|
INDICE • Rajtigilo
• Enkonduko • Unua ĉapitro • Dua ĉapitro • Tria ĉapitro • Kvara ĉapitro • Kvina ĉapitro • Sesa ĉapitro • Sepa ĉapitro • Oka ĉapitro • Naŭa ĉapitro • Deka ĉapitro • Dekunua ĉapitro • Dekdua ĉapitro • Dektria ĉapitro • Dekkvara ĉapitro • Dekkvina ĉapitro • Deksesa ĉapitro • Deksepa ĉapitro • Dekoka ĉapitro • Deknaŭa ĉapitro • Dudeka ĉapitro • Dudek unua ĉapitro • Dudek dua ĉapitro • Dudek tria ĉapitro • Dudek kvara ĉapitro • Dudek kvina ĉapitro
• Cartoline virtuali
|
GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 14 (DEK KVAR)
"Kie diable mi troviĝas?" diris al si Gerda, kiam ŝi
vekiĝis. Ŝi kuŝis sur
lito -- sur malkomforta, tro mallarĝa lito --
en ĉambro nekonata, en domo nekonata.
Mankis al ŝi forto, kaj ŝia tuta korpo iom doloris; ŝi estis
laca, kvazaŭ ŝi estus laborinta multajn horojn
sinsekve en
la kampoj,
kvazaŭ ŝi estus movinta pezajn
rokojn kaj
ŝtonojn dum multaj kaj
multaj tagoj, sen eĉ horo da dormo, kvazaŭ ŝi estus
marŝinta dum
multaj kaj multaj semajnoj sur malfacila
monta vojeto.
Unuvorte, ŝi
estis lacega, kaj ŝajnis al ŝi, ke ĉiuj
muskoloj de ŝia korpo
plendas pri troa laboro, nehome peza, nehome malfacila, nehome laciga.
Kaj tamen ŝi sciis, ke ŝi faris neniun korpan laboron; ŝi
sentis sin malĝoja; ŝiaj okuloj malsekiĝis; ŝi ploris.
Ne estis multe da lumo en la ĉambro. Kvankam ŝi sentis sin
tiel laca, tiel senforta, scivolo pri la situacio tamen superis ŝian
deziron plu kuŝi. Ŝi sekigis siajn okulojn kaj ellitiĝis. Ŝi iris
al la eta fenestro,
esperante malfermi la dikajn
fenestrokovrilojn,
kiuj malhelpis la envenon de lumo. Ŝi ankaŭ esperis, ke ŝi vidos la
sunon. Krome, estis tre
varme en la ĉambro, kaj estus saĝe malfermi
la fenestron por enlasi iom da pura
aero. Sed ŝi ne sukcesis. Io
malhelpis, ke tiu malnova fenestro moviĝu.
Ŝi iris al la pordo; ĝi estis
ŝlosita, kaj ŝlosilo
nenie
videblis.
La ĉambro estis malbela, ne tre pura. Apud la muro staris
tablo kaj seĝo. Ŝi sidiĝis sur la seĝon, metis la
brakojn sur la
tablon, la kapon en la manojn, kaj ploris. "Enŝlosita mi estas," ŝi
pensis. "Oni enŝlosis min!"
Antaŭe ŝi ne multe pensis pri la plezuro esti
libera. Liberi
estis io perfekte natura: ŝi iris, kien ŝi deziris, sen iu ajn
malhelpo, kaj tiu libereco ŝajnis rajto evidenta. Kaj nun oni
malliberigis ŝin
malantaŭ ŝlosita pordo. Ŝi, kiu tiom ŝatis ĝoji,
ridi, kanti, kiu tiom ŝatis
ludi kaj promeni sub la suno, nun ne plu
trovis en si la humuron, kiu tiom ofte helpis ŝin en la malfacilaj
horoj de la vivo. Ŝi ne povis vidi la eksteran sunon, kaj same en ŝia
koro ne plu lumis la kutima suno de ĝojo.
Kaj jen subite ŝi reagis: ŝi iris al la pordo kaj ĝin batis
kun plej granda forto; ŝi faris timigan bruon, sed nenio okazis. Ŝi
vokis pli kaj pli laŭte,
kriis,
kriegis, samtempe piedbatante la
pordon, sed venis neniu respondo, neniu reago. Senespera, ŝi revenis
al la lito kaj rekuŝiĝis, pli laca ol iam ajn. Dum multaj horoj ŝi
restis tiel, kuŝe, kaj fine, tro laca, ŝi ekdormis.
Vekis ŝin infana voĉo; ĝi venis el iu alia ĉambro, en la
sama domo, tute certe; ĝi diris: "Neniam diru nek al via
patro nek al
via patrino, ke ni venis en la forlasitan domon. Estas malpermesite
ludi ĉi tie. Se ili scius..." Alia voĉeto respondis: "Mi neniam
diros. Nek al mia patro, nek al mia patrino. Ne havu zorgojn. Neniam
oni scios, ke ni venis ludi ĉi tie."
Gerda diris: "Infanoj, ĉu vi aŭdas min?" Ŝia koro batis
espere.
"Iu parolis," sonis unu el la infanvoĉoj, sed aŭdeble la
knabo ne parolis al Gerda, nur al sia kunulo. "Ĉu vi aŭdis?"
"Estis kvazaŭ voĉo de virino," diris la alia.
"Infanoj, venu, helpu min, mi estas mallibera, oni ŝlosis la
pordon, mi estas enŝlosita, venu, mi petas, mi petegas, liberigu min,"
Gerda plu petegis. Sed la reago de la infanoj estis plej
senkuraĝiga.
"Venu!" kriis unu. "Estas fantomo!"
"Vi pravas," la dua respondis, "oni ĉiam rakontis pri fantomo
en ĉi tiu forlasita domo. Fantomino, oni diris, kaj la voĉo estis
ina. Ni rapide forkuru!"
"Mi timas," ankoraŭ diris la unua, dum la bruoj klarigis al
Gerda, ke la du knaboj forkuras kaj lasas ŝin sola, sola, sola...
Gramatikaj klarigoj - Note grammaticali
Vortaro - Vocabolario
-ata participio presente passivo
| konata | "(che e') conosciuto"
| | rigardata | "che si sta guardando"
|
-inta participio passato attivo
| aminta | "avendo amato"
| | laborinta | "avendo lavorato"
|
-eco qualita' astratta
| libera, "libero" | libereco, "liberta' "
| | viro, "uomo (maschio)" | vireco, "virilita' "
| | unu, "uno" | unueco, "unita'"
|
-iĝ divenire
| mi vekas lin, "lo sveglio"
| li vekiĝas, "si sveglia";
| | mi movas ĝin, "lo muovo"
| ĝi moviĝas, "si muove";
| | ellitiĝi = iĝi el lito
| "alzarsi" (lett. uscir fuori dal letto)
| | li komencas la rakonton "lui comincia la storia"
| la rakonto komenciĝas "la storia ha inizio"
|
ata> ita (come per as> is)
| farata laboro | "lavoro che si sta facendo [ora]"
| | farita laboro
| "lavoro che e' stato fatto [e terminato]"
| | mi faras la laboron | "sto facendo il lavoro"
| | mi faris la laboron | "ho fatto/feci il lavoro"
| | |
| | vekata amiko | "un amico che provo a svegliare", "un amico che sta essendo svegliato"
| | vekita amiko | "un amico che e' stato svegliato [e ora e' sveglio]"
|
-eg- (accrescitivo), -ig- (causativo):
Attenti a non confondere questi due suffissi!
| lacega | "estausto", "pesantemente stanco"
| | laciga | "spossante" ("che causa stanchezza")
| | kuraĝega | "estremamente coraggioso", "eroico", "intrepido"
| | kuraĝiga | "incoraggiante"
| | |
|
Parole composte:
fenestrokovrilo, "persiana" è composta da ilo = "strumento", "cosa", kovr- = "coprire" e fenestro = "una finestra" (fenestro)
DEMANDOJ (14)
EKZERCOJ (14)
© Demandoj kaj Ekzercoj de Edmund GRIMLEY EVANS
edmund@esperanto.org
|