GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)
ĈAPITRO 7 (SEP)
(En la koridoro)
Tom: Jen ŝi estas. Ni pravis. Ŝi apenaŭ havis la tempon alveni
ĝis la angulo, jam ŝi falis. Videble, ŝi estas nekonscia. Ŝi perdis
la konscion kaj falis.
Bob: Ĉu ŝi ankoraŭ vivas?
Tom: Jes. Ne timu. Ŝi perdis la konscion, sed ŝi ne perdis la
vivon. La koro batas. Ĝi batas malforte, sed tamen batas. Ŝi do
vivas. Eble ŝi apenaŭ vivas, sed ŝi vivas.
Bob: Kion ni faru?
Tom: Kion vi opinias?
Bob: Ŝajnas, ke ŝi dormas.
Tom: Ni devas informi la aŭtoritatojn. Tuj. Mi iros. Ili eble
decidos voki doktoron, kuraciston, kaj almenaŭ tuj sendos flegistinon.
Certe estas flegistino en ĉi tiu universitato, ĉu ne?
Bob: Verŝajne, sed mi ne scias certe. Mi estas ĉi tie apenaŭ unu
semajnon.
Tom: Nu, mi tuj iros informi ilin. Restu ĉi tie kun ŝi. Sed ni
unue metu ŝin pli bone, ke ŝi kuŝu komforte, kun la piedoj pli altaj
ol la kapo.
Bob: Ĉu vere? Ĉu vere vi volas, ke ŝi kuŝu kun la piedoj pli
altaj ol la kapo? Tio ne estas komforta.
Tom: Tamen, kiam iu perdis la konscion, tio estas la ĝusta pozicio,
se mi bone memoras, kion oni instruis al mi.
Gramatikaj klarigoj
Vortaro
Preposizioni
ĝis = fino a, finché Questa è l'altra preposizione (oltre a al)
che non permette l'uso della -n dell'accusativo nei casi di
"movimento verso, moto a". Li iris
ĝis la angulo=Andò fino all'angolo (Raggiunse l'angolo)
ol = di [introduce il secondo termine di paragone nel superlativo relativo] Il
primo termine è introdotto da pli (più) oppure malpli (meno): Tom
estas pli alta ol Bob= Tom è più alto di Bob Significa
anche "piuttosto che, invece che": Mi preferas informi la aŭtoritatojn,
ol (informi) la kuraciston.=Preferisco informare le autorità, piuttosto
che il medico. Verbi Futuro
Il futuro indicativo si forma con la desinenza -os mi estos=sarò mi
tuj iros informi la doktoron=andrò subito a informare il dottore mi
tuj iru informi la doktoron=andiamo subito a informare il dottore
Affissi -ist- è un suffisso che indica colui che svolge per
professione (non nel momento in cui si parla) l'azione indicata dalla radice kuraci=curare
(medicare) > kuracisto=medico instrui=insegnare > instruisto=
insegnante Accusativo Ovviamente anche i termini plurali mantengono l'accusativo in
-n:
mi konas belajn knabinojn, "conosco belle ragazze"
la viroj, kiujn ŝi amas, "gli uomini i quali lei ama" (amati da lei)
la viroj, kiuj ŝin amas, "gli uomini che la amano" Accusativo
di tempo La forma in -n, infine, è usata anche per esprimere tempo,
durata, misurazione e valore oltre che il complemento oggetto o la direzione di un
movimento Ma a differenza della direzione di un movimento, in questo caso non
vi deve essere alcuna preposizione. mi restis la tutan semajnon=restai l'intera
settimana mi restis dum la
tuta semajno=rimasi (durante) tutta la settimana Attenzione al verbo
"essere=esti". Esso non ha un complemento oggetto, ma: ĝi estas unu
metron alta=E' alto un metro oppure ĝi estas alta unu metron perchè
"unu metro" è la misura dell'altezza
DEMANDOJ (7)
EKZERCOJ (7)
|