http://www.vessella.it KARIBU!
Corso di Esperanto
(per falsi principianti)

ATTENZIONE: Se questi caratteri: ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ sono diversi da: scrivimi indicandomi il programma che usi (Internet Explorer 6, Netscape 7, o altro) affinchθ ti possa aiutare a vedere correttamente i suddetti caratteri.
INDICE

•  Rajtigilo

•  Enkonduko
•  Unua ĉapitro
•  Dua ĉapitro
•  Tria ĉapitro
•  Kvara ĉapitro
•  Kvina ĉapitro
•  Sesa ĉapitro
•  Sepa ĉapitro
•  Oka ĉapitro
•  Naŭa ĉapitro
•  Deka ĉapitro
•  Dekunua ĉapitro
•  Dekdua ĉapitro
•  Dektria ĉapitro
•  Dekkvara ĉapitro
•  Dekkvina ĉapitro
•  Deksesa ĉapitro
•  Deksepa ĉapitro
•  Dekoka ĉapitro
•  Deknaŭa ĉapitro
•  Dudeka ĉapitro
•  Dudek unua ĉapitro
•  Dudek dua ĉapitro
•  Dudek tria ĉapitro
•  Dudek kvara ĉapitro
•  Dudek kvina ĉapitro

•  Cartoline virtuali


GERDA MALAPERIS! (de Claude Piron)

ĈAPITRO 5 (KVIN)

Bob: Nu, vi ankoraŭ ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione rigardis tiun paron.

Linda: Okazis io vere stranga.

Tom: Vere stranga, fakte. En la mano de tiu junulo estis io.

Bob: Kio?

Linda: Ni ne povis vidi. Io tre eta. Malgranda afero. Afereto.

Tom: Kaj dum ŝi ne rigardis, lia mano alproksimiĝis al ŝia taso.

Linda: Kaj kiam ŝi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis.

Tom: Tiam li montris ion al ŝi. Evidente, li deziris forturni ŝian atenton.

Linda: Kaj li sukcesis. Li plene sukcesis. Ŝi rigardis al la pordo. Kaj dum ŝi rigardis for, lia mano subite estis super ŝia taso, dum unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena.

Bob: Ĉu ĝi estis plena antaŭe?

Tom: Ne plena. Kompreneble, ĝi ne estis plena. Sed estis io en ĝi, kaj post kiam ĝi estis dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu nenio en ĝi.

Linda: Certe estas iu mistera substanco.

Tom: Iu drogo.

Bob: Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero?

Linda: Li ne agus tiel kaŝe, se estus nur sukero.

Tom: Cetere, ĉi tie ne estas peca sukero. Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj.

Bob: Eble li havis sukerpecon en la poŝo kaj...

Tom: Ĉu vi ofte promenas kun sukerpecoj en via poŝo?

Bob: Vi pravas. Tiu ideo estas absurda. Tamen...

Linda: Rigardu! Jen ŝi ekstaras, kaj ekiras for.

Bob: Ŝi ŝajnas tute normala. Verŝajne vi imagis ion draman, dum temas pri tute simpla, tute natura okazaĵo.

 

Gramatikaj klarigoj

Vortaro - Vocabolario

Preposizioni:

da di [introduce complemento partitivo: uno di questi, molti di essi]
super sopra, su [senza contatto]

Correlativi

iu = qualcuno [tra questi], qualcuno (qualche persona)
tiam = allora (in quel momento, in quel tempo), poi
tie = lΰ (in quel luogo)
tiel = [in] quel modo, [in] quella maniera

Quando i correlativi (pronomi/aggettivi dimostrativi) si riferiscono a cose o persone vicine, si usano assieme alla particella ĉi, che denota vicinanza:

tie ĉi qui (in questo luogo)
tio ĉi questo [questa cosa]
tiu ĉi questo [tra tanti], questo [individuo]

tio ĉi = ĉi tio
tiu ĉi
= ĉi tiu
tie ĉi
= ĉi tie

tiu viro estas maljuna, tiu ĉi estas juna = quell'uomo θ vecchio, questo θ giovane

Verbi

Condizionale e congiuntivo
Queste forme verbali si rendono con la desinenza -us

Li ne agus tiel kaŝe, se estus nur sukero.= Non agirebbe cosμ di nascosto, se fosse soltanto zucchero.

Affissi

ek- questo prefisso indica l'inizio (anche improvviso) di un'azione

Kiam ŝi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis.= Quando lei lo guardς [all'improvviso], la sua mano si fermς [immediatamente].

Jen ŝi ekstaras, kaj ekiras for.=Ecco che si alza e [comincia, sta per] va via.

-et- serve per fare il diminutivo

Io tre eta.=Qualcosa di molto piccolo.
Malgranda afero=Afereto.=Piccola affare [concreto, cosa]

-uj- contenitore

sukero=zucchero > sukerujo= zuccheriera

Parole composte

for= via, lontano (avv.)

Li deziris forturni ŝian atenton=Desiderava distogliere [allontanare, stornare] la sua attenzione

DEMANDOJ (5)

Respondu:
Kio estis en la mano de la blondulo antaŭe?
sukerpeco
la taso de Gerda
io tre malgranda
la taso de Linda
nenio
Kio estis en lia mano poste?
sukerpeco
la taso de Gerda
io tre malgranda
la taso de Linda
nenio
Kio estas en la sukerujoj tie?
sukerpecoj
pulvora sukero
iu drogo
mistera substanco
nenio
Ĉu estas normale promeni kun sukerpecoj en la poŝo?
jes
ne
Kiu ekiras for?
Linda
Gerda
Tom
Bob
la blondulo

EKZERCOJ (5)

1 - [Kiam / Se] li estus studento, mi lin konus. (Ekzemplo)
2 - Mi ne scias, [kiam / se] ŝi venos al ni.
3 - Mi tre multe laborus, [kiam / se] mi povus.
4 - [Kiam / Se] li estas studento, li estas en la universitato.
5 - [Kiam / Se] Tom estis juna, Gerda jam lernis kriptografion.
6 - Mi volas paroli ankaŭ pri vi, [kiam / se] vi permesas.
7 - Mi parolis kun ŝi, [kiam / se] ŝi sidis en la restoracio.

< Antaŭa ĉapitro - Sekva ĉapitro>
© Nino Vessella, 1996-.
Diritti riservati. Nessuna parte può essere riprodotta, in qualsiasi forma o mezzo, senza citare la fonte.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Neniu parto povas esti reproduktita, en kiu ajn formo aŭ per kiu ajn metodo, sen mencii ĉi tiun fonton.
Haki zote zimehifadhiwa. Hairuhusiwi kunakili sehemu yoyote bila kuitaja asili yake hii.
All rights reserved. No part may be reproduced, in any form or by any means, without mention of this source.