GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 9 (NAŬ)
"... Ŝi kuŝas meze de la koridoro! Venu, venu tuj. Certe la afero
urĝas," diras Tom.
Li rigardas la flegistinon: ŝi estas dika, grasa virino kun
bluaj okuloj, ruĝaj haroj, kaj tre ronda vizaĝo. Jam kelkajn minutojn
li provas diri, kio okazis, sed ŝajnas, ke tiu flegistino ne rapide
komprenas. La vorto urĝa ŝajnas ne ekzisti en ŝia vortaro.
"Kuŝas, ĉu? Meze de la koridoro, ĉu vere?" ŝi diras.
Videble, la flegistino apenaŭ povas kredi.
"Kial, diable, ŝi kuŝus meze de la koridoro?" ŝi demandas.
"Mi petas, venu urĝe. Mi ne scias, kial ŝi kuŝas tie. Mi nur
diras, kion mi vidis. Ni trovis ŝin tie. Eble ŝi estis malsana. Mi
ne scias. Ŝi svenis, ŝi perdis la konscion. Nun certe oni devas urĝe
okupiĝi pri ŝi."
"Stranga afero!"
"Nu, mi ne estas fakulo. Vi jes. Okupiĝi pri malsanaj homoj
estas via fako, ĉu ne? Venu tuj. Urĝas!"
"Nu, nu, nu, nu. Kial, diable, ŝi svenis en la koridoro?
Stranga ideo! Oni neniam svenas tie."
"Ĉu vere? Kie do oni svenas en ĉi tiu universitato? Pardonu
min, sed mi ne konas la tradiciojn. Mi estas novulo. Apenaŭ unu
semajnon mi estas ĉi tie."
"Juna viro, en ĉi tiu universitato, oni svenas en la
klasĉambroj, oni svenas en la restoracio, oni svenas en la
dorm-ĉambroj, oni svenas en la banĉambroj, eble eĉ oni povus sveni
en iu administra oficejo. Sed pri sveno koridora mi neniam aŭdis.
Stranga epoko! Stranga generacio! Oni faras ion ajn niaepoke."
"Vi parolas, parolas, paroladas, kaj dume tiu kompatinda
knabino kuŝas en koridoro, kaj neniu zorgas pri ŝi!"
"Nu, nu, ne maltrankviliĝu, juna viro, ne havu zorgojn. Ni tuj
rapidos tien, kaj mi tuj prizorgos ŝin."
Kaj ili kune rapidas al la loko, kie Tom lasis sian amikon kun
Gerda.
Sed jen subite Tom haltas.
"Kio okazas? Kial vi ekhaltis?" demandas la flegistino.
"Ŝi estis ĉi tie, kaj ne plu estas, sed..."
"Sed estas iu alia, kaj li estas senkonscia, ŝajnas al mi.
Ĉu vi konas lin?"
"Jes, estas mia amiko Bob. Kio okazis al li?"
La flegistino iras al Bob, kiu falsidas ĉe la koridora muro.
Ŝi tuŝas lian kapon.
"Batita! Oni batis la kapon al li!"
"Diable! Bob, Bob! Respondu! Ĉu vi aŭdas min? Diru ion, mi
petas! Kio okazis?"
Sed Bob ne respondas, kaj Tom iĝas pli kaj pli maltrankvila.
Gramatikaj klarigoj
Vortaro
Korelativoj
Altri correlativi:
kial perche' [interrogativo anche indiretto]
kie dove [interrogativo anche indiretto]
neniu nessuno tra essi, nessuna persona
ajn = qualsiasi, qualunque
Questa particella si usa dopo un correlativo per sottolineare una maggiore
indefinitezza:
iu ajn qualunque persona, qualsiasi tra quelli
io ajn qualsiasi cosa
kie ajn ovunque, in qualunque luogo
kiu ajn chiunque (soggetto)
kiun ajn chiunque (complemento oggetto)
Akuzativo
Abbiamo giΰ imparato che per indicare la destinazione di qualcosa che si
muove da un posto diverso si usa la desinenza -n dell'accusativo. Notare
i differenti usi dell'accusativo nelle seguenti frasi:
kien ajn vi iros, mi sekvos vin, "ovunque tu andrai, ti seguiro'"
mi faros kion ajn vi diros, "faro' qualsiasi cosa tu dirai"
li diras ion ajn, "dice ogni cosa"
iru ien ajn, "vai ovunque", "vai ove vuoi" [in qualsiasi posto tu voglia]
Verboj
-it- si usa per formare il participio passato passivo [a cui si aggiunge, come peri gli altri
aggettivi la desinenza -a]
fari, "fare" > farita, "fatto"
vidi, "vedere" > vidita, "visto"
perdita peco, "un pezzo perduto"
ni estas informitaj, "siamo [stati] informati"
Afiksoj
-ad- azione prolungata o ripetuta
paroli, "parlare" > paroladi, "tenere discorso", "parlare a lungo"
la penso, "il pensiero" > la pensado, "il processo del pensare"
memoro, "memoria" > memorado "il processo del rammentare"
Notare le differenze:
la respondo estis longa, "la risposta era lunga"
la respondado estis longa, "la replica fu lunga" [ci volle
un lungo tempo ad esprimere tutte le risposte]
li rigardis, "guardo'",
li ekrigardis, "diede un'occhiata",
li rigardadis, "guardo' a lungo", "guardo' e riguardo'"
-ar- gruppo, collezione
vorto, "parola" > vortaro, "dizionario", "vocabolario"
homo, "essere umano" > homaro, "umanita'" [insieme degli umani]
la studentaro, "il corpo studentesco"
la kuracistaro, "il corpo medico", "tutti i dottori (della zona)"
-ind- che vale la pena fare (confrontare con ebl, lez. 3)
ami, "amare" > aminda, "amabile", "che merita amore"
vidi, "vedere" > vidinda, "valevole d'esser visto"
havi, "avere" > havinda, "che merita d'esser avuto"
kompati, "aver compassione" > kompatinda, "che
merita compassione, compassionevole"
Notare la differenza fra inda e ebla:
havinda, "meritevole d'esser avuto", havebla, "disponibile"
aminda, "che merita amore", amebla, "che puo' essere amato"
Prepozicioj
sen senza
Notare l'uso di questa preposizione come prefisso:
senkora, "senza cuore"
senforta, "privo di forze"
senhelpa, "indifeso", "inerme"
senkompate, "impietosamente"
DEMANDOJ (9)
EKZERCOJ (9)
Jen por vi:
© Demandoj kaj Ekzercoj de Edmund GRIMLEY EVANS
edmund@esperanto.org
|