|
INDICE • Rajtigilo
• Enkonduko • Unua ĉapitro • Dua ĉapitro • Tria ĉapitro • Kvara ĉapitro • Kvina ĉapitro • Sesa ĉapitro • Sepa ĉapitro • Oka ĉapitro • Naŭa ĉapitro • Deka ĉapitro • Dekunua ĉapitro • Dekdua ĉapitro • Dektria ĉapitro • Dekkvara ĉapitro • Dekkvina ĉapitro • Deksesa ĉapitro • Deksepa ĉapitro • Dekoka ĉapitro • Deknaŭa ĉapitro • Dudeka ĉapitro • Dudek unua ĉapitro • Dudek dua ĉapitro • Dudek tria ĉapitro • Dudek kvara ĉapitro • Dudek kvina ĉapitro
• Corso completo (pdf)
• Cartoline virtuali
|
GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 10 (DEK)
Ascoltare l'audio
Fakte, Tom ne estas ema fidi la flegistinon. Kial? Ĉu vi
scias, kara amiko, vi kiu sekvas ĉi tiun aventuron ekde la unua vorto?
Ĉu vi scias, kial Tom ne emas fidi la flegistinon?
Ne. Certe vi ne scias. Ankaŭ mi ne scias. Sed fakto restas
fakto, eĉ se ni ne komprenas ĝin. Kaj la fakto estas, ke Tom ne emas
ŝin kredi.
Tom estas agema knabo, eĉ iom aventurema, kaj eble tiu tro
parolema flegistino ne ŝajnas al li kredinda. Eble li opinias, ke tiu
flegistino tro emas paroli, kaj do ne estas fidinda. Aŭ ĉu temas pri
io alia?
Tom ege ŝatas sian amikon Bob. Li ŝategas lin. Li lin amas,
fakte. Bob kaj li amikiĝis antaŭlonge en la urbego, kie ili vivis
tiutempe -- ili dumtempe eĉ iradis al la sama lernejo -- sed poste Tom
devis iri al malsama urbo, kaj ili ne plu vidis sin reciproke. Kiam,
antaŭ kelkaj tagoj, ili retrovis unu la alian en la sama universitato,
ambaŭ ege dankis la destinon.
Ili treege ŝatas la tiean bonegan vivon. Ili ŝategas ĝin.
Ambaŭ estas agemaj, laboremaj knaboj, kun speciala ŝato al la iom
timemaj studentinoj. Eble ĉar timema junulino estas malpli timinda ol
ino neniam ema timi, ol sen-tim-ulino. Ĉu vi komprenas?
Sed nun Tom malŝatas la aventuron. Li sin demandas, kial li
sentas tiun flegistinon nefidinda. Li preferus silenteman,
grav-aspektan sinjorinon. Tiu ĉi ne aspektas tre zorgeme, kaj li ne
trovas ŝin atentema pri liaj demandoj. Verdire, li opinias ŝin ema
fuŝi sian laboron. Li timas, ke ŝi ofte agas fuŝe. Fuŝemaj homoj
ekzistas en la mondo. Kial tiu tro parolema flegistino ne estus unu el
ili? Ĉu li mispaŝis, kiam li turnis sin al ŝi? Sed al kiu alia li
povus sin turni? Ŝi estis la sola flegistino, kiu troviĝis en la
universitato. Aŭ ĉu li mispensas?
Kaj nun li sentas sin ema zorgi pri Linda. Ĉu tiu belega
knabino ne troviĝas en danĝero? Li amas ŝin, li eĉ amegas ŝin, pli
kaj pli, kaj la ideo, ke danĝeraj homoj povus fari ion al ŝi, apenaŭ
estas travivebla. La vivo ne estas facila, kaj ŝajnas nun, ke la tuta
afero iĝas pli kaj pli malŝatinda.
Gramatikaj klarigoj - Note grammaticali
Vortaro - Vocabolario
-eg- accrescitivo
| bona, "buono" | > bonega, "eccellente"
| | bela, "bello" | > belega, "splendido"
| | urbo, "citta'" | > urbego, "metropoli"
| | labori, "lavorare" | > laboregi, "farsi in quattro", "sforzarsi"
|
-em- tendenza
| paroli, "parlare" | > parolema, "loquace"
| | agi, "agire" | > agema, "attivo", "intraprendente"
| | timi, "temere" | > timema, "timoroso", "pavido"
|
mis- errore, sbaglio
| kompreni, "capire" | > miskompreni, "capir male", "fraintendere"
| | paŝo, "passo [in avanti]" | > mispaŝo, "strafalcione"
|
DEMANDOJ (10)
EKZERCOJ (10)
Completa le seguenti frasi con le parole o le terminazioni mancanti. Attenzione all'ortografia!
Scrivere xx, nelle caselle che dovrebbero essere lasciate vuote
© Demandoj kaj Ekzercoj de Edmund GRIMLEY EVANS
edmund@esperanto.org
|