos terure. Kompatu min, kara, kara
patrino. Kompatu vian filinon. Mi timegas. Rapidu, rapidu, ke plej frue
ili liberigu min. Ili ne volas, ke mi parolu pli longe, sed mi havas
paperon kaj plumon, kaj mi tuj skribos leteron al vi. Mi nur petegas:
obeu ilin!"
"Jen la letero," li kriaĉas, kaj post ridaĉo li aldonas:
"Nu, tio verŝajne sufiĉos. Mi revenos post iom da tempo. Mi
estas certa, ke vi iĝos saĝa, finfine. Kaj jen. Prenu ĉi tion, ĝi
helpos vin pensadi." Kaj tion dirante, li ĵetas al ŝi belegan pomon.
Gerda sentas sin, kvazaŭ Eva ĉe l' serpento.
Gramatikaj klarigoj - Note grammaticali
Vortaro - Vocabolario
| senigi iun je io, | "privare qualcuno di qualcosa" (senigi = igi sen) |
| [tempo]"fa" | antaŭ : |
| li laboris ĉi tie antaŭ du jaroj | "lavoro' qui due anni fa" |
| ŝi alvenis antaŭ unu horo | "arrivo' un'ora fa" |
| antaŭ kelkaj minutoj | "alcuni minuti fa" |
| "in", riferito a qualche momento nel futuro | si traduce con post :
| | li revenos post du tagoj | "tornera' in due giorni" |
| mi estos kun vi post du minutoj | "saro' da te in due minuti" |
NOTOJ
Ĉu vi scias, kion signifas "signifas"? Se ne, jen klarigo:
"SIGNIFI" estas "doni ideon", "esti komprenata en certa maniero".
"SIGNIFO" estas la ideo donata aŭ komunikata. Oni povas paroli pri la
signifo de vorto ("Perdi" signifas "ekmalhavi", ekzemple) aŭ de io
alia (Ruĝa lumo povas signifi "Haltu!").
DEMANDOJ (18)
EKZERCOJ (18)
© Demandoj kaj Ekzercoj de Edmund GRIMLEY EVANS
edmund@esperanto.org
|