|
INDICE Rajtigilo
Enkonduko Unua ĉapitro Dua ĉapitro Tria ĉapitro Kvara ĉapitro Kvina ĉapitro Sesa ĉapitro Sepa ĉapitro Oka ĉapitro Naŭa ĉapitro Deka ĉapitro Dekunua ĉapitro Dekdua ĉapitro Dektria ĉapitro Dekkvara ĉapitro Dekkvina ĉapitro Deksesa ĉapitro Deksepa ĉapitro Dekoka ĉapitro Deknaŭa ĉapitro Dudeka ĉapitro Dudek unua ĉapitro Dudek dua ĉapitro Dudek tria ĉapitro Dudek kvara ĉapitro Dudek kvina ĉapitro
Cartoline virtuali
|
GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 12 (DEK DU)
Bob duone malfermas la okulojn, ilin refermas, ilin malfermetas
denove, ilin refermas, ĝemas, kaj finfine malfermas ilin tute larĝe.
"Donu al mi ion por trinki," li diras.
"Trinki? Kion vi deziras trinki?" demandas Tom.
"Ion ajn. Brandon. Donu al mi glason da brando."
"Kiel vi sentas vin?" diras fraŭlino Marta, la flegistino.
"La kapo doloras," Bob respondas ĝeme. "Mi petas vin, bonvolu
doni al mi ion por trinki."
"Ĉu vi bonvolas iri," Tom petas la flegistinon, "kaj alporti
al li glason da brando?"
La flegistino iom hezitas, sed fine kapjesas.
"Ĉu mi ankaŭ voku la policon?" ŝi diras. "Li ja ricevis
baton, baton sufiĉe fortan, por ke li iĝu senkonscia.
Laŭ mia
opinio, tio pravigas, ke oni venigu la policon. Ĉu vi ne konsentas?"
"Ankaŭ akvon," diras Bob, antaŭ ol Tom trovas la tempon
respondi al Marta. "Mi tre soifas. Mi trinkos brandon plezure, sed unue
mi trinku akvon. Bonvolu alporti al mi tre grandan glason da akvo kaj
iom grandan glason da brando."
"Jes. Estus saĝe voki la policon," Tom respondas al la
flegistino.
"Se vi ne alportos al mi ion por trinki, mi iros mem," diras
Bob. "Mi tre soifas. Vi ne povas imagi, kiom soifa mi min sentas. Mi
tuj iros trinki akvon. Kaj poste mi iros aĉeti brandon. Ĉu oni povas
ricevi brandon en la memserva restoracio?"
"Ne, tute ne," Marta respondas, "sed mi havas brandon en mia
ĉambro. Mi alportos ĝin al vi. Aŭ venu mem, se vi povas. Ĉu vi
povas stariĝi?"
"Mi povas," diras Bob, tre malrapide stariĝante kun la helpo
de Tom kaj de la flegistino, "kvankam dolore."
Ili iras al ŝia ĉambro.
"Trinku tiom da akvo, kiom vi deziras, " ŝi diras. "Kaj poste
mi donos brandon al vi. Eksidu sur tiun seĝon, ĝi estas tre komforta,
vi vidos."
Bob sidiĝas sur la seĝon, iom ĝemas, kaj ricevas grandan
glason da akvo kun videble grandega plezuro. "Doloras al mi la kapo,"
li diras.
"Diru," petas Tom, "kio okazis. Ĉu finfine vi klarigos al ni?
Ni estas ege scivolaj."
Bob pripensas iomete, trinkas iom da akvo, metas la manon al la
kapo kun dolora esprimo survizaĝe, kaj fine respondas:
"Mi ne povus klarigi. Nenio estas klara. Mi estis tie apud
Gerda. Mi aŭdis nenion, mi aŭdis neniun bruon. Kaj subite ĉio
eksplodis en mia kapo kaj mi mortis."
Gramatikaj klarigoj - Note grammaticali
Vortaro - Vocabolario
al- avvicinamento
| veni, "venire" | >alveni, "arrivare"
| | iri, "andare" | > aliri, "appropinquarsi a"
| | porti, "portare con se'" | > alporti, "portare a qualcuno"
| | paroli, "parlare" | > alparoli, "rivolgersi a"
|
kapjesi = kap + jes + i = "annuire" ("testa" + "si'" + finale verbale)
scivola = sci + vol + a = "curioso" ("sapere" + "volere" + finale agg. =
"che vuol sapere")
klarigi = klar + ig + i = "spiegare" ("chiaro" + "rendere" + finale verb.
"far chiarezza")
survizaĝe = sur + vizaĝo + e = "sul suo (di lui, lei) viso" ( "su" + "viso" +
finale d'avverbio = sur (la, lia, ŝia) vizaĝo)
a > e:
| facila laboro, "un lavoro facile" | facile labori, "lavorare facilmente"
| | la laboro estas facila, "il lavoro e' facile" | labori estas facile, "lavorare e' facile"
| | estas facile labori | "e' facile lavorare"
| | estas bone lerni la lingvon | "e' bene imparare la lingua"
| | ripari la aŭton estas dezirinde | "e' auspicabile riparare l'auto"
| | riparado de la aŭto estas dezirinda | "la riparazione dell'auto e' auspicabile"
| | - |
| | tiu demando estas nediskreta | "quella domanda e' indiscreta"
| | tion demandi estas nediskrete | "e' indiscreto chiedere cio' "
| | estis klare, ke la laboron faros li | "era chiaro, che lui era colui che avrebbe fatto il lavoro"
| | estis klara decido, ke la laboron faros li | "era
una decisione chiara che lui avrebbe fatto il lavoro"
| | estus bone, se vi povus veni | "sarebbe bene se tu venissi"
| | estus bona afero, se vi povus veni | "sarebbe buona cosa, se tu potessi venire"
| | "ja" | spesso si riferisce alla causa della cosa di cui si parla nella frase precedente, ma e' anche semplicemente usato per enfatizzare:
| | mi ne povas ĝin porti, ĝi ja estas tro granda | "non lo posso portare, e' troppo pesante"
| | li certe venos, li ja tre deziras vidi vin | "verra' di certo, vuole talmente vederti!"
| | vi ja scias ... | "sicuramente sai ...", "indubbiamente, saprai ..."
| | Ĉu li ne venos? - jes ja! | "che, non verra'?" - "si', lo fara',
sicuramente!"
|
DEMANDOJ (12)
EKZERCOJ (12)
Forigu la vortojn kun "{}"!
© Demandoj kaj Ekzercoj de Edmund GRIMLEY EVANS
edmund@esperanto.org
|