|
INDICE Rajtigilo
Enkonduko Unua ĉapitro Dua ĉapitro Tria ĉapitro Kvara ĉapitro Kvina ĉapitro Sesa ĉapitro Sepa ĉapitro Oka ĉapitro Naŭa ĉapitro Deka ĉapitro Dekunua ĉapitro Dekdua ĉapitro Dektria ĉapitro Dekkvara ĉapitro Dekkvina ĉapitro Deksesa ĉapitro Deksepa ĉapitro Dekoka ĉapitro Deknaŭa ĉapitro Dudeka ĉapitro Dudek unua ĉapitro Dudek dua ĉapitro Dudek tria ĉapitro Dudek kvara ĉapitro Dudek kvina ĉapitro
Cartoline virtuali
|
GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 11 (DEK UNU)
Linda ekhavis ideon. Ŝi aliris la junan blondan viron, dum li
proksimiĝis al sia aŭto, kaj alparolis lin:
"Sinjoro, ĉu vi bonvolus helpi al mi?"
Li turnis sin al ŝi kun vizaĝo ŝajne ne tre kontenta, kaj
ŝin rigardis dum longa senvorta minuto.
"Kiel mi povus vin helpi?" li fine demandis, kaj li tuj
aldonis: "Bonvolu pardoni min, se mi respondas nee, sed al mi tempo
vere mankas. Mi devas urĝe veturi al la urbo."
"Ĝuste tiel vi povas min helpi. Mia aŭto paneas. Io estas
fuŝita en ĝi. Mi ne sukcesas ĝin irigi..."
"Pardonu min, sed mi ne sukcesus rebonigi la aferon, eĉ kun
plej granda bonvolo. Pri mekaniko mi scias nenion. Mi ĉiam
miras vidi,
ke veturiloj entute funkcias. Kiam mi vidas motoron, ĉiam mirigas min,
ke tia ŝajne senorda aranĝo de pecoj kaj
objektoj igas aŭton iri.
Mi..."
"Mi ne petas vin ripari mian veturilon, vi min miskomprenis.
Mi demandas nur, ĉu vi bonvolus akcepti min en via aŭto ĝis la
urbo."
La ideo de Linda estis jena: sekvi lin estus danĝere, sed se
li veturos aŭte, mi petos lin akcepti, ke mi veturu kun li, kaj dum la
veturado mi igos lin paroli. Mi diskrete faros ŝajne banalajn
demandojn, kaj paroligos lin. Tiel mi scios kiel eble plej multe pri
li.
"Nu, bone," li fine konsentas. "Konsentite, venu." Kaj li
malfermas la pordon de la aŭto por ŝi.
"Dankon, vi vere estas tre afabla. Tio ege helpas min. Mi plej
sincere dankas."
"Ne dankinde," li respondas, iom
seke. Kaj li ekirigas la
motoron.
"Mi ne ŝatas la ideon, ke mi devos venigi ripariston,
mekanikiston," ŝi diras. "Mi tute ne ŝatas aŭtojn, fakte. Mi havas
veturilon, ĉar estas tre oportune, sed mi ne ŝatas aŭtojn."
La alta junulo nur silentas.
"Ne estas facile igi lin diri ion," pensas Linda, iom zorge,
sin demandante, ĉu estis saĝe enmiksi sin en tiun aventuron. Ŝi
forte deziras lin paroligi, sed samtempe timas malkontentigi lin.
Neniam estas facile trovi plene kontentigan manieron agi.
"Ĉu ĝenas vin, se mi parolas?" ŝi demandas, "vi eble estas
silentema."
"Mi havas zorgojn," li respondas.
"Mi ne volas ĝeni vin. Estas jam tiel bonkore, ke vi min
veturigas. Mi vere sentas grandegan dankemon al vi."
"Ne dankinde," li ripetas, kaj silentas plu, pripensema.
Gramatikaj klarigoj - Note grammaticali
Vortaro - Vocabolario
-ante participio presente attivo, nella forma avverbiale
(comunemente traducibile col gerundio)
|
| laborante, li silentis,
| "lavorando, tacque" [mentre lavorava]
|
|
| ni diskutis promenante,
| "parlammo passeggiando"
| | vi lernos la lingvon parolante ĝin, | "imparerai la lingua parlandola"
[con il parlarla]
|
-ig- forma causativa: far fare qualcosa, rendere, far divenire
| | granda, "grande" | > grandigi, "ingrandire"
| | | (pli) forta, "(piu') forte" | > (pli)fortigi, "rinforzare"
| | | facila, "facile" | > faciligi, "facilitare"
| | | scii, "sapere" | > sciigi, "informare" o "far sapere"
| | | stari, "stare" | > starigi, "sistemare", "far stare"
| | | kontenta, "contento" | > kontentiga, "soddisfacente"
| | | maltrankvila, "preoccupato, ansioso" | > maltrankviliga, "che rende
preoccupati"
|
-ilo strumento
| labori, "lavorare" | > laborilo, "arnese"
| | dormi, "dormire" | > dormigi, "far addormentare" > dormigilo, "sonnifero"
| | veturi, "andare (non a piedi), viaggiare" | > veturilo, "veicolo"
|
DEMANDOJ (11)
EKZERCOJ (11)
Scegli la forma causativa o la fattiva come mostrato nell'esempio, rispettando il senso della frase.
© Demandoj kaj Ekzercoj de Edmund GRIMLEY EVANS
edmund@esperanto.org
|