GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 17 (DEK SEP)
Ascoltare l'audio
"Sed kial, kial, kial?" diris la policano
preskaŭ krie al sia
edzino, kiu estis lia plej helpema kunlaboranto. "Diru al mi kial, kaj
mi solvos la
problemon. Oni ne
kaptas homon por la simpla plezuro
travivi aventuron! Ŝi ne estas riĉa.
Ne kun la espero ricevi monon
ili ŝin kaptis. Ŝi ĉiam vivis plej trankvilan, honestan vivon. Do,
ne ĉar ŝi enmiksis sin en iun
kriman agadon ili ŝin kaptis.
Pro kio
do? Por kio?"
"Ŝi instruas, vi diris al mi. Kion do ŝi instruas? Kio estas
ŝia fako?"
"Ŝi instruas
historion, sed ŝi estas specialisto pri la
sekretaj lingvoj de la
deksepa kaj dekoka
jarcentoj."
"Pro tio verŝajne ŝi
malaperis, sed ni ne trovos la
motivon
uzante nur nian imagon. Ni prefere uzu la faktojn. Ni provu kunmeti
ilin, rekunmeti la sinsekvon de la okazaĵoj. Kiel la afero
komenciĝis?"
"Ni ne scias multon. Mi raportu jene. Du gestudentoj -- Tom kaj
Linda -- rimarkis, ke alta blondulo metas ion en la tason de Gerda. Ili
rimarkis pro lia kaŝa, ŝtela
maniero agi. Iom poste, Gerda eliras el
la memserva restoracio tra la pordo koridora. Tuj poste aŭdiĝas
bruo, kvazaŭ iu falus. Bob, kiu aliĝis al Tom kaj Linda intertempe,
eliras kune kun Tom. Ili trovas Gerdan en la koridoro: ŝi kuŝas
senkonscia. Tom foriras serĉee al helpo, dum Bob gardas la junan
profesorinon. Kiam Tom revenas kun la flegistino, Gerda malaperis, sed
ĉi-foje Bob estas senkonscia, batita al-kape. Intertempe la blondulo
eliris tra la alia pordo de la memserva restoracio, kaj sekvis Linda.
Ŝi sukcesas kunveturi en lia aŭto, sed ne sukcesas igi lin diri ion
helpan. Tamen ŝi notas la numeron, markon kaj
tipon de la aŭto..."
"Ĉu la aŭto estis lia? Ĉu ne estis
ŝtelita veturilo?"
"Ne. Verŝajne li ne suspektis, ke iu suspektos ion. Kiam ŝi
petis, ke li veturigu ŝin, tio al li ne
plaĉis, sed li verŝajne
opiniis, ke estos eĉ pli suspekte malakcepti ŝin."
"Vi do scias, kiu li estas, ĉu ne?"
"Jes, ni kontrolis.
Estas la frato de fraŭlino Marta, unu el la universitataj flegistinoj, tiu, kiun Tom venigis."
"Interese! Plej interese! La gefratoj eble kunlaboras en iu
malhonesta agado. Kion ili respondas al via demandado pri tiuj strangaj
okazaĵoj?"
"La flegistino nur rediras la samon, kiel Tom. Kaj la blondulon
ni ankoraŭ ne pridemandis."
"Kial?"
"Por ke li ne suspektu, ke ni suspektas lin. Li estas nia sola
ŝanco retrovi Gerdan. Bedaŭrinde, en la lastaj tagoj, li vivas plej
normalan vivon, iris al neniu speciala loko, faris nenion atentindan.
Eble li ludis sian rolon kaj ĝin finis. La aliaj -- tiuj, kiuj
forkuris kun Gerda, kiam Bob, kiu gardis ŝin, estis senkonsciigita --
certe estas la gravuloj. Ili devas ekzisti, ĉar nek la alta blondulo,
nek lia fratino Marta povis forporti Gerdan. Se evidentiĝos, ke la
tasko de la blondulo estis nur faligi ian dormigan substancon en la
trinkaĵon de Gerda, ni lin pridemandos. Ni ĝis nun esperis, ke li
kondukos nin al la malaperinta belulino. Sed pli kaj pli ŝajnas, ke
tio ne okazos."
Gramatikaj klarigoj - Note grammaticali
Vortaro - Vocabolario
-an- membro di un gruppo, abitante
| urbo, "citta'" | urbano, "cittadino" |
| Novjorko, "New York" | novjorkano, "Newyorkese" |
| |
| polico, "polizia" | policano, "membro della forza di polizia" (policisto, "poliziotto") |
| |
| lando, "paese" | samlandano, "compaesano" |
ge- entrambi i sessi insieme
| frato, "fratello" | gefratoj, "fratello e sorella", "fratelli e sorelle" |
| patro, "padre" | gepatroj, "genitori" |
| sinjoro X (Ikso), Sig. X | gesinjoroj X, Signore e Signora X |
"sposarsi":
Jozefo edziĝis, "Giuseppe si sposo' " (edziĝi = "diventare marito")
Marta edziniĝis, "Marta si sposo' " (edziniĝi = "diventare moglie")
Jozefo kaj Marta geedziĝis, "Giuseppe e Marta si sposarono"
(lett. "diventarono marito e moglie", "diventarono marito e moglie")
Prepozicioj
Nun vi scias kvar vortojn, kiuj aspektas simile:
per, por, pri, pro.
per montras ILON: Mi venis per aŭto.
por montras CELON: Mi aĉetis kafon por vi (por trinki).
pri montras TEMON: Mi parolis/lernis pri historio.
pro montras KIALON: Ŝi ŝatas lin pro liaj blondaj haroj.
(CELO = tio, kion oni volas havi aŭ fari.)
Refleksivoj
Jam en la oka ĉapitro vi lernis pri la pronomo si.
La pronomo si estas la REFLEKSIVA PRONOMO de Esperanto. Esprimoj
uzantaj ĝin estas REFLEKSIVOJ.
Kiel vi jam scias, si resendas al la subjekto. Ekzemple:
Linda vidas sin.
signifas:
Linda vidas Lindan.
Oni devas scii, ke si resendas al la plej proksima subjekto. Normale
tio estas la subjekto de la plej malgranda frazo (aŭ "subfrazo"), en
kiu ĝi aperas. Do en la frazo:
Tom scias, ke Linda vidas sin.
si resendas al "Linda" (la subjekto de "vidas"), ne al "Tom" (la
subjekto de "scias").
Pro tio, si neniam povas esti mem la subjekto aŭ parto de la
subjekto de iu verbo. Ekzemple, jena frazo estus tute neebla, se oni
enmetus la vorton sia:
Linda pensas, ke *sia opinio estas prava.
En tiu frazo sia devus resendi al la subjekto de "estas", kiu
estas... sia opinio. Neeble!
En ĉi tiu ĉapitro estas pli malfacila ekzerco pri refleksivoj.
NOTOJ
Jen ankoraŭ kelkaj vortoj, kiujn ni uzos por paroli pri la lingvo.
Grupon de vortoj kun verbo en la centro oni nomas FRAZO. Jen ekzemplo:
Linda rigardas la blondulon.
Frazo normale havas subjekton. La SUBJEKTO estas tio, kio faras la
agadon de la verbo. En tiu ĉi frazo "Linda" estas la subjekto.
Frazo ofte havas objekton. La OBJEKTO estas tio, al kio la agado de la
verbo estas farata. En ĉi tiu frazo la objekto estas "la blondulon".
Oni montras la objekton aŭ per prepozicio ("Linda rigardas al la
blondulo") aŭ per la finaĵo "-n". Tiun finaĵon "-n" oni nomas
AKUZATIVO. Kiel vi jam lernis, oni uzas akuzativon ne nur por montri
la objekton en frazo, sed ankaŭ por aliaj aferoj.
DEMANDOJ (17)
EKZERCOJ (17)
Elektu la korektan vorton por ĉiu loko:
Elektu la korektan pronomon por la vortoj kun "{}"!:
© Demandoj kaj Ekzercoj de Edmund GRIMLEY EVANS
edmund@esperanto.org
|