GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 8 (OK)
En la universitata memserva restoracio, Linda sidas kaj pensas.
Ŝi pensas ne tre trankvile. Fakte, ŝiaj pensoj iĝas pli kaj pli
maltrankvilaj.
Ŝi observas la junan viron, kiu metis ion en la kafon de
Gerda.
Ŝi pli kaj pli maltrankviliĝas.
Tom kaj Bob estas for jam longe. Ili ne revenas. Ĉu do vere
okazis io al Gerda? Sed kio okazis? Ĉu io grava?
Linda observas la junulon kaj pensas:
Kion mi faros, se li ekstaros kaj foriros?
Ĉu mi sekvos lin? Ĉu mi sekvu lin?
Kion mi faru, se li iros eksteren? Ĉu mi sekvu lin eksteren?
Ĉu mi sekvu lin ekstere? Mi ne scias, kion mi faru. Mi ne scias, kion
mi faros. Mi ne scias, ĉu mi sekvos lin aŭ ne.
Kaj se li foriros en aŭto? Ĉu ankaŭ mi sekvu lin aŭte?
Jam estas vespero. Baldaŭ venos nokto. Jes. Baldaŭ
noktiĝos. Ĉu mi sekvu lin nokte?
Kaj eĉ se li ne iros eksteren de la universitato, eĉ se li
restos ĉi tie, ĉu mi sekvu lin?
Se li eliros tra tiu ĉi pordo, li iros en la koridoron al iu
ĉambro. Ĉu mi sekvu lin en la koridoron? Ĉu mi sekvu lin en la
koridoro? Ĉu mi sekvu lin en la ĉambron, en kiun li eniros? Ne.
Neeble. Mi atendos en la koridoro. Sed se nenio okazos? Se li restos
longe plu en la ĉambro?
Kaj se li eliros tra tiu pordo, li iros eksteren, verŝajne al
la urbo. Ĉu mi sekvu lin al la urbo? Ĉu mi sekvu lin en la urbon?
Ĉu mi sekvu lin en la urbo?
Se li iros piede, eble li vidos min, verŝajne li vidos min.
Li suspektos, ke mi lin sekvas. Li turnos sin al mi. Mi ektimos. Mi
paliĝos kaj tuj poste ruĝiĝos. Ĉiaokaze, mi maltrankviliĝos. Jam
nun mi maltrankviliĝas.
Se li iros per buso, li eĉ pli certe vidos, ke mi sekvas lin,
ĉar ni devos kune atendi ĉe la haltejo.
Linda ne sukcesas decidi, kion ŝi faru.
Ŝi timas. Ŝia koro batas rapide. Ŝi volus, ke Tom kaj Bob
estu kun ŝi, ke ili helpu ŝin, ke ili helpu ŝin decidi. Ŝi estas
tute sola. Ŝi sentas, ke ŝia koro rapidiĝas, sed ŝi ne scias, kion
fari.
Kaj jen, antaŭ ol ŝi povis decidi, antaŭ ol ŝi sukcesis
retrankviliĝi, jen la juna viro ekstaras. Li rigardas al la koridora
pordo. Ĉu tien li iros? Li rigardas al la pordo, tra kiu oni eliras al
la urbo. Ĉu tien? Jes, tien li iras.
Kaj Linda aŭtomate ekstaras kaj ekpaŝas al la sama pordo. Ne
ŝi decidis. Ŝajnas, ke ŝia korpo decidis mem. Ŝajnas, ke ŝiaj
kruroj agas mem. Nu, ĉiaokaze, jen Linda sekvas lin. Al kiu mistera
destino?
Gramatikaj klarigoj
Vortaro
1- Prepozicioj
ekster =fuori da
tra =attraverso per=per mezzo di, con (=per mezzo di), in (=per
mezzo di) In italiano, spesso, si usa la preposizione "con" per
indicare lo strumento con cui si svolge un'azione, a volte con altre
preposizioni, per esempio: "in, per, di". In esperanto si usa sempre per.
(da non confondere con por, che significa "per, a causa di"). mi
tien iros kun li, sed mi iros per aŭto dum li iros per
buso= andrò là con lui [in sua compagnia], ma io andrò con [per mezzo
di] l'auto, mentre lui andrà con [per mezzo di] l'autobus. mi tien
iros per aŭto kun li=andrò là in [per mezzo di] auto
con [in compagnia di] lui. Grazie alla possibilità di
"spostare" una radice da una categoria grammaticale a un'altra con
("per mezzo di") la modifica della desinenza:
mi tien iros aŭte = andrò là con la macchina ["macchinamente"]
li tien iros buse = andà là con l'autobus
el (estrazione, provenienza): da, di ho preso la frase da questo libro
2 - ĉar perché, poiché Si usa nelle risposte a domande con Kial?
Kial li certe vidos vin, se li iros per buso?=Perché ti vedrà con
certezza, se andrà con l'autobus?
Ĉar ni devos kune atendi ĉe la haltejo.=Perché dovremo
aspettare assieme alla fermata.
3 - Sufiksoj -ej- posto, luogo adibito all'azione espressa dalla
radice
dormi, "dormire" > dormejo, "dormitorio"
("stanza da letto" si dice dormoĉambro)
lerni, "imparare" > lernejo, "scuola" (luogo ove si impara)
4- "Si", Refleksiva pronomo
mem traduce "stesso, medesimo, di persona, da se stesso, da solo"
si (pronome) traduce, "sé (stesso), si"
Si si riferisce sempre alla terza persona e al soggetto, quindi non
può essere soggetto. Vediamo l'uso di "stesso" in italiano:
ŝi mem diris ĝin, "lei stessa lo disse"
ŝi diris ĝin al si, "lei lo disse a se stessa" (se lo
disse)
ili komprenos tion mem, "capiranno lo [quella cosa] da soli"
ili komprenos sin, "si comprenderanno", "si capiranno"
ili komprenos unu la alian, "si capiranno l'un l'altro"
ili komprenos ilin, "li capiranno"
li amis ŝin, "lui la amò"
li amis lin, "lui lo amò"
li amis sin, "lui si amò"
Nella forma aggettivale sia traduce l'italiano "suo/a".
Notare che in italiano "suo/a" è ambiguo:
li amis ŝian flegistinon, "lui amò la sua [di lei] infermiera"
li amis lian flegistinon, "lui amò la sua [di qualcun'altro] infermiera"
li amis sian flegistinon, "lui amò la sua [propria] infermiera"
5- "Si", Persona nedifinita pronomo
oni=si Non confondere il "si" riflessivo dal "si"
impersonale: Oni diras...=Si dice...
Li diras al si...="[Lui] Si dice..., Dice a se stesso..."
DEMANDOJ (8)
EKZERCOJ (8)
("Berlino", "Londono" kaj "Parizo" estas urbo-nomoj.)
|