|
INDICE Rajtigilo
Enkonduko Unua ĉapitro Dua ĉapitro Tria ĉapitro Kvara ĉapitro Kvina ĉapitro Sesa ĉapitro Sepa ĉapitro Oka ĉapitro Naŭa ĉapitro Deka ĉapitro Dekunua ĉapitro Dekdua ĉapitro Dektria ĉapitro Dekkvara ĉapitro Dekkvina ĉapitro Deksesa ĉapitro Deksepa ĉapitro Dekoka ĉapitro Deknaŭa ĉapitro Dudeka ĉapitro Dudek unua ĉapitro Dudek dua ĉapitro Dudek tria ĉapitro Dudek kvara ĉapitro Dudek kvina ĉapitro
Corso completo (pdf)
Cartoline virtuali
|
GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 16 (DEK SES)
Ascoltare l'audio
"Kie mi estis en mia raporto? Ha jes! Mi memoras. Li eliris el
tiu vendejo kun papera sako plena je dolĉaĵoj."
"Eble estis ĉefe pano."
"Prave, eble pano. Ĉiaokaze, jen mi ekvidis lian aŭton, kiu
staris flanke de la strato. Mi pensis: nun li forveturos aŭte, kaj mi
ne plu povos sekvi lin. Sed ne. Li nur iris porti tiun sakon al la
aŭto, ĝin metis en ĝin, reŝlosis la aŭtopordon, kaj plu piediris.
Nur tiam mi havis la ideon noti la
numeron de lia aŭta
numerplato. Mi do eksekvis lin plu. Li paŝis sur la dekstra flanko de la strato, kaj
mi sekvis iom malproksime sur la maldekstra flanko."
"Ĉu li rimarkis, ke vi lin sekvas?"
"Certe ne. Subite, li eniris restoracion. Mi hezitis: ĉu
ankaŭ mi eniru? Aŭ ĉu mi tro riskos, ke li vidos kaj rekonos min?
Unuflanke, mi deziris spioni lin. Aliflanke, la risko, ke li rekonos
min, estis reala, kaj min
ĝenis. Dum mi staris tie hezitante, eniris
la restoracion grupo da
soldatoj, eble
ok aŭ
naŭ, junaj viroj, kiuj
militservis, videble. Dum ili eniris kaj la pordo estis malfermita, mi
vidis, ke la restoracio estas granda kaj plena je homoj. Mi sekvis la
ok aŭ naŭ soldatojn kaj trovis sidlokon ne tre videblan de la loko,
kie mia blondulo ĵus eksidis."
"Li do estas _via_ blondulo, ĉu?"
"Ne parolu malsaĝe. Vi perfekte scias, kion mi volas diri.
Estis turka aŭ
pseŭdo turka restoracio, kun stranga
muziko kaj
strangaj vestaĵoj. La
kelneroj estis
vestitaj per t.n. (=tiel nomataj)
naciaj vestoj multkoloraj. Mi manĝis bonegan
supon, sed poste ion, pri
kio mi ankoraŭ nun min demandas, ĉu estis pecoj el
hundo aŭ
kato.
Certe ne estis kokidaĵo, sed
krom tio mi havas neniun certecon. Ankaŭ
la salato estis tre bona, sed la
kuko estis treege dolĉa, tro dolĉa
por mi, kaj same la turka kafo; ĝi estis nekredeble plena je sukero,
kaj mi manĝis tiom da kafpulvoro, kiom mi trinkis da kafo."
"Mi miras pri la grava loko, kiun konsideroj pri manĝo kaj
trinko okupas en via spionraporto. Mi atendis aventurojn, sed venas
ĉefe menuoj."
"Ne ridu pri mi, aŭ mi ne daŭrigos la rakonton. Okazis io.
Du el la soldatoj estis furiozaj, ĉar la kelnero ne volis porti al ili
bieron. Ili faris bruegon, kriegis, kriaĉis, la aliaj provis ilin
silentigi, kaj finfine speco de
milito komenciĝis inter ili. Ili
ekbatis unu la alian kun rimarkinda forto. Subite, jen unu
telero
flugis tra la aero, poste du, tri, kvar,
kvin aliaj teleroj, unu taso eĉ flugis ĝis la
plafono..."
"Kia ĝojo! Kia plezuro! Kiajn perfektajn amikojn vi trovis!"
"Ĉefe, kia bruo! Ŝajnis, ke ili rompas
mil glasojn samtempe, dum cent viroj
kune kriaĉas, kaj dek muzikistoj provas kune superi la bruon de la telera milito."
"Tre bela atmosfero, ĉu ne? Mi
gratulas vin. Estis kuraĝe resti tie."
"Jes. Kia vivo! Cetere, mi estas kuraĝa, ĉu vi neniam rimarkis?"
"Mi ne konas vin sufiĉe, sed via kuraĝo ne mirigas min.
Bela, kuraĝa, riskema, aventurema, bonkora:
vi estas la perfekta virino. Sed pri via perfekteco ni havos aliajn okazojn paroli. Kio
okazis post la telera, glasa kaj turkakafa milito?"
"Mi rimarkis tre bedaŭrindan aferon, nome, ke la blondulo ne
plu troviĝas en la restoracio. Li certe foriris, dum mi tiom
interesiĝis pri la intersoldata milito. Mi vere bedaŭras mian mankon
de observemo. Sed kion fari? Bedaŭri ne helpas, Mi fuŝis mian taskon.
Mi provos ne fuŝi ĝin alifoje."
"Nu, prave, estas tre bedaŭrinda afero. Eĉ se nur ĉar ĝi
montras, ke vi tamen ne estas plene perfekta. Sed mi almenaŭ ĝojas
pri unu afero: vi fakte ne tiom interesiĝis pri _via_ blondulo. Do
eble vi pravas, eble li ne estas _via_ blondulo, eble vi tamen preferas
vian karan brunharan amikon Tom."
"Eble, eble. Sed ĉu vi vere scias, kial mi forturnis miajn
okulojn de tiu blondulo, kvankam mi antaŭe decidis plej multe
informiĝi pri li?"
"Nu, verŝajne ĉar..."
"Ĉar unu el tiuj junaj soldatoj estis tiel bela viro!"
Gramatikaj klarigoj - Note grammaticali
Vortaro - Vocabolario
Tieni presente che "okazo" ha tre significati:
(1) evento; (2) occasione; (3) opportunita'
-aĉ- dispregiativo
| domo, "casa" | domaĉo, "catapecchia" |
| hundo, "cane" | hundaĉo, "bastardo" |
| ridi, "ridere" | ridaĉi, "sghignazzare" |
-ido figlio, discendente di animale
| koko, "gallo" kokino, "gallina" | kokido, "pollo" | kokidaĵo, "carne di pollo" |
| |
| porko, "maiale" porkino, "scrofa", virporko, "verro, cinghiale" | porkido, "maialino" |
porkaĵo, "carne di maiale" |
| |
| bovo, "bue" bovino, "mucca" virbovo, "toro" |
bovido, "vitello" | bovidaĵo, "carne di vitello" bovaĵo,
"carne di manzo" |
| |
| ĉevalo, "cavallo" ĉevalino, "cavalla"
virĉevalo, "stallone" | ĉevalido, "puledro" |
Numeri
| mil naŭcent naŭdek du | "1992" |
| dek du mil | "12.000" |
| kvincent kvindek kvin | "555" |
Korelativoj
kiu (identita') / kia (qualita'):
| Kiu li estas? - Jozefo. | "chi e'? - Giuseppe" |
| Kia li estas? - Bonkora. | "Che tipo di uomo e'? - un buonuomo." |
| Kio li estas? - Raportisto. | "Cos'e' lui? - un reporter." |
| Kiun libron vi legas? - Gerda malaperis. | "Quale libro leggi? - Gerda malaperis." |
| Kian libron vi legas? - Lernolibron. | "Che tipo di libro leggi? - Un libro di testo" |
Nun mi povas klarigi, kiel "kia" kaj "kiel" estas malsamaj.
Per "kia" oni demandas pri eco, do pri adjektivo (a-vorto).
Per "kiel" oni demandas pri maniero, do pri adverbo (e-vorto).
"Kia estas via amiko?" - "Li estas bela."
"Kiel vi manĝas?" - "Mi manĝas malrapide."
Ŝia vizaĝo subite iĝis ruĝa.
"Kia ĝi iĝis?" - "Ĝi iĝis ruĝa."
"Kiel ĝi iĝis ruĝa?" - "Subite."
NOTOJ
Nun vi devas lerni kelkajn novajn vortojn. La unua vorto verŝajne ne
estas por vi nova; ĝi estas la vorto "ESPERANTO". Se vi tion ne jam
sciis, nun mi informas vin: Esperanto estas la nomo de tiu ĉi lingvo,
kiun vi nun lernas.
Ne ridu tro pri tiu klarigo! En kelkaj lingvoj Esperanto ja havas
alian nomon. Ekzemple, en la lingvo, kiun parolas pli da homoj ol iun
alian lingvon en la mondo, Esperanton oni nomas "shi4 jie4 yu3". Ĉu
vi tion jam sciis? Mi gratulas! Aŭ ĉu eble tiu granda lingvo estas
via lingvo?
La aliaj vortoj, kiujn mi volas nun klarigi, estas vortoj, kiuj helpos
nin paroli pri la lingvo.
Ekzistas en Esperanto kvar grandaj vortklasoj (vortospecoj):
SUBSTANTIVOJ (o-vortoj), kiuj montras aĵojn: tablo, knabino, spegulo,
libero, amo,...
ADJEKTIVOJ (a-vortoj), kiuj montras ecojn: bela, juna, granda,
studenta, kaŝa,...
VERBOJ (kun finaĵoj "-i", "-is, "-as", "-os", "-u", "-us"), kiuj
montras agojn aŭ situaciojn: esti, scii, rigardi, proksimigi,
amikiĝi,...
ADVERBOJ (e-vortoj), kiuj montras manierojn: tute, kompreneble,
verŝajne, fakte, kaŝe,...
Aliaj vortklasoj, pri kiuj ni volos paroli, estas:
PREPOZICIOJ, kiuj montras rilatojn: de, al, kun, pri, da,...
PRONOMOJ, kiuj resendas al substantivoj: mi, ni, vi, li, ŝi, ĝi,
ili, si, oni.
ARTIKOLO, kiu montras konatecon: la.
DEMANDOJ (16)
EKZERCOJ (16)
Elektu la ĝustan vorton!
© Demandoj kaj Ekzercoj de Edmund GRIMLEY EVANS
edmund@esperanto.org
|